Gombo
Gombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gombo, planto kun frukto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Abelmoschus esculentus (L.) Moench | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Gombo estas planto el la angiospermoj, en la familio malvacoj, kiu originus ie apud moderna Etiopio. Antaŭe oni konsideris ĝin esti specio de genro Hibiscus (hibisko) sed nun ĝi estas en la genro Abelmoschus. La angla nomo okra devenas de Afriko kaj signifas "fingroj de virino" en la igba lingvo parolata en Niĝerio.
Ĝi estas unujara planto aŭ staŭdo, kies alto povas atingi 2 metrojn. La folioj longas je 10-20 cm. La floroj havas diametron de 4-8 cm, kun kvin blankaj/flavaj petaloj, ofte kun ruĝa aŭ purpura makulo je la bazo de ĉiu petalo. La frukto estas kapsulo, 5-20 cm, kun multaj semoj.
Kultivado kaj uzoj
[redakti | redakti fonton]Oni kreskigas gombon tra la varmaj regionoj de la mondo por la fibraj kapsulaj fruktoj. La junaj fruktoj estas manĝataj. Oni portis ilin al Usono dum la afrika sklava komercado, kaj ili ankoraŭ popularas en suda Usono, kie oni fritas aŭ peklas aŭ vaporumas ilin, aŭ uzas en supo. Ili ankaŭ estis inter la plej popularaj legomoj de japana kuirarto en la malfrua 20-a jarcento. En Israelo, Jordanio, Grekio, kaj aliaj areoj de la orienta Mediteraneo oni nomas ĝin en la araba bamia, kaj oni kuiras densan supon per ĝi. Ĝi ankaŭ oftas en barata kuirado, aŭ fritata aŭ aldonata al saŭcoj.
Oni kutime manĝas gombon kiam ĝi junas, ĉar ĝi ligneciĝas dum ĝi pli maljuniĝas.
Interne estas semoj kaj mucilago, kiu povas helpi densigi supon, ekzemple gumbo en suda Usono. La nomo de tiu dika supo gumbo devenas de la usona/franca gombo, kiu devenas de la bantua lingvo, kiu rilatas al vorto ochinggômbo en la umbunda lingvo.