Giovanni Goria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Goria
Ĉefministro de la Itala Respubliko
Giovanni Goria.jpg
Persona informo
Giovanni Goria
Naskonomo Giovanni Goria
Naskiĝo 30-an de julio 1943 (1943-07-30)
en Asti
Morto 21-an de majo 1994 (1994-05-21) (50-jara)
en Asti
Mortis pro pulma kancero [#]
Lingvoj itala [#]
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio [#]
Alma mater Universitato de Torino [#]
Partio Itala kristan-demokrata partio [#]
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto [#]
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Giovanni Giuseppe GORIA (itala prononco: dʒoˈvanni dʒuˈzɛppe ɡoˈriːa; (la 30-an de julio 1943 en Asti (Piemonto) – la 21-an de majo 1994, samloke) estis itala politikisto.[1]

Li servis kiel la 46a ĉefministro de Italio de 1987 ĝis 1988 (la plej juna ke lia lando vidis ekde la Dua Mondmilito), kiel protégé de partia prezidento (kaj ĉefa ministra posteulo) Ciriaco De Mita. Li estis devigita eksiĝi en 1988 post kiam la parlamento rifuzis pasi sian buĝeton.

Goria estis elektita al la eŭropa parlamento en 1989. Li eksiĝis en 1991 por fariĝi itala ministro de agrikulturo. Li restis en tiu pozicio ĝis 1992 kiam li fariĝis financa ministro.

Li eksiĝis en 1993 dum korupta skandalo kiu ruinigis lian partion. Goria mem estis akuzita de korupto. En jurproceso li estis senkulpigita de unu akuzo, sed antaŭ la proceso finiĝis li subite mortis de pulma kancero. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. West European economic handbook, Euromonitor Publications Limited, 1987, P.38
  2. "Aveva 51 anni, fu capo del governo a 44. E' morto Goria, il piu' giovane premier". La Stampa (en la itala, ligilo ne funkcias). la 22-an de majo 1994.