Guingamp
Guingamp | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor (sub-prefektejo) | ||
Arondismento | Guingamp (ĉefurbo) | ||
Kantono | Guingamp (ĉefurbo) | ||
Komunumaro | Komunaĵo de komunumoj de Guingamp | ||
Ĝemelurboj | Shannon (Ejro) | ||
INSEE kodo | 22070 [+] | ||
Poŝtkodo | 22200 | ||
Kodo laŭ INSEE | 22070 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Annie Le Houérou 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 693 (2006[1]) | ||
Loĝdenso | 20 330 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 34′ N, 3° 9′ U (mapo)48.563333333-3.15Koordinatoj: 48° 34′ N, 3° 9′ U (mapo) | ||
Alto | (de 62 al 126 m) | ||
Areo | 13.41 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guingamp [+] | |||
Guingamp (Gwengamp en la bretona lingvo), esperante Gengampo[2], estas franca komunumo, situanta en la franca departemento de Côtes-d'Armor kaj en la franca regiono Bretonio.
Geografio
Situanta en la departemento de Côtes-d'Armor en regiono Bretonio, la urbo situas je 110km de Bresto kaj 130km de Reno. La prefektejo, San-Briego situas je 32km oriente.
Guingamp estas trairata de la rivero Trieux.
Historio
Pentievro estis iam reduktita je malgranda graflando dirata « de Guingamp ».
Guingamp estas citita por esti partopreninta en la Ribelo de la ruĝaj ĉapuloj aŭ Ribelo de la stampita papero okazinta en 1675. Tri ribeluloj estis pendumitaj.
Heraldiko
La blazono estas trabita de kvar arĝentaj kaj lazuraj pecoj.
La blazono estas tiu de Charles de Blois kaj de la Frérie Blanche. Ĝi estas inkrustitaj de post la 16-a jarcento frontone de fenestro de la baziliko Notre-Dame de Bon-Secours, super kaj maldekstre de la pordo Porte-au-Duc.
La sama blazono estas videbla sur la urbaj vehikloj, kaj sur la stratnomaj platoj. Sed ekzistus hipoteza variaĵo de la jaro 1447 priskribanta la blazonon kiel arĝente kun lazura trabo kaj samkolora kapo[3].
Administracio
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1790 | 1792 | Pierre Guyomar (1757-1826) |
| |
1813 | 1815 | Pierre Guyomar (1757-1826) |
| |
1961 | 1977 | Édouard Ollivro | PDM |
|
1977 | 1982 | François Leizour | PCF |
|
1983 | 1989 | Maurice Briand | PS |
|
Marto 1989 | Marto 1995 | Albert Lissillour | DVD |
|
Marto 1995 | Marto 2008 | Noël Le Graët | DVG |
|
Marto 2008 | Annie Le Houérou | PS | Departementa konsiliano
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Najbaraj urboj
Plouisy | Pabu | |||
Saint-Agathon | ||||
Grâces | Ploumagoar |
Demografio
La urba areo de Guingamp arigas ses komunumojn, kiuj enhavas entute 23 000 enloĝantoj[4], Guingamp, Plouisy, Ploumagoar, Grâces, Pabu et Saint-Agathon.
Ekonomio
La urbo enhavas branĉon de la Komerca kaj industria ĉambro de Côtes-d'Armor kaj apartenas al le teknopolo Anticipa regata de ""Agence de développement industriel du Trégor"".
Ĝemeliĝo
Bretona lingvo
- La aliĝo al la ĉarto Ya d’ar brezhoneg estis decidita de la magistrato en la 8-a de Julio 2008.
- Komence de la lernjaro 2007, 15,2% de la infanoj de la urbo estis registritaj en dulingvaj elementaj klasoj.[5]
Urbo, kiu subtenas la dancon
La danco okupas gravan lokon en la kulturaj agoj de la urbo kaj la kultura oficejo organizas semajnon pri la nuntempa kreiva danco.
La Festivalo de la Saint-Loup - Nacia konkurso de bretona danco kaj internacia festivalo, sub la regado de Jean-Pierre Ellien, (invititoj : Skotlando, Irlando, Galegio, Asturio, Kimrujo, kaj artistoj de la tuta mondo) okazas ĉiujare mezaŭguste. Ĝi ĉiam finiĝas per la fama danco, la Dérobée de Guingamp.
Guingamp estas la ĉefurbo de la bretona danco.
Guingamp : la urbo de la kamelio
La urbo estas plie konata pro la promocio de la kuturo de la kamelio, iniciatinta de Fanch Ar Moal, granda bretona kaj internacia fakulo pri kamelio, kiu nun estas subtenata de nova asocio dediĉita al tiu planto.
Ligoj kaj monumentoj
- Kastelo de Petro la 2-a[6].
- Baziliko Notre-Dame de Bon Secours
- Abbaye Sainte-Croix de Guingamp fondita en ĉ. 1135
- Fontano de la Plomée
- Stadiono de Roudourou
- Kastelo des Salles
Personoj ligitaj al la urbo
- Petro la 2-a de Bretonio (1418-1487), duko de Bretonio (Pierre de Dreux)
- François Valentin (1738-1805), pentristo
- Yves Marie Pastol (1770-1813), generalo
- Pierre Guyomar (1757-1826), urbestro 1790-1792, deputito en la nacia Konvencio 1792-1795, deputito en la konsilio de la Kvin-Cent 1795-1797, deputito en la konsilio de la maljunuloj 1798-1799, departementa konsilisto 1800-1809, urbestro 1813-1814 kaj dum la Cent-Tagoj en 1815.
