Géza Szőcs
SZŐCS Géza (soe:ĉ) estis hungara poeto, politikisto naskita en Târgu Mureş la 21-an de aŭgusto 1953, li mortis la 5-an de novembro 2020 en Budapeŝto. Li estas filo de poetino, tradukistino Ráchel Szőcs kaj de verkisto István Szőcs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Szőcs finis la fakon de hungara kaj rusa lingvoj en Universitato Babeş-Bolyai. Inter 1974 kaj 1977 li redaktis la studentgazeton Echinox. Inter 1976 kaj 1981 li estis kunlaboranto de la ĵurnalo Igazság. En 1979-80 laŭ propono de András Sütő unu jaron li estis Herder-stipendiulo en Vieno. En 1981-82 kun Károly Antal Tóth kaj Attila Ara-Kovács li redaktis la samizdato-eldonaĵon Ellenpontok. Pro tio li estis plurfoje arestita. En 1985-86 li estis esploristo de la Instituto pri Literaturhistorio kaj Lingvistiko en Kluĵo. En 1986 li loksidiĝis en Svislando, kaj inter 1986-89 li estis ĵurnalisto en Ĝenevo. En 1989-90 li estis oficgvidanto de Radio Libera Eŭropo de Budapeŝto. Ekde 1989 li estis kunlaboranto de la revuo Magyar Napló. Post 1990 li relokiĝis Kluĵon. En 1990-91 li estis ĉefsekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség kaj inter 1991-93 li estis ĝia politika vicprezidanto. En 1990-92 li estis senatano en la rumana parlamento, poste inter 1996-98 ano de la prezidantaro de la Magyar Polgári Együttműködés Egyesülete.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Te mentél át a vizen?. Bukarest, Kriterion, 1973.
- Kilátótorony és környéke. Bukarest, Kriterion, 1977
- Párbaj, avagy a huszonharmadik hóhullás. Kolozsvár, Dacia, 1979.
- A szélnek eresztett bábu. Budapest, Magvető Könyvkiadó, 1986
- Az uniformis látogatása. New York, Hungarian Human Rights Foundation, 1987
- Kitömött utcák, hegedűk. Köln-Budapest, Literarische Briefe/Irodalmi levelek, 1988
- A sirálybőr cipő. Budapest, Magvető, 1989
- Históriák a küszöb alól. Budapest, Szépirodalmi Kiadó, 1990
- A vendégszerető avagy Szindbád Marienbadban. Budapest, Szépirodalmi Könyvkiadó, 1992
- A kisbereki böszörmények. Kolozsvár, Erdélyi Híradó, 1995.
- Ki cserélte el a népet?. Kolozsvár, Erdélyi Híradó, 1996.
- Passió, Budapest: Magvető Könyvkiadó, 1999
- Drámák, hangjátékok. Budapest, Kortárs kiadó, 2002
- A magyar ember és a zombi, Budapest, Kortárs Kiadó 2003. ISBN 9639297828
- Liberté 1956 Budapest, aDunánál 2006. ISBN 973-7648-07-2
- Limpopo, Budapest, Magvető 2007. ISBN 963-1425-54-3
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 1976 – a Romániai Írószövetség Debut-premio
- 1986 – Graves-premio
- 1986 – Füst Milán-premio
- 1992 – Déry Tibor-premio
- 1993 – Bethlen Gábor-premio
- 1993 – József Attila-premio
- 2015 - premio Kossuth
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Romániai Magyar Irodalmi Lexikon Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Erdélyi Magyar Írók Ligája Arkivigite je 2016-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Poemoj Arkivigite je 2008-04-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Haiku Arkivigite je 2006-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- 2 poemoj pri 1956 Arkivigite je 2011-08-12 per la retarkivo Wayback Machine