Gregor Eisvogel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregor Eisvogel
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1873 (1873-05-18)
en Schaffhausen
Morto 19-an de novembro 1950 (1950-11-19) (77-jaraĝa)
Okupo
Okupo ordenpastro
vdr

Gregor EISVOGEL, (naskiĝinta Paul Eisvogel la 18-an de majo 1873 en Wadgassen-Schaffhausen, mortinta la 19-an de novembro 1950 en Engelhartszell an der Donau) estis germana romkatolika ordenpastro kaj inter 1931 kaj 1950 la unua trapista abato de Konvento Engelszell.

Gregorius Eisvogel, abato de Engelszell

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eisvogel frokuliĝis en 1900 ĉe Abatejo Oelenberg en Reiningue, Haut-Rhin. En la 29.6.1902 li faris la solenan duan religian voton. Ĉe la Pontifika Gregoria Universitato li doktoriĝis pri teologio kaj filozofio. En la 25.6.1906 li ordinitis pastro en Romo. Poste li estis ĝis la detruo de la menciita abatejo tie docento pri teologio kaj ekonomia administranto. En 1915, jaro de la malapero de la konventaj domoj, li sekvis sian abaton Petrus Wacker sekretariece ekzilen al Freiburg im Breisgau.

Post fino de la Dua mondmilito li iris kun aliaj germanaj monaĥoj el Oelenberg al Abatejo Banz. En 1925 transprenis li la sub imperiestro Jozefo la 2-a sekularigitan cistercian konventon en Engelhartszell en Supra Aŭstrio. En la 3.12.1931 li elektitis abato kaj abatkonsekriĝo faritis en la 13.12.1931 en Wilhering (Distrikto Linz-Land) fare de episkopo Johannes Maria Gföllner. Li estis la 35-a prelato ekde la konventfondiĝo en 1293. Post fermo en 1939 fare de la nazioj arestis lin Gestapo. Post liberiĝo li senditis en alia govio. En 1945 li revenis kun triono de la iamaj monaĥoj kaj reekigis la konventan vivon.

Krom abata deĵoro li ankaŭ estis komisiinto por la redemptoristinoj de Ried im Innkreis. La konventon de Engelszell li estris ĝismorte en 1950. Entombigo faritis en la abata kripto en Engelszell. Inter la bieraj markoj farataj surloke portas Gregorius-biero lian nomon.

Blazono kaj moto[redakti | redakti fonton]

La abato blazono de Gregor Eisvogel montras gruon kun ŝtono en la ungegoj kaj flaman koron; malsupre tekstas Volo victima fieri pro fratribus (mi volas oferiĝi por fratoj miaj).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • episkopa konsistorikonsilisto
  • honora frato de la ordeno de la Mizerikordaj fratoj de Johano de Dio

Literaturo[redakti | redakti fonton]