Gorĝo de Samario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mapo de Okcidenta Kreto
La enirejo al la Gorĝo de Samario
Pado en la gorĝo ĉe Xyloskalo ("ligna ŝtupetaro")
La 2-a roka pordego
Eĉ pli mallarĝa trairejo trans la 3-a pordego, la "Fera Pordego"
Piedvojo tra la suda parto de la gorĝo
Vido de la maro

La Gorĝo de Samario (greke Φαράγγι της Σαμαριάς) en la sudokcidento de la greka insulo de Kreto, longa 17 km, estas unu el la plej longaj gorĝoj en Eŭropo. Ĝi malsupreniras de ĉirkaŭ 1200m super la marnivelo ĝis la Libia Maro. En Eŭropo estas pli longaj nur la Gorĝo de Verdon en Francio (longa pli ol 20 km) kaj tiu de Tara en Montenegro (78 km).

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

La gorĝo serpentas de la altebenaĵo Omalos okcidente de la Blanka Montoj (Lefka Ori) ĝis la suda marbordo de Okcidenta Kreto. Ĉe la eliro de la gorĝo kuŝas la malgranda haveno kaj urbo de Agia Roumeli. Politike ĝi apartenas al la komunumo de Sfakia en la regiona distrikto de Chania.

La kanjono ekaperis verŝajne antaŭ du milionoj da jaroj pro tektonikaj delokiĝoj; la marnivelo ankaŭ ŝanĝis plurfoje.[1] La akvo de la pluvaro kaj poste ankaŭ de 22 fontoj eroziis la dolomitan rokaron kreante la hodiaŭan profundan gorĝon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la sendependiga lukto de la Grekoj kontraŭ la Otomana regado en la 19-a jarcento la gorĝo havis grandan strategian gravon: ĝi utilis por la ribeluloj kiel kaŝejo kaj bazo kaj neniam povis esti prenita, malgraŭ pluraj provoj.

Dum la Dua Mondmilito kaj la okupo de Kreto fare de la germana Wehrmacht je la fino de majo 1941, la greka reĝo Georgo la 2-a (Grekio) kaj la ĉefministro Emmanuil Tsunderos fuĝis tra la gorĝo al la Suda marbordo kaj de tie, kun Brita helpo, al Egiptujo. Ankaŭ la germanaj okupantoj ne sukcesis trovi partizanojn kaj rifuĝintojn en la gorĝo.

La gorĝo de Samario estis deklarita en 1962 per reĝa dekreto Nacia Parko. Ekde 1965 neniu loĝas tie, post kiam la malmultaj loĝantoj de la vilaĝo de Samariá, en la mezo de la gorĝo, estis translokitaj.

La nomo de la vilaĝo, kiu donis la nomon ankaŭ al la gorĝo, devenas de la greka vorto samári (σαμάρι, "ŝarĝoselo", por azenoj), sugestanta ke en la vilaĝo la ŝarĝoj estis kutime movitaj de la lacaj bestoj al aliaj freŝaj.

En la jaro 1980 Grekio estis premiita de la Konsilio de Eŭropo pro siaj klopodoj pri la gorĝo.

Konforme al la tradicioj de la greka Ortodoksa Eklezio, en la Gorĝo de Samario estas deko da kapeloj en diversaj statoj.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

En la Gorĝo de Samario kreskas multaj specoj de arboj, inter kiuj pinoj, platanoj, cipresoj, kretaj kverkoj, aceroj. Estas ankaŭ 14 endemiaj specioj de plantoj. La gorĝo estas la lasta natura rifuĝejo de la kreta sovaĝa kapro (Kri-Kri). Proksime vivas paro de ŝafgrifoj; pli ofte videblas ansergrifoj ronde flugantaj super la gorĝo.

Turisma graveco[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia supera natura belo la Gorĝo de Samario aparte altiras promenantojn de ĉiuj lokoj en la mondo. Ĉiun jaron, dum la tuta somera estas ĉirkaŭ 200 mil vizitantoj.[2]

Eblas ankaŭ ŝipe atingi Agia Roumeli (ne estas vojoj taŭgaj por aŭtoj ĝis tie) kaj ekpaŝi ĝis la "fera pordego" (4 km for) aŭ preteren.

La vizito estas permesata normale nur de majo al oktobro, kaj turistoj rajtas eniri inter 06:00 kaj 15:00. La vizito estas pagenda.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]