Graham E. Bell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Graham E. BELL estas usona amatora astronomo.

Li lernis en la Universitato de Vajomingo, ĉe kiu li ricevis diplomon pri fiziko.

Kun sia kolego Gary Hug li laboras en la Observatorio Farpoint apud Eskridge (Kansaso), elde kiu, laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 56 asteroidojn.[1] Li ankaŭ kunmalkovris la periodan kometon 178P/Hug-Bell ; kun Gary Hug, li kunricevis la Premion Edgard Wilson en 2000 pro tiu malkovro[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]