Gary Hug

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gary HUG estas usona amatora astronomo kaj abunda malkovranto de asteroidoj.

Kun sia kolego Graham E. Bell li laboras en la Observatorio Farpoint apud Eskridge (Kansaso), elde kiu, laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 287 asteroidojn.[1] Li ankaŭ kunmalkovris la periodan kometon 178P/Hug-Bell. Kun Graham E. Bell, li kunricevis la Premion Edgard Wilson en 2000 pro tiu malkovro[2]

En 2009 li gajnis subvencion "Shoemaker Near Earth Object Grants"[3] per kiu li akiris novan ŝargkuplitan fotilon por teleskopo de 22 coloj ĉe sia propra Obsevratorio Sandlot.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. La ricevintoj de la Premio Edgard Wilson el la paĝaro de IAU(angle)
  3. La recivintoj de la Shoemaker NEO Grants 2009 (angle),

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]