Gotteslob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gotteslob
himnaro • Catholic hymnal
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 2013
vdr

Gotteslob [eo: Diolaŭdo] estas la titolo de la unua komuna eklezia preĝaro kaj kantaro el 1975 por ĉiuj germanlingvaj katolikaj episkopujoj escepte tiujn por Svisujo kaj Liĥtenŝtejno. Ĝi enhavas tekstojn kaj kantojn por la liturgio kaj por la unu- aŭ multopa preĝado de la kredantoj.

Malfermita Gotteslob

Ekde 1963 "Gotteslob" ekestis sekve de la liturgia reformo de la Dua Vatikana Koncilio, por ebligi al germanlingvaj kredantoj aktivan partoprenon en ĉiu germanlingva regiono. Per ĝi oni ankaŭ celis partan harmoniigon kun la kantaĵaro de la evangelaj eklezioj, kio plifaciligu kaj pliriĉigu la formadon de ekumenaj diservoj.

Ekde 2004 la Germana Liturgia Instituto elverkis novan preĝokantaron, kiu ankaŭ nomiĝos Gotteslob kaj aperos adventon 2013.[1] La unua eldono sumiĝos proks. 3,6 milionojn da ekzempleroj, kiujn eldonos la katolika Biblia Instituto je Ŝtutgarto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.dbk.de/presse/details/?presseid=2228&cHash=1e709527d0876240e3d23d566ebc7133 Arkivigite je 2013-08-11 per la retarkivo Wayback Machine DBK: Neues Gotteslob kommt im Advent 2013, 10-an de decembro 2012

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Kurzke: Das Einheitsgesangbuch Gotteslob (1975–2008) und seine Vorgeschichte. In: Dominik Fugger/Andreas Scheidgen (eldonintoj): Geschichte des katholischen Gesangbuchs, Tübingen 2008, pj. 51–64; ISBN 978-3-7720-8265-8.
  • Hermann Kurzke, Andrea Neuhaus (eldonintoj): Gotteslob-Revision. Probleme, Prozesse und Perspektiven einer Gesangbuchreform, Tübingen 2003. ISBN 3-7720-2919-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]