Kammersrohr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Halsacher)
Kammersrohr
Blazono de Kammersrohr
Blazono de Kammersrohr
Blazono de Kammersrohr
Bieno Alpenblick en Kammersrohr
Bieno Alpenblick en Kammersrohr
Bieno Vorderer Mattenhof en Kammersrohr
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 611711 / 233645 (mapo)47.2536111111117.5933333333333Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 36′ O; CH1903: 611711 / 233645 (mapo)
Nombro de loĝantoj 40
Areo 0,95 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 4535
Komunumkodo 2549
Mapo de Kammersrohr
Mapo de Kammersrohr
Mapo de Kammersrohr
vdr

Kammersrohr estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 40 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kammersrohr laŭ surfaco kaj nombro da loĝantoj estas la plej malgranda komunumo de Kantono Soloturno. La komunumo situas proksimume 6,5 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo Soloturno sur la suda deklivo de la Ĵurasa Montaro proksimume 170 metrojn super la Soloturna Mezlando kun bona belvido al la Alpoj. La komunumo fakte konsistas el tri biengrupoj, nome Mattenhof, Kammersrohr kaj Halsacher kaj la izolita bieno Zelgli. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,5 km², de kiuj 40,0% estas kovritaj de arbaro, 55,8% servas por agrikulturo kaj 4,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kammersrohr limas en okcidento kaj nordo al Günsberg, en oriento al Attiswil (BE), kaj en sudo al Hubersdorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kammersrohr situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flanka vojo de Hubersdorf, kaj tre mallarĝa vojo kondukas supren al Günsberg. Mankas en la komunumo konekto al la publika transportreto. La plej proksima bushaltejo situas en Hubersdorf en distanco de proksimume 2 kilometroj de la komunuma centro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas oriente inter Wangen ĉe Aro kaj Wiedlisbach en distanco de proksimume 5 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kammersrohr datiĝas el la jaro 1374 kiel ze Rore. Ek de proksimume la jaro 1050 Kammersorf apartenis al la Senjorujo Balm. En la jaro 1344 Soloturno akiris la supran jurisdikcion. En la jaro 1411 Soloturno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn. Ek de tiam ĝis 1487 Kammersrohr apartenis al la Voktejo Balm. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Kammersrohr estis parto de la Voktejo Flumenthal. Post la Helveta Revoluico kaj la tempo de la Mediacia Akto la jura situacio de Kammersrohr estis malklara. En la jaro 1840 Kammersrohr estis deklarita de la registara konsilio de Soloturno kiel memstara politika komunumo. Tamen ĝis 1900 pluekzistis diferencoj pri la impoŝtodevoj por eklezio kaj lernejo. En la jaro 1901 la Federacia Tribunalo de Svislando nuligis decidon de la registara konsilio de Soloturno pri la kunigo de la komunumoj Hubersdorf kaj Kammersrohr.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]