Gejme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gejme
Kuirarta klaso Stufaĵo
Kie estas manĝata Irano (Esfahano kaj Farso)
Ĉefaj ingrediencoj ŝafaĵod:Q14566073, tomatoj, flavaj fenditaj pizojd:Q2265406, cepo, sekigita limeod:Q460570
vdr

Gejme (perse قیمه: ) estas irana stufaĵo (ĥoreŝ) konsistanta el viando (ŝafidaĵo) tomato, fenditaj pizoj, cepo kaj sekigitaj limeoj. La stufaĵo havas plurajn versiojn en diversaj regionoj de Irano - el kiuj la plej multe konataj kaj kuirataj eble estas tiuj, kiuj estas garnitaj el melongeno aŭ safron-gustigitaj frititaj terpomoj - kaj estas kutime servata kun kuirita rizo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La persa vorto gejme (ankaŭ transliterita kiel qeimeh) devenas de klasika persa qeema kiu venas de tjurka vorto qıyma 'pecigita viando', kiel la urdua qīmā/keema, turka kıyma kaj greka kimás.[1]

Iraka varianto[redakti | redakti fonton]

Iraka qeema estas farita kun tre malgrande dispecigita viando kaj disbatitaj fenditaj pizoj kaj estas preparita en granda komuna skalo ĉe la ĉiujara islama aŝura religi-tago.

Iranaj variantoj[redakti | redakti fonton]

  • Gejme sibzamini (perse قیمه سیب زمینی: ): kun maldike kaj longe tranĉitaj kaj safron-gustigitaj frititaj terpomoj.
  • Gejme badenjĝan (perse قیمه بادمجان: ): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj melongenoj.
  • Gejme nesar (perse قیمه نثار: ): kun migdaloj kaj frititaj cepoj; specialaĵo de Gazvino.
  • Piĉag Gejme (perse پیچاق قیمه: ): malsama plado kun migdaloj kaj frititaj cepoj; specialaĵo de Ardabilo. Piĉag (Azere literumita pıçaq) signifas tranĉilon en la azerbajĝana lingvo kaj tio aludas al la migdaloj.
  • Gejme raŝti (perse قیمه‌ رشتی: ): kun acida granat-aĵo, granata suko, tomato kaj citron-suko; specialaĵo de Raŝto.
  • Gejme nokhoud (perse قیمه‌ نخود): kun pizoj anstataŭ fenditaj pizoj; specialaĵo de la Pers-Golfa marbordo de Irano; simila al abguŝto.
  • Gejme kadu (perse قیمه‌ کدو): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj kukurboj.
  • Gejme beh (perse قیمه به): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj cidonioj.
  • Gejme bamieh (perse قیمه بامیه: ): kun fritita gomboj. Ĝi ankaŭ havas citronan sukon kaj cinamon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]