Georgi Gogelia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Georgi Gogelia
Gogelia.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1878 (1878-09-06)
Morto 22-an de decembro 1924 (1924-12-22) (46-jara)
v  d  r
Information icon.svg

Georgi GOGELIA (ruse Георгий Ильич Гогелия, kartvele გიორგი გოგელია; [Giorgi Gogelia], pseŭdonimoj Gogelia A., Komando Orgeiani, K.Iliaŝvili, naskiĝis la 6-an de septembro 1878 en Ozurgeti (Kartvelio, tiama Rusia Imperio), mortis la 22-an de decembro 1924) estis kartvela anarkiisto kaj grava revoluciulo en Rusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gogelia naskiĝis en la vilaĝo Ozurgeti de la Kutaisa gubernio en urbana familio. En 1895 li graduis el spirita lernejo kaj eniris en Kutaisan seminarion. En 1897 li subite lasis la lernadon kaj elmigris al Francio. Tie li komencis studi en Liona agronoma lernejo, poste transiris al agronoma lernejo en Laŭzano (Svisio). Post graduo, Gogelia studis en la kemia fakultato de la Ĝeneva universitato.

Dum studado en Eŭropo Gogelia kontaktiĝis kun Rusia revolucia elmigrintaro, aparte kun social-revoluciistoj kaj anarkiistoj. En 1900 li instigis kreadon de Grupo de rusaj anarkiistoj eksterlimen. Dum kunvenoj de politikaj elmigrintoj li propagandis anarki-komunismon kaj disputis kun social-demokratoj kaj social-revoluciistoj.

En 1903 la grupo ŝanĝis la nomon al Grupo de rusaj anarki-komunistoj "Pano kaj Libero" (Группа русских анархистов-коммунистов «Хлеб и Воля») kaj komencis eldonon de ĵurnalo Pano kaj Libero («Хлеб и Воля»), kiu eldoniĝis ĝis novembro 1905 (entute aperis 22 eldonoj). Gogelia estis ĉefredaktisto kaj ekde la unua eldono de la ĵurnalo iĝis unu el plej gravaj teoriistoj de anarkiismo en Rusio. En eldonoj de la jaroj 1903-1904 li skribis serion de artikoloj Pri karaktero de nia taktiko («К характеристике нашей тактики») en stilo de klasika kropotkinana anarki-komunismo. Plej gravaj celoj de anarkiista movado li deklaris organizon de proletaro kaj kamparanaro, pretigo de ĝenerala striko kaj socia revolucio; li aprobis kontaŭburĝan ekonomian teroron kaj saboton; eksproproj el grandaj ŝtataj kasoj por revoluciaj celoj estas allasebla - sed Gogelia estis rekte kontraŭ esproproj de individuaj personoj.

En 1903 li paroprenis en protesta kampanjo pri aresto de V.Burcev (kune kun E.Kovalskaja, S.Romanov kaj L.Bertoni), organizis mitingojn por liberigo de Burcev. Rezulte de la kampanjo Burcev estis liberigita. En aprilo 1904 Gogelia partoprenis en kunveno de Kartvela partio de socialistoj-federaciistoj-revoluciuloj (Грузинская партия социалистов-федералистов-революционеров, ГПСФР, KPSFR), kiu enhavis grandan grupon de anarki-komunistoj. Tie li faris prelegon Nova fluo en laborista movado (sindikatismo), kies teksto estas vaste uzata por propagando inter kartvelaj anarkiistoj. Poste, Georgi Gogelia reprezentis na KPSFR en konferenco de Rusiaj opoziciaj kaj revoluciaj partioj (Ĝenevo, oktobro de 1904). En decembro 1904partoprenis en Londona kunveno de rusaj anarkiistoj estiel reprezentanto de Pano kaj Libero. En 1905 li kontraŭleĝe vizitis Kartvelion kaj agis inter kamparanoj de Guria regiono.

En novembro 1905, dum grandaj politikaj liberoj, donitaj per Manifesto de 17-a de oktobro, Gogelia partoprenis en pretigo de materialoj por amasa laŭleĝa revolucia gazeto en Moskvo, kiun planis eldoni diferaj socialistoj kaj liberaluloj. Redaktistaro de Pano kaj Libero pretiĝis reveni en Rusion kaj ĉesis eldonon de la ĵurnalo. Sed veninte Rusien en decembro 1905 Gogelia trovis ke post subpremo de Moskva ribelo kaj alveno de reakcio laŭleĝa propagando ree iĝis neebla. Li venis en Suĥumo kaj Batumo, poste transloĝiĝis al Tiflis (nuna Tbiliso) kie loĝis kontraŭleĝe. Kunlaboris kun laŭleĝaj kartvelaj gazetoj de revoluciaj kaj opoziciaj ideologioj.

