Gouda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gaŭdo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo Gouda. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Gaŭdo-fromaĝo.
Gouda
nederlanda municipo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2800–2809
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 73 681  (2021) [+]
Loĝdenso 4 069 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 1′ N, 4° 42′ O (mapo)52.0180555555564.7055555555556Koordinatoj: 52° 1′ N, 4° 42′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 18,11 km² (1 811 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gouda (Nederlando)
Gouda (Nederlando)
DEC
Gouda
Gouda
Situo de Gouda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gouda [+]
vdr

Gouda (nederlanda prononco [ĤAŬda], esperante Gaŭdo) estas malnova urbo en la mezo de la provinco Suda Holando de Nederlando. Grafo Floris la 5-a donis en 1272 la urborajtojn al la urbo. Estis la unuaj urborajtoj kiuj estis donitaj en Suda Holando.

Gouda estas mondfama pro sia fromaĝo, kiu estas negocata je la ĵaŭda fromaĝofoiro. La urbo ankaŭ estas konata pro la fabrikado de kandeloj, fumpipoj kaj siropvafloj. En pasintaj tempoj Gouda havis gravan drapoindustrion kaj grandan nombron da bierofarejoj. La Gouda fromaĝo ne tiom estas farita en Gouda, sed en la ĉirkaŭa regiono. La plengrasa fromaĝo ricevis sian nomon pro la fakto ke ĝi estas forkomercita en Gouda, ĉe kio la urba estraro zorgas pri severa kvalitokontrolo. La fromaĝoj estas pezataj en la pesejo (Waag). Ankoraŭ nuntempe dum la somero estas fromaĝofoiro je ĵaŭdomateno. Plue Gouda estas konata pro la jara kandelovespero kie laŭ tradicio la urbestro laŭtlegas la evangelion de Johano. La belegan kristnaskan arbon ĉiujare donacas la ĝemela urbo Kongsberg Norvegio.

Statistikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La municipo Gouda havis je la 1-a de januaro 2005 71 764 loĝantojn. La areo estas 1 811 hektaroj, la doĝdenso sekve komence de 2005 estis 39,5 loĝantoj po hektaro. En 2003 estis ĉirkaŭ 30 000 domoj.

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Provinco Sud-Holando
Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Binnenmaas | Bodegraven-Reeuwijk | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Dordrecht | Giessenlanden | Goeree-Overflakkee | Gorinchem | Gouda | Hago | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Krimpenerwaard | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Lisse | Maassluis | Midden-Delfland | Molenwaard | Nieuwkoop | Nissewaard | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oud-Beijerland | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Ridderkerk | Rijswijk | Roterdamo | Schiedam | Sliedrecht | Strijen | Teylingen | Vlaardingen | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht
Nederlando | Provincoj | Municipoj