Gyula Greguss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gyula Greguss
Greguss Gyula.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1829 (1829-12-03)
en Prešov
Morto 5-an de septembro 1869 (1869-09-05) (39-jara)
en Peŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Mihály Greguss
Frat(in)o Ágost Greguss
Okupo
Okupo tradukisto
Information icon.svg
vdr

Gyula GREGUSS [djula greguŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Greguss Gyula estis hungara sciencisto, tradukisto, instruisto, membroj de Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy. Lia frato estis Ágost Greguss, lia patro estis Mihály Greguss.

Gyula Greguss naskiĝis la 3-an de decembro 1829 en Hungara reĝlando, en Eperjes (en nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 5-an de septembro 1869 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Greguss frekventis lernejojn en Pozsony kaj Rozsnyó. En 1848-1849 li finbatalis la liberecbatalon, poste li aliĝis al sia pli maljuna frato Ágost en Szarvas. Baldaŭe li frekventis universitaton en Vieno. En 1857 li ekinstruis en gimnazio en Pest, baldaŭe li estis direktoro. Li tradukis precipe el la lingvoj hispana kaj portugala.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Közönséges természettan középtanodák alsó osztályai számára (Ordinara naturscienco por mezlernejanoj) 1861
  • Természettani földrajz (Naturscienca geografio) 1864
  • Luís Vaz de Camões: La Luzidoj - tradukaĵo - 1865, 1874
  • Pedro Calderón de la Barca: Az állhatatos fejedelem - tradukaĵo - 1870
  • Greguss Gyula összegyüjtött értekezései (Kolektitaj studoj de Gyula Greguss) 1876

Fontoj[redakti | redakti fonton]