Gran Canaria
Gran Canaria | ||
---|---|---|
Flago | ||
insulo, turisma celloko [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Supermara alteco | 1 956 msnm [+] | |
Koordinatoj | 27° 58′ N, 15° 36′ U (mapo)27.958611111111-15.5925Koordinatoj: 27° 58′ N, 15° 36′ U (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Pico de las Nieves [+] | |
Akvokolektejo | 1 560 km² (156 000 ha) [+] | |
Areo | 1 560 km² (156 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 851 231 [+] (2019) | |
Denseco | 545,66 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
Gran Canaria | ||
Vikimedia Komunejo: Gran Canaria [+] | ||
Gran Canaria (jen hispane, prononcata [grankaNArja], esperante Granda Kanario) estas hispana insulo, situanta en la Atlantika Oceano fronte al la afrika marbordo, Gran Canaria (Granda Kanario) estas la tria plej granda el la kanariaj insuloj (post Tenerifo kaj Fuerteventura), kaj la dua plej loĝata (post Tenerifo), kun ĉirkaŭ 800.000 loĝantoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La ĉefurbo de la insulo estas Las Palmas de Gran Canaria.
Gran Canaria havas cirklan formon, kun alta montaro en la centro. La plej alta monto estis tradicie konsiderata la Pico de las Nieves (Neĝopinto) kun 1 949 metroj, sed lastatempe ĵusaj mezuroj indikis, ke la proksima Morro de la Agujerada estas pli alta kun 1 957 m.s.m.
Grava turisma loko estas la strando Maspalomas en la sudo de la insulo. La marbordo estas la plej loĝata areo. En la interno eblas rura kaj montara turismo (piedirado).
Areo estas de 1.560 km². Loĝantaro estis 790 360 (en 2004). Insula kaj samtempe provinca ĉefurbo estas Las Palmas de Gran Canaria (376 953 loĝantoj en 2004).
La indiĝenoj de la insulo estis Guanĉoj, nome prapopolo rilata al berberoj de Nordafriko, kiuj jam loĝis tie dum jarcentoj antaŭ la alveno de la unuaj eŭropanoj, kiuj fakte duone mikiĝis kun tiuj kaj duone malaperigis ilin.
La insulo estas dividita en 21 municipoj:
Municipo | Areo (km²) |
---|---|
Agaete | 45,50 |
Agüimes | 79,28 |
La Aldea de San Nicolás | 123,58 |
Artenara | 66,70 |
Arucas | 33,01 |
Firgas | 15,77 |
Gáldar | 61,59 |
Ingenio | 38,15 |
Mogán | 172,44 |
Moya | 31,87 |
Las Palmas de Gran Canaria | 100,55 |
San Bartolomé de Tirajana | 333,13 |
Santa Brígida | 23,81 |
Santa Lucía de Tirajana | 61,56 |
Santa María de Guía de Gran Canaria | 42,59 |
Tejeda | 103,30 |
Telde | 102,43 |
Teror | 25,70 |
Valleseco | 22,11 |
Valsequillo de Gran Canaria | 39,15 |
Vega de San Mateo | 37,89 |
Flaŭro kaj faŭno
[redakti | redakti fonton]La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. Multaj kaŝtanarboj kreskas tie.
Origine, Gran Canaria estis unu de la Kanariaj insuloj kun pli da arbaroj. Sed post la konkero fare de hispanoj, la insulo suferis teruran procezon de senarbarigo konsekvence de forhakado, terdisdonado kaj aliaj intensaj ekspluatadoj. La arbara etendo reduktiĝis al apenaŭ 56 000 hektaroj, kio igis la insulon la plej senarbarigita de la insularo pro la homa agado. Ekde la 20-a jarcento oni entreprenis diversaj klopodojn por rearbarigi la insulon.[1][2]
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Strando de Maspalomas
-
Playa del Inglés
-
Plaĝo Las Canteras, fone koncertejo Alfredo Kraus en Las Palmas
-
Katedralo de Kanarioj en Las Palmas
-
Muzeo Domo de Kristoforo Kolumbo en Las Palmas
-
Natura Monumento Roque Nublo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Reforestación de las cumbres de Gran Canaria». Konsultita la 1an de aprilo 2017.
- ↑ «“Con lo que cuesta un Jumbo se puede reforestar toda Gran Canaria”». Konsultita la 1an de aprilo 2017.