Hélène-Louise Demars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hélène-Louise Demars
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1736 (1736-01-01)
Morto 21-an de oktobro 1778 (1778-10-21) (42-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean-Odéo Demars
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Hélène-Louise DEMARS (naskiĝinta ĉ. 1736) estis franca komponisto kaj muzika instruistino pri klaviceno kaj violono. Ŝi naskiĝis en Francio, probable en Parizo, en familio de muzikistoj. Ŝia patro, Jean-Odéo Demars estis muzikisto en du preĝejoj en Parizo.

Pro la tiama populareco de kantado kaj pianludado, kaj ankaŭ ĉar la meza klaso plivastiĝis, la nombro de virinoj kiuj okupiĝis pri muziko kaj pri la produktado de hejma muziko signife kreskis. Multaj virinoj dediĉitaj al muziko estis de nobelaj familioj aŭ de familioj de muzikistoj. Ofte la francinoj komencis muzikan lernadon en frua aĝo, antaŭ ol la geedzeco aŭ la familiaj respondecoj deturnos ilin de la artaj agadoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rue St. Thomas du Louvre.
Rue St. Thomas du Louvre, kie Demars loĝis kun siaj patrino kaj gefratoj post ŝia patro mortis
La Travojaĝo - La Pouplinière WB 205

Hélène-Louise Demars naskita en muzika medio, evidente ricevis riĉan muzikan instruadon ekde sia infanaĝo. Tiel ŝi komponis sian plej cititan verkon ‘L’Horoscope’ kiam ŝi estis ĉirkaŭ 12 jaraĝa. Ŝi prezentis kaj dediĉis tiun verkon al la nobelulino Mademoiselle de Soubise de la familio Rohan en 1748. En la sekvonta jaro ŝi publikigis tiun unuan kantaton en la monata revuo La Mercure de France.

En la unua duono de la 18-a jarcento populariĝis la cantaille, formo de kantato ludita en parizaj hejmoj kies temoj estis amo, utopioj, hedonismo kaj sensualeco. Estis granda nombro da verkoj verkitaj de virinoj elpensitaj por la plej intimaj, flekseblaj kaj malstreĉaj scenejoj de la pariza amatora muziko. Demars verkis plurajn tiajn kantatojn dediĉitajn al nobeluloj, kiel la "cantaille" Hercule et Omphale (1752)  kiun ŝi dediĉis al la Markizino de Villeroy, kaj kiun ŝi mem eldonis en la aĝo de 16 jaroj.

Kiam Hélène-Louise Demars estis 23 jara ŝi geedziĝis kun Jean-Baptiste Vernier, violonisto kaj muzikisto specialiĝinta pri eksterlandaj eldonoj. En la sama jaro 1759 la "Tableau de Paris”, montris anoncon pri ŝia agado kiel violona kaj klavicena instruistino: "Madame Vernier, antaŭe Mademoiselle de Mars, Rue Saint-Thomas du Louvre".  Tiam estis tre malofte por virino ludi violonon, des malpli instrui ĝin, tamen sendube ŝiaj verkoj montras grandan lertecon kaj scion pri la instrumento.   

Demars fariĝis membro de literatura rondo gvidata de la tiutempa influa mecenato Alexandre Le Riche de La Poupelinière. La cirklo de De La Poupelinière eble enkondukis eblajn sponsorojn, sed Hélène-Louise Vernier, ŝajnas ne esti vaste prezentita kiel muzikistino tiutempe.

Dum la kortega muziko de la antaŭa jarcento estis ligita al la alegoriaj emblemoj kaj simboloj de la aŭtoritato de la reĝo, en la 18-a jarcento, Hélène-Louise Demars, Julie PinelMademoiselle Guédon de Presles verkis sen politikaj korsetoj. Allogis ilin la etaj aferoj (petite maniere), la sociaj ludoj kaj koketaj konversacioj. Ili adoris Amon kaj revis pri utopiaj socioj bazitaj sur siaj pacismaj idealoj, kie Amo venkas Militon kaj superas militismon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 80 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brain, Corisha. A social, literary and musical study of Julie Pinel's Nouveau recueil d'airs serieux et à boire. A social, literary and musical study of Julie Pinel's Nouveau recueil d'airs serieux et à boire 1. N.p.: New Zealand School of Music, 2008.
  • Curtis, Alan S. Jean-Philippe Rameau. http://www.britannica.com/biography/Jean-Philippe-Rameau. Accessed May 4, 2016.
  • Demars, Hélène-Louise. Hercule et Omphale, 1re cantatille à voix seule et simphonie.
  • Demars, Hélène-Louise. L'horoscope Cantate, du Meme" [The Horoscope Song, of the same]. Mercure de France, March 1749, 40-41.
  • David Fuller and Bruce Gustafson. Demars, Jean Odéo. Grove Music Online. Oxford Music Online. Oxford University Press, accessed April 1, 2016, http://www.oxfordmusiconline.com/subscriber/article/grove/music/07526 .
  • Hoffmann, Freia. Mars, Hélène-Louise de, verh. Vernier, Venier, Vernieri. http://www.sophie-drinker-institut.de/cms/index.php/mars-helene-louise. Last modified 2007. Accessed May 4, 2016.
  • Jackson, Barbara Garvey. Say Can You Deny Me: A Guide to Surviving Music by Women from the 16th through the 18th Centuries. N.p.: University of Arkansas Press, 1994.
  • M. Brenet: 'La librairie musical en France de 1653 à 1790 d'après les registres de privilèges'. SIMG, viii (1906-7), 447
  • van Boer, Bertil. Historical Dictionary of Music of the Classical Period (Historical Dictionaries of Literature and the Arts). N.p.: Scarecrow Press, 2-12.
  • Demars, Hélène-Louise. In The Norton/Grove Dictionary of Women Composers, edited by Julie Anne Sadie and Rhian Samuel, 139-40. N.p.: W. W. Norton & Company, 1995.

Referencoj[redakti | redakti fonton]