Habiba Msika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Habiba Msika
Persona informo
حبيبه مسيكه
Naskonomo Marguerite Msika
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
en Tunizo
Morto 21-an de februaro 1930 (1930-02-21) (27-jaraĝa)
en Tunizo
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Borgel cemetery vd
Lingvoj egipt-araba vd
Ŝtataneco Franca protektorato de Tunizio vd
Familio
Parencoj Leïla Sfez vd
Profesio
Okupo aktorokantistodancisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥabiba Msika (arabe حبيبة مسيكة, la familia nomo foje estas skribita kiel Mesika; france Habiba Msika; kromnomita: "La Fajrobirdo"; 1903 - la 21-an de februaro 1930) estis juda kantistino kaj teatra aktorino, kiu fariĝis publika figuro en Tunizio en la 1920-aj jaroj, kaj en la juda publiko kaj en la islama publiko [1].

Ŝi rapide grimpis la ŝtuparon de famo sub la pseŭdonimo Habiba ("kara") kaj estis prototipo de la libera, karisma kantisto kaj aŭdaca aktorino, mastro de ŝia destino. Adorita de la tunizianoj, Msika fariĝis socia fenomeno siatempe. La filmo The Fire Dance de Salma Baccar parolas pri ŝia kariero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Msika estis naskita kiel Marguerite en 1903 al senhava familio de malalta statuso en la urbo de Testour [2]. Post kiam ŝi iĝis orfo, ŝi loĝis kun sia onklino, la kantisto Leïla Sfez, en la juda kvartalo ("Al-Khara") en la urbo de Tunizo [3]. Ŝi lernis legi kaj skribi en la franca en knabina lernejo de la franc-juda eduklerneja organizo Universala Israela Alianco (hebree כל ישראל חברים), kiun ŝi forlasis post sepjara studperiodo por studi kantadon, solfeĝon kaj la klasikan araban lingvon kun la fama komponisto Hamish Tarban kaj la tenoro Hassan Benan. La edukado, kiun ŝi akiris en ĉi tiuj medioj, havis grandan influon sur la formado de ŝia personeco kaj la kurso de ŝia kariero kaj vivo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Msika komencis prezenti sur scenejo en juna aĝo, unue kiel kantisto en geedziĝoj en la juda komunumo. Ŝi estis sukcesa, kaj la spektantaro komencis nomi ŝin "la amato de ĉiuj" (arabe حبيبة الكل), kromnomo kiu iĝis ŝia artista nomo: "Ĥabiba". Laŭ sia propra iniciato, ŝi turnis sin al la muzikisto Asher Mizrahi, kiu skribis por ŝi kantojn kaj instruis al ŝi "kelkaj bazaj reguloj en muziko kaj danco, kaj kiel ludi al-udo" [4].

Dudek jaraĝa ŝi aliĝis al la nova araba teatro en Tunizo. Ŝi baldaŭ iĝis la stelo de la teatro. Ŝi postulis kaj ricevis pli altan salajron ol la aliaj aktoroj. Kiam ŝi ludis la ĉefajn rolojn de virfiguroj, kiel tiu de Jozefo (kiu ankaŭ estas menciita en la Korano), ŝi vekis la koleron de la pastraro kaj la konservativaj religiaj rondoj. Tamen, la franca influo sur tunizia socio jam kreis novan realon en Tunizio dum tiu ĉi periodo [5].

Ŝi donis sian unuan recitalon en la palaco de Asos en la urbo de Al-Marsa (arabe المرسى), kie ŝi renkontis la sekretarion de la bejo, kiu iĝis subtenanto kaj amanto. En la 1920-aj jaroj ŝia kariero ŝvebis al novaj altecoj kaj ŝi estis aŭdita ĉie en Tunizio. Habiba iĝis speco de sekssimbolo de la tempo, kaj estis kromnomita "la belulino el la graciulinoj" aŭ "la tigro kun la verdaj okuloj" [6].