- François Alphonse Le Hénaff (1821-1884), pentristo
- Théodule Ribot (1839-1914), patro de la franca psikologio
- Guy Ropartz (1864-1955), komponisto, direktoro de la Konservatorio de Nancy
- Erwan ar Moal (1874-1957), bretonlingva verkisto, ĵurnalisto, humanisto, filozofo kaj aŭtonomisma bretona kristana batalanto. Li decidis ĉesigi siajn eldonojn en la bretona lingvo (Gazeto « Breiz ») ekde la germana ekokupo en Junio 1940
- Théophile Marie Brébant (1889-1965), franca oficiro de la unua kaj dua mondmilitoj
- Goulven Mazéas (1895-1981), aŭtonomisma batalanto de la ĝironda, federaciisma, demokrata bretona maldekstro. Li estis ankaŭ verkisto, kaj lia filozofa, poezia, kelta, aparta verko indas remalkovriĝon.
- Gilbert Renault (1904-1984), heroo de la Rezistado (la « Kolonelo Rémy » en la kaŝagado) kaj verkisto.
- Per Even (1919-2002), latinisto kaj kelta, li estis verkisto kaj kristana filozofo, bretonlingva kristano, kiu tradukis en la bretonan La Paroladon pri la metodo'’ de Kartezio kaj la verkojn de Saint Augustin kiuj estis eldonitaj de la eldonejo Imbourc'h'’(Esplorado en la bretona) de Rennes estrata de Youenn Olier
- Georges Voisin, instruisto, humanisto, unua sekretario de la loka Unio CGT, kreita en 1936, kreinto kaj animanto de la ferikolonio « Les P'tits gars d'En Avant » (de Guingamp) (Brehec en Plouha), mortinta en la naziaj lageroj.
- Édouard Ollivro (1921-1982), verkisto, iama urbestro kaj deputito de la urbo.
- Jacques Trébouta, filmregisto naskita en la 31-an de marto 1930
- Francis Favereau, bretonlingvaj leksikografo, profesoro kaj verkisto, naskita en la 21-an de junio 1948
- Fanch Ar Moal, granda bretona kaj internacia fakulo pri kamelio
- François Valentin, pentristo
- Auguste Pavie, esploristo, diplomato kaj altranga franca ŝtatfunkciulo.
- Louis Nicol (1892-1947), generalo.
Sporto
- En Avant de Guingamp (futbalo)
La urbo enhavas la profesian futbal-klubon, kiu ludis en la plej alta klubaro Ligue 1, ligitan al la plej etan loĝantaron. La stadiono de Roudourou fakte enhavas 18 256 sidlokojn por loĝantaro de Guingamp kun ĉirkaŭ 8 000 enloĝantoj. Ĝia prezidanto Noël Le Graët estas ankaŭ antaŭa estro de la urbo, unua dungisto de la regiono en agronutra sektoro, kaj vic-prezidanto de la FFF. La kluboj de subtenantoj : la KOP ROUGE, kiu festis siajn 15 jarojn lastan jaron, RED BOYS kaj NEW SCHOOL GWENGAMP.
La Stadiono de Roudourou akceptis la matĉon Francio-Feroaj insuloj, parton de eliminaj matĉoj por la Monda Futbala Pokalo de 2010 (grupo 7), kiu okazis sabate, la 10-an de Oktobro 2009. Por la unua fojo, la francia teamo venis en la bretonan urbon, la solan urbon, kiu akceptis la bluulojn por tiuj eliminaj matĉoj.
La klubo En Avant de Guingamp gajnis la francian futbalan pokalon en 2008-2009.
Komplementoj
Ligitaj artikoloj
Eksteraj ligiloj
- Site officiel de la Ville de Guingamp
- Site des Amis du patrimoine de Guingamp
- Office du tourisme de Guingamp
- Guingamp sur le Géoportail
Bibliografio
- Le Boulanger (J.-M.), En Avant de Guingamp, 1912-1995 : l'aventure, Éd. A. Bargain, Quimper, 1995, 223 p.
- Rebille (A.), Guingamp et l'Argoat, Éd. Ouest-France, Rennes, 1989, 32 p.
- Soulabaille (A.), Guingamp sous l'Ancien Régime, Presses universitaires de Rennes, Rennes, 1999, 331 p.
- Toulet (S.), Vivre à Guingamp au XIXe siècle, Association des Amis du Pays de Guingamp, Les Presses bretonnes, Saint-Brieuc, 1991, 318 p.
- Voir aussi : le Bulletin des Amis du Pays de Guingamp, devenu aujourd'hui Les Amis du patrimoine de Guingamp (de nombreux articles, réalisés notamment par Simonne Toulet) et Le Pays d'Argoat
Notoj, fontoj kaj referencoj
- ↑ populations légales 2006 sur le site de l’INSEE
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), p242
- ↑ Bulteno de la turisma oficejo de Guingamp et de ties regiono
- ↑ site de la ville de Guingamp
- ↑ Ofis ar Brezhoneg: Dulingva instruado
- ↑ Histria priskribo de la kastelo Pierre II