Grizkapa kaŭkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grizkapa kaŭkeno
Grizkapa kaŭkeno, plenkreskulo en Patagonio, Sudameriko
Grizkapa kaŭkeno, plenkreskulo en Patagonio, Sudameriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chloephaga
Specio: Ch. poliocephala
Chloephaga poliocephala
(P.L. Sclater, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Chloephaga poliocephala map.svg
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Grizkapa kaŭkenoGrizkapa kloefago (Chloephaga poliocephala) konata ankaŭ en la hispana kiel cauquén cabeza gris, caiquén, cauquén, cauquén real, gansillo (ansereto) kaj avutarda (otido), estas specio de birdo de la ordo de anseroformaj de la familio de Anasedoj propra de Sudameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Grizkapaj kaŭkenoj ĉe Fuegio (Ushuaia)
Manĝante
Gepatroj kun idoj ĉe Fuegio
Junuloj en Patagonio

Ĝi estas simila al Ruĝkapa kaŭkeno, sed ĝi havas grizan kapon, dum la Ruĝkapa kaŭkeno, kiel ambaŭ nomoj sugestas (kaj scienca kaj komuna), havas ruĝecan kapon. Oni ne konas subspeciojn de Chloephaga poliocephala.[1]

La Grizkapa kaŭkeno estas fortika ansero 50 - 55 cm longa kun helbruna dorso (kio nuancas al malhelgriza de flugoplumoj), kaŝtanbrunaj suba kolo kaj brusto, nigrablanka strieco ĉe flankoj kaj blanka centra suba ventro. La kapo kaj supra kolo estas grizaj kaj pli pale preskaŭ blanke ĉe krono, frunto, bekobazo kaj okulringo. La interno de la kruroj estas nigra dum la ekstera flanko estas ruĝoranĝa, kio ege maloftas ĉe birdoj. Ambaŭ seksoj estas similaj (malkiel ĉe la aliaj membroj de la genro, escepte ĉe la simila Ruĝkapa kaŭkeno), escepte ke la masklo povas havi malpli aŭ neniu strieco ĉe subaj partoj. Estas pro tio malmulta aŭ apenaŭa seksa duformismo. Dumfluge tiu specio montras nigrajn unuarangajn, kun la resto de la flugilo blanka escepte pro larĝa verda bendo.

Nematuruloj estas pli senkoloraj kaj havas brunajn kapojn.

La maskla alvoko estas milda fajfo, kaj la ina estas akra klukado.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ties teritorio etendas el Colchagua en Ĉilio kaj el Neuquén en Argentino al la Magelana markolo. Ili loĝas en Andoj, kvankam ties distribuado inkludas la centran zonon de Patagonio. Ili loĝas ankaŭ en la Malvinoj.

Tiu specio troviĝas ekde marnivelo ĝis 1.500 msm.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en montaraj areoj de plej suda Sudameriko kaj vintras en malaltaj teroj ĝuste norde de ties reproduktaj teritorioj.

La remburita nesto estas konstruita inter alta herbo aŭ arbotrunkoj en izolaj lokoj, kaj la ino demetas 4–6 ovojn, kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 30 tagoj. Kiam la ino aliras el la nesto kovras ĝin per lanugo el sia brusto kaj tiele kamulfas ĝin.

Tiu surterema specio preferas marĉajn arbarklarejojn de altaj teroj kaj manĝas per paŝtado; ili rare naĝas.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html Birds of the World -- current valid scientific avian names, 20an de Aprilo 2009, Zoonomen, angla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]