Gary Locke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Oficiala portreto en 2009
Gary Locke kun Barack Obama kaj Joe Biden en 2009

Gary Faye LOCKE (elp. GEri FEJ LAK; ĉina nomo 駱家輝; n. la 21-an de januaro 1950) estas usona politikisto kaj nuna (ekde la 1-a de aŭgusto 2011) ambasadoro de Usono al Ĉinio. Antaŭ la ambasadoriĝo li servis ekde la 26-a de marto 2009 kiel la 36-a ministro pri komerco en la usona registaro. Pli frue (1997-2005) li estis guberniestro (Ŝtatestro) de Vaŝintonio. Locke estis la unua azidevena ŝtatestro en ĉeftera Usono.