Guillermo García González

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillermo García González
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1953 (1953-12-09)
en Santa Clara
Morto 26-an de oktobro 1990 (1990-10-26) (36-jaraĝa)
en Havano
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Guillermo GARCÍA GONZÁLEZ (Naskiĝis la  9-an de decembro 1953(nun 1953-12-09) en Villa Clara - la 26-an de oktobro 1990 en Havano) estis kuba ŝaka grandmajstro, tri foje nacia ĉampiono.[1]

Ŝakaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Sia internacia debuto okazas en la 7a Capablanca in Memoriam 1969 en kiu li havis sian unuan venkon kontraŭ iu grandmajstro la argentina Oscar Panno. En 1973 li atingis la 8-9an pozicion en la 10a Capablanca Memorturniro en kiu li faris la unuan normon por IM kiun li finis en Alakanto, Hispanio.

Inter liaj ĉefaj venkoj en internaciaj turniroj estas Zuriko kaj Plovdiv en 1975, Meksiko kaj la 14a Capablanca Memorturniro 1977 (la unua kubano, kiu gajnis ĝin). En 1978 li venkas en la 3a Juventud Rebelde en Havano kaj en la Zona Turniro de Cuenca, Ekvadoro, 2a Maspalomas, Hispanio 1979. En Kubo li gajnis la 3an Radio Rebelde 1980; 1an Céspedes 1980, 16an Capablanca Memorturniro 1980. En 1980 li gajnis en Pristina, Jugoslavio. En 1981 li gajnas la 10an Zona Turniro, en 1982 Karakaso, Venezuelo kaj la 5an Radio Rebelde en Havano. Aliaj gajnitaj turniroj estas: 4a 9 de Abril en Villa Clara 1984, 7a Radio Rebelde en Havano 1985, 5a 9 de Abril en Villa Clara 1985, 8a Radio Rebelde en Havano 1986, Villa Portugalete kaj la 4a Pontevedra, ambaŭ en Hispanio kaj la 1a Open Cadiz en Hispanio 1990.

Guillermo malfermis plurajn vojojn por la venontaj kubaj ŝakistoj. Li estis la unua kuba ŝakisto, kiu atingis Elon de 2500 poentoj en 1978, kio posiciigis lin en FIDE rangolisto #43 kaj #46. Li estis la unua kubano, kiu gajnis la Capablanca Memorturniro en 1980.

Kubaj naciaj ĉampionumoj[redakti | redakti fonton]

Guillermo havis tre efikan partoprenon en la Kuba Ŝaka Ĉampionumo. Li tri foje gajnis la turniron (1975, 1976 kaj 1983) kaj entute partoprenis 11 foje de 1969 ĝis 1990 (+54=95-24)

Malferma turniro de Novjorko[redakti | redakti fonton]

Guillermo atingis la 2an pozicion en la Malferma Turniro de Novjorko en 1988 sed pro la usona embargo kontraŭ Kubo li ne povis enspezi la monon de la premio $10 mil dolaroj.

Ŝakolimpikoj[redakti | redakti fonton]

Li reprezentis Kubon en 7 ŝakolimpikoj 1974, 1978, 1980, 1982, 1984, 1986 y 1988 en kiuj li ludis 90 ŝakludojn (+32 -20 =38).[2]

Morto[redakti | redakti fonton]

Guillermo mortis en fatala Trafikakcidento la 26an de oktobro 1990 en Havano, tiam li trejniĝis por partopreni ĉe la 28-a Ŝakolimpiko en Novi Sad.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]