Habiba fondis sian propran muzikgrupon kiu akompanis ŝin en ŝiaj kantoj, kaj kun kiu ŝi vojaĝis al turneon en Eŭropo, kune kun ŝia amanto. En Parizo, ŝi renkontis Pablo Picasso'n kaj Coco Chanel'n, kiuj diris pri ŝi ke sub la orienta rafinado estis furioza fajro-flamo, kaj ke estas sendube ke ŝi fariĝus fama en Parizo same kiel en Nordafriko. Reveninte al Tunizio ŝi ludis plurajn ĉefrolojn en ŝekspiraj teatraĵoj [7].

Figuro kaj influo[redakti | redakti fonton]

Msika estis aŭdaca kaj polemika figuro. Ŝi ĝuis liberan amvivon kiu ne estis akceptebla ĉe tiu tempo en tradicia socio. Estas konata ke ŝi havas multajn svatantojn, kaj judojn kaj islamanojn.

Citaĵo
 Estis kantistoj kun plidolĉa voĉo kaj pli alloga beleco ol la ŝia, sed la sekreto de ŝia sukceso kuŝis en ŝia eksterordinara personeco kaj ŝia kapablo krei varman ligon kun la publiko. 
— Yaron Tzur, Kultura Rakonto: La judoj de Tunizio kaj aliaj islamaj landoj, p. 87.

Ŝi kutimis esprimi siajn opiniojn libere kaj estis sendependa kaj liberigita virino. Ŝi emfazis sian tunizian nacian identecon, kaj tiel ekzemple en 1928 ŝi aperis envolvita en la tunizia flago kaj kantis por ĝia liberigo de la franca regado. La kanto "Sirio, mia lando" (arabe أنت سوريا بلادي) [8], kiun ŝi surbendigis tiun jaron ĉe la kompanio Baidaphon, iĝis la neoficiala himno de la araba nacia movado, kaj vendis multajn kopiojn tra la Proksima Oriento [9].

Ŝia entombigo estis okazigita la 23-an de februaro 1930 en Tunizo. Laŭ raportoj de la estro de sekureco ĉe la franca regada-direkto, miloj da homoj (judoj, islamanoj kaj tuniziaj naciistoj) kolektiĝis tagmeze sur la avenuo London - la ĉefa strato en Tunizo, kondukanta al la juda kvartalo. Teatrodirektoro Bashir Mathani laŭdis ŝin, dirante ke ŝia murdo estis "stulta kaj sadisma", sed ŝia karaktero kaj ŝia muziko neniam estos forgesitaj. La koloniaj aŭtoritatoj timis ŝian influon sur la naciismaj movadoj en Nordafriko. La vendo aŭ importado de ŝiaj diskoj estis malpermesita en la tuta Magrebo [10].

Almenaŭ du romanoj estis verkitaj pri ŝia vivo. En 1994 aperis la filmo "La Danse du Feu" de la tunizia reĝisoro Salma Bacher, bazita sur la vivo de Msika [11] [12]. La muzikisto Asher Mizrahi verkis lamenton al ŝia kara memoro.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

la tombo de Habiba Msika en la tombejo de Borgel en Tunizio [13].

