Nacia Parko Garamba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Garamba)
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzemplero de larĝbuŝa rinocero.

La Nacia Parko Garamba aŭ en franca Parc national de la Garamba estas nacia parko de la Demokratia Respubliko Kongo, situe en la provinco Orienta, proksime de la landlimo kun Suda Sudano.

La nacia parko estas konata ĉar estas hejmo de populacio de larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum cottoni). Tiu populacion estas limigita kaj havas nur dekon da individuoj en la parko kaj naŭ kaptivece. Tri aliaj specioj de grandaj mamumloj same loĝas en la parko: nome la elefanto, la norda ĝirafo (Giraffa camelopardalis congoensis) kaj la hipopotamo. La pejzaĝoj de la parko konsistas el ampleksaj savanoj, kaj herbejaj kaj arbaraj, intermetitaj de ĉriveraj arbaroj kaj marĉoj.

El oktobro de 2005, la Institut congolais pour la conservation de la nature transpasis la administradon de la parko al la institucio African Parks Conservation.

La loko estas parto de la listo de monda heredaĵo de Unesko el 1980 kaj estis en ties listo de endanĝerigitaj lokoj de 1984 al 1992. Post la Dua Konga Milito, la loko revenis al la oficiala listo en 1996.

Rimarkinda faŭno[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Siradiou Diallo (kaj J. J. Arthur Malu-Malu), « Parc de la Garamba », en La République démocratique du Congo aujourd'hui, Éditions du Jaguar, Paris, 2006, p. 120-121, ISBN 2-86950-389-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]