Saltu al enhavo

Guillaume Pellicier la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillaume Pellicier la 2-a
(1490-1568)
Politika kunrespondado de Guillaume Pellicier franca ambasadoro en Venecio inter 1540 kaj 1542
Politika kunrespondado de Guillaume Pellicier franca ambasadoro en Venecio inter 1540 kaj 1542
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Mauguio, Langvedoko, Francio
Morto 25-a de januaro 1568
en Saint-Mathieu-de-Tréviers, Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj meza francarenesanca latino vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Montpellier
Familio
Parencoj Guillaume Pellicier Ier (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto
humanisto
katolika episkopo
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guillaume Pellicier la 2-a (1490-1568) estis franca episkopo de Montpellier, humanisto, helenisto, hebreisto, latinisto, naturalisto, ambasadoro en Venecio kaj diplomato. Li korespondis korespondis kun Erasmo de Roterdamo kaj havis multajn amikojn tiaj kiaj Étienne Dolet, François Rabelais

Guillaume, la filo de Milan Pellicier kaj Maritone Guerin, estis ŝajne naskita en Mauguio, proksime de Montpellier, en 1490.

Li iĝis licencito pri kanonika juro kaj, estante pastro, li iĝis protektato de sia samnoma onklo Guillaume Pellicier la 1-a (m. 1529), episkopo de Maguetonne. En 1526 aŭ 1527 la onklo prirezignis tiun seĝon en favoro de sia nevo, translokigo efektivigita kun la helpo de Margareta de Angoulême kaj ŝia kapelano, Michel d'Arande.

Busto de Guillaume Pellecier en la Ĝardeno de Plantoj, en Montpellier.

Ĉirkaŭ 1528 Pellicier estis konsilisto de reĝo Francisko la 1-a; tiutempe li sendis salutojn al Erasmo de Roterdamo, kiu ankaŭ estis en kontakto kun rondo de admirantoj ĉe la Universitato de Montpellier formita ĉirkaŭ Petrus Decimarius (dokumentita inter 1526 kaj 1528)[1]

Per reĝa subteno kaj post vojaĝo al Romo en 1535 Pellicier sukcesis la sekvan jaron movi la kanonikejon kaj sidejon de Maguelorme al Montpellier, kie li daŭre vivis kiam li ne estis en la kortego. En 1539 li estis nomumita franca ambasadoro al Venecio, kie li faris siajn prezentaĵojn la 30an de junio.

Restinte en Venecio li certigis, denove kun la helpo de sia patronino, Margareta de Angulemo (1492-1549), la pozicion kiel mastro de petoj kaj ankaŭ la abatejon de Echarlis en la diocezo de Sens. En la somero de 1542 li devis forlasi Venecion en malhonoro, eble kiel rezulto de siaj spionagadoj.

Reveninte al sia diocezo, Pellicier rekomencis siajn episkopajn devojn, kiujn li ŝajne estis ekzercitanta konscience, kiel oni povas atendi de amiko de Margareta kaj Guillaume Briconnet (1472-1534), episkopo de Mo. Li tamen disponigis favorojn por diversaj membroj de sia familio kaj vivis kun greka virino nomita Kasandra, kiu naskis al li kvin infanojn.

Persekutoj

[redakti | redakti fonton]

En 1547 li estis inter la franca delegitaro ĉeestanta al la koncilio de Trento kunveninta en Bologna, sed li baldaŭ revenis, eble pro sankialoj. Poste liaj malamikoj prezentis akuzojn pri herezo kaj ŝtatperfido kontraŭ li, kaj en novembro 1551 li estis malliberigita.

Lia proceso daŭrigis ĝis 1557 en klimato de kompleksa intrigo. Iagrade lia proceso ŝajne reflektis la streĉitecojn inter potencaj kortumaj frakcioj; ĉiukaze, la fina senkulpigo de Pellicier ŝajne koincidis kun la ascendo de Karlo, kardinalo de Loreno (1524-1574).

La lasta jardeko da la vivo de Pellicier estis pasigita reen en lian diocezon. Pellicier distingis sin per siaj sciencaj interesoj. En Venecio li formis kolekton de 225 grekaj manuskriptoj kaj libroj. Liaj meritoj kiel klasika akademiulo - li studis precipe la Plinion la Maljunan - estis pli malfrue rekonitaj fare de Joseph Justus Scaliger (1540-1609).

Li kontribuis por la progreso de botaniko, kaj Étienne Dolet laŭdis lin pro lia scio pri medicino. Fakte multaj medicinaj verkoj ĉeestis en lia biblioteko. Ĉe Montpellier en 1534 li igis la statutojn de la medicina fakultato esti reviziitaj.

Kiam tri studentoj de medicino, Guillaume Carvel[2], Etienne du Temple, kaj Etienne Des Gouttes[3], estis juĝitaj pro herezo (1528-9), Pellicier klopodis limigi sian implikiĝon kiel eble plej multe, kaj Erasmus eble bone supozis ke la episkopo estis simpatia al la defendantoj.

Pellicier ankaŭ enamikiĝis kun François Rabelais, kiu studis kaj instruis en Montpellier inter 1530 kaj 1535 kaj inter 1537 kaj ĉ. 1539. La du viroj korespondadis dum la ambasadoreco de Pellicier en Venecio inter 1540 kaj 1541.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]