Habiba estis edziĝinta por mallonga tempo al ŝia kuzo, Victor Stabon. Ŝi estis la amanto de la egipta reĝo Fuad la 1-a. En tiu tempo, ŝi konatiĝis kun la riĉa judo nomita Eliyahu Mimoni, kiu enamiĝis al ŝi. Kvankam ŝi malaprobis liajn progresojn, ili eble estis amantoj [14]. Kiam ŝi malkovris ke ŝi estis graveda, ŝi decidis geedziĝi kun sia deinfanaĝa amiko, Mundhar Maharzi. Pro ĵaluzo, matene de la 20-a de februaro 1930, Mimoni eniris ŝian loĝejon en Tunizo, verŝis sur ŝi bruleman substancon kaj ekbruligis ŝin. Ŝi mortis pro ŝiaj vundoj du tagojn poste. La domo kiun Mimoni konstruis por ŝi en la urbo Testour iĝis kultura centro en ŝia memoro nomita "Beit Habiba Msika" [15].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sasson Somech, la kantistino kiel moralan fabelon, Haaretz, la 13-an de januaro 2004
  2. Ahmed Nazif, La influo de la judoj en la tunizia popolkanto , Rasif 22, 2016-07-10 (araba)
  3. Ŝatatulino de la amaso: la juda knabino el Tunizo, kiu fariĝis eterna legendo - retejo de la Muzeo de la Juda Popolo, la 4-an de januaro 2018
  4. Ya'akov Essal, Asher Shimon Mizrahi, El oriento kaj la maro: la multkultura heredaĵo de Asher Shimon Mizrahi, pp 2-4, 2006
  5. Yaron Tzur, Kultura Rakonto: Tuniziaj Judoj kaj Aliaj Islamaj Landoj, 2003, Zalman Shazar eldoneja-centro, p. 87
  6. African Cinema: Postcolonial and Feminist Readings. Africa World Press. 1999. ISBN 9780865436978.
  7. TESTOUR - Célébration des 90 ans de la disparition de Habiba Msika, lepetitjournal.com (franca)
  8. (in en) Habiba Messika - Anti Souria Biladi, (Baidaphon, c. 1928), https://soundcloud.com/gharamophone/habiba-messika-anti-souria-biladi-baidaphon-c-1928, retrieved 2022-02-25 
  9. Chris Silver, Habiba Messika – Anti Souria Biladi & Ya man yahounnou – Baidaphon, ĉ. 1928, Gharamophone, la 25an de aprilo ‏2018 (angla)
  10. The Life and Death of North Africa's First Superstar | History Today, www.historytoday.com
  11. (in en) La Danse du feu, https://mubi.com/films/la-danse-du-feu, retrieved 2022-02-26 
  12. Hillauer, Rebecca (2005-01-01). Encyclopedia of Arab Women Filmmakers. American Univ in Cairo Press. ISBN 9789774249433.
  13. Jacobs, Daniel; Morris, Peter (2001-01-01). The Rough Guide to Tunisia. Rough Guides. ISBN 9781858287485.
  14. Khalid Amine, Marvin Carlson, The Theatres Of Morocco, AlgeriaAnd Tunisia Performance Traditions Of The Maghreb, New Yorl: Palgrave Macmillen, 2012, p. 92
  15. Kultura Domo Habiba Msika, tunisiatourism.info

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Yaron Tzur, Kultura Rakonto: Tuniziaj Judoj kaj Aliaj Islamaj Landoj, Zalman Shazar eldoneja-centro, 2003.
  • Michal Malachi (Ŝerafo), Habiba Msika - juda artisto en Tunizio kaj Ganzi Michal: Studoj en la Kulturo kaj Literaturo de la Judoj de Tunizio kaj Nordafriko, La Haberman Instituto por Literaturaj Studoj , 5552-2002. pp 255-274.
  • Faivre d'Arcier, Jeanne. Habiba Msika: Le brûlure du péché (parizo: Belfond, 1997).
  • Riahi, Jessie. Cantique pour Habiba: La vie tumultueuse de la chanteuse Habiba Messika (Parizo: Wern, 1997).
  • Tobi, Jozefo. "Habiba Msika: Stelo de Araba Teatro en Tunizio", Journal of Theatre and Drama 3 (1997): 129-146.
  • Ahmed Hamrouni (2007), L'Univers du livre, ed. (in fr), Habiba Msika: artiste accomplie, Tunis 
  • Silver, Chris (24 April 2018), "The Life and Death of North Africa's First Superstar" (in en), History Today, https://www.historytoday.com/miscellanies/life-and-death-north-africas-first-superstar 

Vidu anakŭ[redakti | redakti fonton]

  • Leïla Sfez
  • Ŝemama Fratinoj (france Sœurs Chemmâma)
  • Ŝejko El Afrit
  • Louisa Tounsia
  • El Kahlaoui Tounsi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]