Giuseppe Forti
Aspekto
Giuseppe Forti | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Giuseppe Forti |
Dato de naskiĝo | 21-a de decembro 1936 |
Dato de morto | 2-a de julio 2007 |
Aĝo je morto | 70 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Giuseppe Forti (naskiĝis la 21-an de decembro 1936, mortis la 2-an de julio 2007) estis itala astronomo, fakulo pri ĉiela mekaniko.
Li estis unu el la kreintoj de la programo Aneopp (Arcetri NEO Precovery Program), esplora programo dediĉita al antaŭmalkovro de asteroidoj faritaj elde la Observatorio de Arcetri, kaj ano de la direktoraro de la programo CINEOS.
Li estis ano de tri komisionoj de la Internacia Astronomia Unio, kiuj rilatas al ties tria divido : Scienco pri la planedsistemoj:
- la 15-a : Studoj pri fiziko de kometoj kaj asteroidoj,
- la 20-a : Movo de la asteroidoj, kometoj kaj satelitoj,
- la 22-a : Meteoroj , meteorŝtonoj kaj interplaneda polvo.
Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de 48 asteroidojn[1] inter 1977 kaj 2001, ĉiujn en kunlaboro kun aliaj astronomoj: Andrea Boattini, Luciano Tesi kaj Maura Tombelli.
Al li estis dediĉita la asteroido 6876 Beppeforti.[2]