Guilielmus Xylander
Guilielmus Xylander (1532-1576) | ||
---|---|---|
Humanista Germanicus
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-a de decembro 1532 en Aŭgsburgo, Germanio | |
Morto | 10-a de februaro 1576 en Hajdelbergo, Germanio | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno Universitato de Hajdelbergo | |
Profesio | ||
Okupo | renesanca humanisto tradukisto poeto klasika filologo universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vilhelmo Ksilandro (1532-1576)[1] (natus Wilhelm Holzman en Augsburg 26-a de decembro 1532 - m. en Heidelberg en la 10-a de februaro 1576) estis germana humanisto kaj erudiciulo.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Ksilandro studis en Tübingen kaj Bazelo iĝonte en 1558 en la posteulecon de Micyllus profesoro pri la greka lingvo en Heidelberg. En 1562 li respondecis altlerneje ankaŭ pri logiko (publicus organi Aristotelici interpres). En 1564/65 li rektoris Hajdelberge.
Li estis verkinto kaj eldonisto de multaj gravaj verkoj kaj tradukoj de aĵoj antikvaj. Li mem tradukis verkojn de Kasio Diono, Plutarko la geografian libron de Strabono kaj plurajn matematikajn skribaĵojn el la greka latinen. Krome li eldonis la geografian leksikonon de Stefano de Bizanco. La Vojaĝoj de Paŭzanio estis kompletigita de Friedrich Sylburg post la morto de Xylander kaj estis publikigitaj en 1583.
Selektita Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Marcus Aurelius, De seipso, seu vita sua, libri 12 ed. and trans. by Xylander. Zurich: Andreas Gessner, 1558
- Q. Horatii Flacci Ars poetica illustrata commentariis... Guilielmi Xylandri,... Adjectus est, in totum Horatium, qui superiore anno cum commentariis et castigationibus ejusdem Xylandri in lucem prodiit, index rerum et verborum copiosus, 1576
- Opuscula mathematica ... Guilielmi Xylandri Augustani, 1577
- Pausaniou Tēs Ellados periēgēsis: hoc est, 1613, Pausanias, Guilielmus Xylander, Romolo Amaseo, Friedrich Sylburg
- Moralia ... id est varii libri ... de graeca in latinam linguam ..., Volume 3, 1619, Plutarchus, Guilielmus Xylander
- Vitae parallelae, seu comparatae, Guilielmi Xylandri ..., Volumes 2-3, 1630, Plutarchus, Guilielmus Xylander
- De se ipso et ad seipsum libri XII. Guilielmus Xylander ... primus ed. (etc.), 1643 Kaiser Mark Aurel Römisches Reich
- Pausaniou Tēs Hellados periēgēsis: hoc est, 1696, Pausanias, Romolo Amaseo, Guilielmus Xylander, Friedrich Sylburg, Joachim Kühn
- Antonini Liberalis Transformationum congeries, 1774, Antoninus (Liberalis), Guilielmus Xylander, Thomas Munckerus, Jan Hendrik Verheijk
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Plutarko (45-125)
- Thomas Erastus (1524-1583)[2]
- Jean-Jacques Boissard (1528-1602)
- Friedrich Sylburg (1536-1596)[3]