Gábor Csőre
Aspekto
Gábor Csőre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gábor Csőre [ĉOre], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csőre Gábor estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Gábor Csőre[1][2] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Csőre ekde sia aĝo 11 ricevis rolojn en Hungara Radio. Ekde 1985 li studis ankaŭ en pluraj aktorstudioj aŭ akademioj. Fine li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1997. Liaj plej gravaj instruistoj estis László Marton (reĝisoro) kaj Géza Hegedűs D. Inter 1997-2020 li estis membro de Gaja Teatro, poste de Teatro Thália (Budapeŝto), dum li havis filmajn rolojn kaj teatrajn rolojn ankaŭ en aliaj teatroj. Li ricevis premiojn inter 2002-2016. Lia edzino naskis dufoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- La Dresado de la Megero - policano, akompananto, servisto, ĉevalo, azeno
- Kiel Plaĉas al Vi - Corinnus
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - marista kapitano
- Makbeto - juna Syward
- Perditaj Amopenoj - Dumain
- La Ventego - Adrian
- La Komedio de Eraroj - Dromio
- Fino Bona, Ĉio Bona - dua nobelo
- Julio Cezaro - Decius
- Endre Fejes: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo - policano, restoraciestro
- Gábor Presser - Dusán Sztevanovity: A padlás - Lámpás (spirito)
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Balga
- Pongrác Kacsóh - Jenő Heltai: János vitéz - Bagó
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Jaŝa (juna servisto)
- Mihail Bulgakov: La Majstro kaj Margarita - Berlioz
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Nyócker! (2004) - Simon Csorba (voĉe)
- A fény ösvényei (2005) - taksiisto
- A Viszkis (2017) - Levente (subtrejnisto)
- Elk*rtuk (2021) - Medárd
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Ben Affleck, Orlando Bloom, Jim Carrey, Jackie Chan, Leslie Cheung, Kevin Costner, Glenn Corbett, Matt Damon, Snoop Dogg, Robert Downey Jr., Eminem, Chris Evans, Colin Farrell, Gael García Bernal, Johnny Galecki, Andrew Garfield, Cuba Gooding Jr., Ryan Gosling, Farley Granger, Jake Gyllenhaal, Kevin Hart, Ethan Hawke, Tom Hiddleston, Joshua Jackson, Walter Koenig, Ashton Kutcher, Bruce Lee, Tommy Lee Jones, John Leguizamo, Tobey Maguire, James McAvoy, Ewan McGregor, Eduardo Noriega, Michael Palin, Trey Parker, Sean Penn, Joaquin Phoenix, Randy Quaid, Ryan Reynolds, Jonathan Rhys Meyers, Adam Sandler, Tobias Schenke, Kiefer Sutherland, Justin Timberlake, Elijah Wood[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kismaszat és a Gézengúzok (1984) - Karcsi
- Szökés a nagy árvíz idején (1996) - Emil Csacskóczy
- Bányató (2007) - Laza
- Honigfrauen (serio, 2017) - hungara policano
- Ecc-pecc (2021) - György Zsolt
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo
- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto