Granda grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda grebo
Granda grebo, en Rio Grande do Sul, Brazil
Granda grebo, en Rio Grande do Sul, Brazil
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Podiceps major
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda grebo (Podiceps major) estas la plej granda specio de grebo tutmonde. Estas dista populacio en nordokcidenta Peruo, dum la ĉefa distribuareo estas el plej sudorienta Brazilo al Patagonio kaj centra Ĉilio. La populacio el suda Ĉilio estas konsiderata separata subspecio, nome P. m. navasi.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Pri la latinlingva scienca nomo, Podiceps devenas el la latina podex, pugo kaj pes, piedo (ĉi tie kruroj, pro ties malantaŭa situo en la korpo)[1]. La specifa nomo major aludas al grandeco, nome signifas plej granda.

Habitato[redakti | redakti fonton]

En Rio Grande do Sul, Brazilo

Tiu specio loĝas ĉefe en malfermaj akvejoj ĉiatipaj kaj salakvaj kaj nesalakvaj kaj prefere plej etendaj kaj plej profundaj. Plej birdoj estas vidataj en lagoj de malaltaj altitudoj kaj trankvilaj riveroj (ofte ĉirkaŭataj de arbaroj), same kiel ĉe estuaraj marĉoj; kutime ĝi ne ĉeestas en altmontaraj areoj. Dum la reprodukta sezono, ĝi ĉeestas la tre vegetaĵecaj insuletoj de grandaj lagoj. For de la reprodukta sezono, plej birdoj moviĝas al estuaroj kaj golfetoj, kutime densaj pro brunaj algoj (foje ili estas vidataj eĉ en malferma maro). Nereproduktuloj povas loĝis laŭlonge de la marbordoj la tutan jaron.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Paro

Temas pri tre granda grebo, kun proporcioj pli kiel de ansero aŭ de kormorano ol de tipa grebo. Ili gamas laŭlonge de 67–80 cm kaj kutime pezas ĉirkaŭ 1600 g, sed povas atingi eĉ almenaŭ 2 kg. Ili estas sabloruĝecaj ĝenerale en kolo kaj brusto, nigreca en dorso iom bruneca kun verdaj briloj kaj havas blankecan ventron kun brustoflankoj cinamokoloraj. La kapo estas fulgogriza kun ruĝecbruna okuliriso kaj brunnigreca, longa kaj pinteca beko. La korpoflankoj gams el griza al bruneca. La kapo estas griza, kun nigraj krono kaj nuko, kiu estas iom irizeca. La kolo estas longa, ruĝecbruna flanke kaj antaŭe, kaj nigreca malantaŭe. La flugiloj estas brunecaj kun blanko en duarangaj kaj kelkaj unuarangaj. Ankaŭ la vosto estas ruĝecbruna. La nereprodukta plumaro estas pli pala, kun gorĝo kaj parto de la vizaĝo blankaj, dum la krono kaj kolo montras grizan nuancon.

En la subspecio navasi, tiuj koloroj estas pli malhelaj kaj intensaj.

Pro sia grando kaj unika koloraro, la Granda grebo malverŝajne konfuzeblas kun alia birdospecio, inklude aliajn grebojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas malpli bordema ol aliaj similaj specioj, prefere flosnaĝas malproksime de la bordoj. Ripozas surakve kaŝante sian kapon ene de la dorso. Posedas tipan voĉon similan al ĝemo, kio estas elsendita prefere malfruvespere. Vivas solema, laŭ paroj, aŭ laŭ disaj grupoj. Printempe ili vivas pare. Aŭtune aŭ kiam sekiĝas aŭ frostas lagoj kaj lagunoj, migras argrupe norden (flugante ĉefe dumnokte), kaj eĉ al marbordoj, kie estas abundaj en la atlantika marbordo de Urugvajo kaj najbaraj landoj vintre. Dum fortaj marŝtormoj ili kutime mortiĝas multnombre. Ili suferas ankaŭ pro naftoverŝado, kaj mare kaj en artefaritaj lagunoj kreitaj de karbindustrio kiel rubejoj.

La Granda grebo vivtenas sin per dieto ĉefe el fiŝoj, foje ĉirkaŭ 11 cm longaj, sed kutime pli malgrandaj. Predokonkurenco povas foje okazi kun la Brazila kormorano pro fiŝoj, sed tiu specio (spite ties plia malgrando) kutime prenas pli grandajn fiŝojn. Ankaŭ estas kaptataj insektoj, krustuloj kaj moluskoj, foje eĉ plantoj. Tiu dieto povas ŝanĝi al preskaŭ duono da kraboj dum la vintrumado ĉe la marbordoj, kaj tiuj birdoj povas ankaŭ kapti la junulojn de aliaj akvobirdoj, ĉefe de fulikoj.

Post vivi en grupoj nombre ĝis centoj, tiuj birdoj moviĝas interne por reproduktiĝi. La parmebroj estas monogamaj kaj fidelaj. Migras kaj revenas kune al la lagareo kie ili setlas ĉiujare. Antaŭ pariĝado, kaj masklo kaj ino plenumas ceremoniajn dancojn tre prilaboritajn, tipe ene de tiu familio. Plej populacioj ovodemetadas el oktobro al januaro, kaj poste iras suden. Ĉe la izola populacio de Peruo, nestumado okazas en septembro al oktobro, kun ebla dua ovodemetado en januaro aŭ februaro. Ili estas modere sociemaj dum la reprodukta sezono, foje formante koloniojn. La nesto estas platformo de vegetaĵoj, ĝenerale flosante lige al akvoplantoj aŭ en insuletoj aŭ densaj junkejoj kaj kareksejoj (totora), ĉiam for de la atingopovo fare de surteraj predantoj. La ino demetas 3 al 5 bluecblankajn ovojn (foje ses, 56 mm por 39 mm). Oni povas fari duan ovodemetadon aŭ eble eĉ plian.

Tiuj birdoj estas disvastigataj kaj komunaj tra plej el sia teritorio. Ili feliĉe havis bonan sorton ke multe de ilia indiĝena habitato ne estis klarigita, ĉefe en la sudaj partoj de ties teritorio.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas el plej suda Peruo kaj el suda Brazilo norde, tra Ĉilio, Paragvajo, Urugvajo, kaj Argentino, ĝis Fuegio sude, komuna ĉe la Malvinoj, foje ĉe Sud-Georgio, kaj vaganta iam en Hispanio. Eble ĝi troviĝas ankaŭ en la regiono Ĉako bolivia.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La specio estas dividita en du subspecioj, facile separeblaj laŭvide en reprodukta plumaro.

  • Podiceps major major (Boddaert, 1783) Karaktera de moderklimataj ebenaĵoj, oriente de Andoj.
  • Podiceps major navasi Manghi 1984. Estas pli granda, kun pli fortika beko laj kun plumaro pli intenskolora. Ties tipa loko estas la Lago Lolog, Neŭkeno, Argentino. Ĝi loĝas en lagoj de anda-patagonia arbaro kaj aŭstralaj kanaloj, migrante aŭtune norden en Ĉilio, kaj ĝis Mendoza kaj Bonaero en Argentino.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cabard kaj Chauvet (2003)
  2. MANGHI, M.S. 1984. Una nueva subespecie de Podiceps major BODDAERT (Aves, Podicipedidae). Com. Mus. Arg. Cs. Nat. "B. Rivadavia", Zool., 4 (14): 113 -119.
  • del Hoyo, Elliott & Sargatal. Handbook of Birds of the World, Volume 1 Ostrich to Ducks, ISBN 84-87334-10-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]