György Gosztonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Gosztonyi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1932 (1932-03-30) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco HungarioGermanio
Alma mater Universitato Semmelweis
Okupo
Okupo neŭrologo • psikiatro • kuracisto • universitata instruisto
vdr

György Gosztonyi [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gosztonyi György estas hungara-germana neŭrologo, altlerneja instruisto.

György Gosztonyi[1] naskiĝis la  30-an de marto 1932(nun 1932-03-30) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Gosztonyi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1956. Post la diplomo ĝis 1968 li laboris en neŭrologia branĉo de Medicina Universitato de Pécs kiel asistanto sub István Környey. Inter 1968-1980 li instruis en Universitato Semmelweis, inter 1972-1980 li estis konsilisto en instituto. Li kandidatiĝis (CSc) en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio kaj estis akceptita ekstera membro en 2004. Ekde 1980 li instruis en Okcidenta Berlino en Libera Universitato Berlino (post 4 jaroj en statuso profesoro). Li laboris ankaŭ en klinikaro Charité. Baldaŭ li pensiuliĝis sed restis aktiva en la esplorado, dum li ofte revojaĝis al Hungario. Li edziĝis en 1962, lia edzino naskis 2 filojn. Li ricevis 2 memormedalojn en 1976 kaj 2009.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.