George Canning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
George Canning.

George CANNING (11a de Aprilo 1770 – 8a de Aŭgusto 1827) estis brita ŝtatestro kaj politikisto de la Konservisma Partio kiu servis en variaj ministraj postenoj dum regado de nombraj ĉefministroj, antaŭ iĝi li mem ĉefministro dum la finaj kvar monatoj de sia vivo.

Li estis la filo de aktorino kaj malsukcesa negocisto kaj advokato, Canning estis subtenata finance de sia onklo Stratford, kio ebligis al li ĉeesti en Eton College kaj en Christ Church (Oksfordo). Canning eniris en politiko en 1793 kaj tuj elstaris. Li estis Pagisto de la Armeo (1800–01) kaj Trezoristo de la Reĝa mararmeo (1804–06) dum regado de William Pitt. Canning estis Foreign Secretary (ministro pri eksterlandaj aferoj, 1807–09) dum regado de la Duko de Portland, kiu estis malsano. Canning estis la dominanta figuro en la kabineto kaj estris la kapton de la Dana ŝiparo en 1807 por sekurigi la Britian ŝiparan hegemonion super Napoleono. En 1809, li estis vundita en duelo kontraŭ sia rivalo Lord Castlereagh kaj tuj li estis nomumita sukcedanto de la Duko de Portland favore al Spencer Perceval. Li restis ekster altaj postenoj ĝis Perceval estis murdita en 1812.

Canning poste servis dum regado de la nova ĉefministro Grafo de Liverpool kiel Britia Ambasadoro en Portugalio (1814–16), Prezidento de la Kontrola Stabanaro de Hindio (1816–21), kaj ministro pri eksterlandaj aferoj kaj estro de la Ĉambro de komunuloj (1822–27). Al la reĝo ne plaĉis Canning kaj estis klopodoj por frustracii sian eksterlandan politikon. Canning, tamen, sukcese kontruis ampleksan publikan subtenon por sia politiko. Historiisto Paul Hayes argumentis ke li atingis ĉefajn sukcesojn en diplomatiaj rilatoj ĉe Hispanio kaj Portugalio, helpante garantii la sendependecon de la amerikaj kolonioj de Portugalio (t.e. Brazilo) kaj de Hispanio. Liaj politikoj sekurigis gravan komercan avantaĝon por Britiaj komercistoj kaj subtenis la usonan Doktrinon de Monroe.

Kiam Lord Liverpool rezignis en Aprilo 1827, Canning estis elektita por sukcedi lin kiel ĉefministro super la Duko de Wellington kaj Sir Robert Peel. Ili ambaŭ malakceptis servi sub Canning kaj la Torioj disiĝis inter la ultra-torioj de Peel kaj Wellington kaj la Canning-anoj. Canning tiam invitis kelkajn Whig-ojn aliĝi al lia kabineto. Tamen, lia sano malboniĝis kaj li mortiĝis enpostene en Aŭgusto 1827, post nur 119 tagoj enpostene, la plej mallonga regotempo de ajna Britia ĉefministro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beales, Derek. 'Canning, George (1770–1827)', Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, Sept 2004; online edn, Jan 2008, accessed 1 May 2010.
  • Dixon, Peter. George Canning: Politician and Statesman (London: Weidenfeld and Nicolson, 1976).
  • Hinde, Wendy. George Canning (London: Purnell Books Services, 1973).
  • Hunt, Giles. The Duel: Castlereagh, Canning and Deadly Cabinet Rivalry (London, I.B. Tauris, 2008).
  • Lee, Stephen M. George Canning and Liberal Toryism, 1801–1827 (Woodbridge, Boydell & Brewer, 2008).
  • Marshall, Dorothy. The Rise of George Canning (London: Longmans, Green and Co., 1938).
  • Muir, Rory. Britain and the Defeat of Napoleon (Yale University Press, 1996).
  • Perkins, Bradford. "George Canning, Great Britain, and the United States, 1807–1809," American Historical Review (1957) 63#1 pp. 1–22 in JSTOR
  • Temperley, H.W.V. The Foreign Policy of Canning, 1822-1827: England, the Neo-Holy Alliance, and the New World (1925) online
  • Ward, A.W. kaj G. P. Gooch, eld.. (1922) The Cambridge History of British Foreign Policy, 1783-1919: volume 1: 1783-1815. Cambridge University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]