Johano de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Johano de Dio

João Cidade, ankaŭ konata kiel Johano de Dio, portugale João de Deus (naskiĝis la 8-an de marto 1495 en Montemor-o-Novo/Distrikto Évora, mortis la 8-an de marto 1550 en Granado) estis portugala sanktulo, soldato kaj malsanulflegadpioniro kaj -moderniganto. Lia festo estas en la 8-a de marto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johano estis la ununura filo de piecaj gepatroj. Nur 8-jara li kaŝe forlasis ilin por akompani pastron, el kies buŝo li aŭdis multon miran pri la hispanaj urboj, la fortimpreso de la preĝejoj kaj la imponaj ekleziaj festoj. Dudek tagojn poste la patrino mortis ĉagreniĝanta. La patro forlasis la sekularan vivon kaj frokuliĝis ĉe la franciskanoj en la antaŭurbo de Lisbono. Johano atingis nur Oropesa, urbon en Nova Kastilio ĉe la landlimo de la hispana Ekstremaduro kie li eklaboris por administranto estanta en la servo de riĉa nobelo. Johano bone laboris kaj tre ŝatatis. Tiam Hispanio estis en milito kontraŭ Franclando; la grafo de Oropesa pretigis taĉmenton da soldatoj al kies pinto li metis Johanon Cidade. La soldata vivo ja malpurigis la amon de Johano. Maljuste li eĉ kondamnitis je morto pro supozita ŝtelo. En la lasta minuto li savitis per oficiro. Johano reiris al la grafa bieno kie li denove eklaboris.

Savita antaŭ ekzekuto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1529, jaro de la sieĝo de Vieno fare de la trupoj de turka sultano Sulejmano la 1-a, reĝo Ferdinando la 1-a kaj imperiestro Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) unuigis ĉiujn trupojn estantajn je dispono. Denove Johano soldatis, nun en Centra Europo. Post retiriĝo de la turkoj Johano perŝipe hejmeniris ĝis la haveno de Korunjo en Galegio, ne malproksime de Santiago-de-Kompostelo. Li frekventis tiun ĉi pilgrimlokon kaj iris poste patrujon kun la decido sekvi la patran vojon kaj serĉi lokon solecan por meditado kaj pentofarado. Sekve li adiaŭis la amikojn en la hejmregiono kaj venis ĝis la kampoj de Algarvio kaj Andaluzio. En Ayamonte, ĉe la elfluo de la rivero Guadiana, li restis kelkajn tagojn en malsanulejo kaj frapiĝis per la aspekto de la malsanuloj flegataj tie. Tia mizerikorda laboro semis en lia amo allogon certan, kiun li tiam ankoraŭ ne komprenis tute. Li daŭrigis la iron en centran Andaluzion kaj venis ĝis la regiono de Sevilla kie li ekdeĵoris kiel ŝafisto ĉe riĉa damo nomita Eleonora de Zúñiga.

Tie li aŭdis la voĉon de Dio proponanta tujan transiron al Afriko por misiistado. Kiam li estis en Ĝibraltaro li renkontis portugalan nobelon kiu devis - laŭ komisio de reĝo Johano la 3-a - forlasi la kontintenton kiel malriĉulo kaj iri al Ceŭto. Al li Johano pretigis siajn servojn kiujn la forpelito kun granda ĝojo akceptis. En Ceŭto la nova ĉefo baldaŭ malsaniĝis sed la inkliniĝo de Johano antaŭ la dunganto estis senlima. Baldaŭ tiu sindoniĝo interrompitis de samlandano. Johano forlasis Ceŭton, reiris Ĝibraltaron kaj gajnis tie monon per kiu li aĉetis bildojn, preĝolibrojn kaj katekizmojn - por vendi la tuton. Baldaŭ li malfermis propran magazenon. Ĉar li ofte vendis la librojn sen lukro - kiam la aĉetemul(in)o ne havis sufiĉe da mono - Johano iĝis ankaŭ patrono de la librovendistoj kaj libropresistoj.

Renkonto de Johano de Ávila[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1538 li setlis en Granado kaj malfermis vendejon ĉe la Elvira-pordego. Okaze de la festo de Sankta Sebastiano, kiun oni surloke pompe celebritis, Johano iris al la eremitejo sebastiana estanta sur altebenaĵo malproksime de la urbokerno. Tie li aŭskultis la plej faman predikiston de tiutempa Hispanio, Juan de Ávila. Dum la prediko Cidade tiom tuŝitis interne ke le skuighis, ekploregis kaj ĝemegis. Publike li konfesis sian ĝistiaman malbonan vivon kaj laŭte li ploris pri kompato de la ĉielaj potencoj. Eĉ pli impone li pentadis sur la urbaj stratoj skrapante la bruston, eltirante la barbon, tushegante murojn perkape, moviĝante en koto strata. La homoj pensis ke temis pri frenezulo. Hejme li prenis ĉiujn profanajn librojn kaj traŝiris ilin; la edifajn li disdonis inter la homoj. Same li faris ĉe la bildoj, la meblaro; monon kaj vestaĵojn li ankaŭ disdonis. Kvazaŭ nudulo li lasis konduki sin al Juan de Ávila por konfesado, kiu trankviligis lin kaj konsolis lin. Johano retiriĝis daŭre kun la volo batali la karnon kaj la orgojlon. Post diversaj provokaj sinmontroj publikaj li senditis al hospitaloj por frenezuloj kie li traktitis laŭ tiam normalaj sed brutalaj metodoj.