Komence de jaro 1906 Georgi Gogelia preskaŭ unuope komencis krei anarkiistan movadon en Tifliso. Li kreis rondetojn por laboristoj kaj intelektuloj, disputis kontraŭ social-demokratoj kaj eldonis serion de proklamoj Alvokoj al la laboristoj «Обращения к рабочим». Ekde fino de februaro dank al agado de Gogelia kaj kelkaj aliaj anarkiistoj, venintaj el Kutaiso, en Tifliso aperis grupo de anarki-komunistoj Internacio. Gogelia iĝis de fakto ĝia gvidanto. En marto de 1906 la grupo komencis eldoni (laŭleĝe sed sen formala permeso de la registaro) anarki-komunistajn gazetojn en kartvela lingvo: Nobati (Voko, samsone kun Ukrainia gazeto Nabat (alarmsonorilo); inter 25.03 kaj 01.05.1906 aperis 14 eldonoj, poste la gazeto estis fermita fare de cenzuro) kaj Ĥma (Voĉo, ĉiutaga gazeto, inter 09 kaj 17.05.1906 aperis 14 eldonoj; poste gazeto fermiĝis pro manko de financoj). Krome, Gogelia partoprenis el eldono de laŭleĝa organo de KPSFR Malgranda gazeto (ankaŭ fermita fare de cenzuro 06.06.1906). ekde 06.06.1906 membris en redaktkolektivo de nova laŭleĝa anarkiista gazeto Muŝi (Laboristo). El ĉiuj tiuj gazetoj Gogelia propagandis taktikon de anarki-komunistoj el Pano kaj Libero - organizado de sindikatoj, ĝenerala striko ktp. Krome, li polemikis kontraŭ marksismo, ekzemple kreis serion de artikoloj Kritiko de monismo, kie surbaze de filozofio de Ernst Mach kaj Richard Avenarius kritikis marksistan rigardon al dialektiko. Krome, grupo Muŝi eldonis multajn librojn kaj broŝurojn de rusiaj kaj okcidentaj anarkiistoj en rusa kaj kartvela lingvo. Entute eldoniĝis ĉ. 20 libroj, inkluzive verkoj de Gogelia sub pseŭdonomo K.Iliaŝvili. Krome, en gazetoj publikiĝis grandaj eldonoj de Gogelia, kiuj ne estis eldonitaj kiel broŝuroj - Laborista mavado kaj social-demokratio («Рабочее движение и социал-демократия»), Historio de Internacio («История Интернационала») ktp.

En julio de 1906 iris al Ĝenevo por dua konferenco de KPSFR. Post konferenco revenis al Tiflis, sed jam en fino de 1906 elmigris pro danĝero de aresto. En decembro 1906 ĝis januaro 1907 kune kun Petro Kropotkin aranĝis kelkajn koferencojn por rusaj anarki-komunistoj, kie prelegis pri celoj kaj metodoj de anarkiistoj. Partoprenis en Pariza konferenco de rusaj anarkiistoj-elmigrintoj (januaro 1907).

Samtempe li laboris pri programo por KPSFR. Kiel li mem konfesis (jam en 1909), li celis provoki la estraron kaj dekstran frakcion de la partio "montri sian naciistan kaj burĝan karakteron" kaj forskismi amason de revoluciaj socialistoj kaj anarkiistoj. Li prezentis sian projekton de la programo sub titolo Detala kaj sistema priskribo de anarkiista mondrigardo («подробное и систематическое изложение анархического мировоззрения»). La plenumkomitato de la partio kaj plimulto de delegitoj (elektitaj fare de PK) malakceptis la projekton. Post tio plimulto de anarkiistoj forlasis la partion. La projekto de Gogelio estis poste eldonita sub titolo Principoj de anarkiismo («Принципы анархизма»).

En aŭgusto de 1908 Georgi Gogelia partoprenis en unuiga konferenco de anarkiistaj grupoj en Ĝenevo, dum kiu kreiĝis Unio de rusaj anarki-komunistoj kaj membriĝis al redaktkolektivo de ĵurnalo Ŝtormobirdo («Буревестник», 1908-1910). Kune kun maksimalistino E.Kovalskaja li organizis en Parizo la maldekstrulan klubon, en kiu partoprenis anarkiistoj, maldekstraj social-revoluciistoj kaj maksimalistoj. En 1909 provis rekrei la ĵurnalon Pano kaj Libero kaj sukcesis eldoni du eldonojn. En 1912-1914 partoprenis en eldono de gazeto Laborista mondo (Zuriko). Poste kunlaboris kun Usona gazeto Voĉo de Laboro, kie en 1912-1913 publikiĝis serio de artikoloj fare de Gogelia, A.A.Karelin kaj aliaj gravaj anarkiistoj, kiuj diskutis pri rolo de anarko-sindikatismo en anarkiista kaj laborista movadoj kaj pri sindikatista taktiko en Rusio kaj la mondo. Estis deleginto en Unua Unuiga konferenco de rusaj anarki-komunistoj eksterlimen (28.12.1913-01.01.1914, Londono); membris al komisiono pri rezolucioj. En komenco de 1914 prelegis en Anglio pri historio de brita anarkiismo.

Ekde somero 1914 ne partoprenis en praktika movado pro progresanta tuberkulozo, kvankam foje redaktis gazeton Laborista flago (Laŭzano, 1915). Ekde komenco de Unua Mondmilito havis fortan kontaŭmilitan pozicion. En printempo 1917 kune kun sia edzino kaj estinta ideologo de senkaŭza teroro I.S.Grossman faris proklamon kontraŭ iuj monaj eksproproj kiel malorganizaj kaj maldisciplinaj por la movado.

Dum revolucio de 1917 Gogelia revenis en Rusion kaj oraciis en mitingoj en Petrogrado (nuna Sankt-Peterburgo). Sed jam en fino de 1917 revenis en Tiflison, kie loĝis kviete ĝis sia morto en 1924.

Gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Памяти Чикагских мучеников. 1905;
  • О революции и революционном правительстве. 1905;
  • Анархизм и политическая борьба. 1905(?);
  • Профсоюзы и их значение. Синдикализм. 1906;
  • Из истории рабочего движения. Интернационал. 1906;
  • Критика социал-демократии. 1906;
  • Принципы анархизма. 1906;
  • Принципы социализма. 1906;
  • Всеобщая стачка. 1907;
  • О рабочих союзах. 1907;
  • Как и из чего развился революционный синдикализм. 1909;
  • Об интеллигенции. 1912;
  • Парижская Коммуна. 1918.