Post kelkaj monatoj li gajnis la aprezon de la gvardiantoj; Johano helpis aliajn frenezulojn kaj purigis kaj balais la ĉambrojn, flegis la vundojn. Iam li vidis antaŭ la granda pordo la funebran procesion por la imperiestrino Isabella, edzino de imperiestro Karlo la 5-a. Sub la gvido de la duko de Gandio (posta sanktulo: Francisko de Borgia!) la kadavro transportitis al la Reĝa Kapelo de Granado. Tio tiom impresis Johanon ke li deklaris ekmalĉeesto enhospitala antaŭ la malsanulejestro, kio ja okazis en la 21.10.1539 post okmonata restado. Tiam Johano havis 45 jarojn.

Post la hospitalanado[redakti | redakti fonton]

Unue Johano faris pilgrimon al Guadalupe kie li rajtis gasti en la surloka monakejo. La tagojn tieajn li pasigis per ada ricevo de sakramentoj kaj meditado. Firmite li forlasis la gracolokon; antaŭ bildon de la Virgulino li sentis ricevon de altvaloraj diaj promesoj. Li vizitis Juan de Ávila en Baeza kaj kuris instigite de li al Granado kie li perlaboris monon per vendo de en arbaro kolektitaj lignaj faskoj. Paŝon post paŝo oni atentis pri li kaj ekvidis en li patron de malriĉuloj: danke al lia prizorgado multaj familiaj povis nutriĝi. Bedaŭrinde tiutempe la mizero estis senfina, speciale post la forpelo de judoj kaj mahometanoj pro Reconquista. Iam Cidade, trairante la fiŝbazaron, ekvidis inksribaĵon "Domo luebla por malriĉuloj". Enirinte li rigardis ĝin kaj tuj iĝis luprenanto. Poste li alportis tien kiel eble plej multajn malsanulojn kaj kriplulojn. Pastro de la Reĝa kapelo donis al li mondonacon de 300 realoj. Per tiu sumo Cidade aĉetis 46 litojn komfortajn kaj aliajn meblojn necesajn. Jen la neoficiala komenciĝo de la Ordeno de Sankta Johano de Dio en 1540 en Granado.

Ĉar la postuloj monaj kreskis, dia inspiro konvinkis Johanon pri la neceso trairi stratojn kaj laŭte krii Fratoj, pro la amo Dia faru bonon al vi!. Tia almozpetado estis malkutima sed tre sukcesa. Gracon eksterordinare grandan li trovis ĉe Don Sebastian Ramirez, episkopo de Tuy kaj kanceliero en Granado: prelato kiu mortis kiel sankto. Kiam li invitis Johanon al manĝo kaj demandis lian nomon li proponis ke estontece li nomiĝu Johano de Dio. La sama persono helpis la kvazaŭ ordenanojn per disdono de puraj kaj samaj vestaĵoj. Pro la uniforma apero de la anoj de Cidade naskiĝis la ideo je fondo de kongregacio. Al ghi pluraj aliaj volis aliĝi ankau. Inter la unuaj estis la malolda kastiliano Antonius Martin kaj Petrus Velasco.

Cidade dum ses jaroj estis laboranta en la domo de Velasco, kiam ekĉefepiskopis en Granado Dom Pedro Guerreno, kiu intelektuale elstaris inter la koncilianoj en Trento. Li vidis dian benon de la verkoj de Cidade, promesis al li protekton kaj financan apogon. Cidade tiamaniere povis transloki sian instituton, kio pligrandigis ankoraŭ la helpemon tiel de la nobeloj kiel de la malnobeloj. La zorgado ne plu koncernis nur malsanulojn kaj pilgrimantojn sed ĉiajn ajn mizerulojn, el ĉiuj klasoj sociaj. La modela sankteco de Cidade konvinkis eĉ la plej grandajn primokantojn kaj intrigantojn.

Morto kaj graveco[redakti | redakti fonton]

Cidade mortis elĉerpite post 12 jaroj da laboro en sia hospitalo. Okaze de malfermo de la sarkofago lia korpo trovitis sendifekta. En la 21.9.1630 li beatulitis fare de Urbano la 8-a kaj en la 19.10.1690 li sanktulitis fare de Aleksandro la 8-a. La buleon kanonizadan publikigis ties posteŭlo Inocenco la 12-a.

La gvidadon de la granada hospitalo transprenis Fr. Martin; ĝi baldaŭ ekster la urbo novkonstruitis pli granda. Similaj institutoj faritis en Madrid, Cordoba, Lucena kaj Toledo. Post la morto de la "ordenfondinto" la anoj akceptis la regulon de Sankta Aŭgusteno. Post la unuiĝo eklezijura de la laborantaro de ĉiuj malsanuloj finfine iĝis en 1586 ordenproklamo. La unua ordena generalo estis la hispano Pedro de Soriano. En la 28.11.1664 la kadavro de Cidade translokitis en la Hospitalan kirkon. Baldaŭ la ordeno disvastiĝis en aliaj landoj, ekz. en Italujo (sub la populara nomo »Ben fratelli«). La ordeno revoluciis la aspekton hospitalan kaj la takson kaj trakton de malsanuloj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 3. Augsburg 1869, p. 222-228, kio legeblas tie ĉi interrete.