Herent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herent
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Flandra Brabanto
Poŝtkodo 3020
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 126  (2005-12-31)
Loĝdenso 583 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 54′ N, 4° 40′ O (mapo)50.9080555555564.6705555555556Koordinatoj: 50° 54′ N, 4° 40′ O (mapo)
Alto mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 32,73 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
- Akva areo km²Ŝablon:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Herent (Flandra Brabanto)
Herent (Flandra Brabanto)
DEC
Herent
Herent
Situo de Herent

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herent [+]
vdr


Herent (nederlande:[HE:r'nt]) estas municipo en Belgio en la provinco Flandra Brabanto. Ĝi situas en la regiono de la rivero Dijle (Dijleland).

Ekde 1977 la municipoj Veltem-Beisem, Delle kaj Winksele apartenas al Herent, la ĉefa municipo.


Historio

Herent certe ekestis antaŭ la 9a jarcento, kiam la paroĥoj estis dividitaj. Herent en la 13a jarcento jam havis proprajn skabenojn kaj propran sigelon.

La intendanto de Herent funkciis kiel juĝisto kaj policano. Li ankaŭ respondecis pri la vilaĝoj Veltem, Winksele, Tildonk, Korbeek-Dijle kaj Neerijse. La estrarkunsidoj okazis en trinkejo. La arkivoj estis konservitaj en du kofroj en la turo de la vilaĝcentro.

Administre Herent dependis de la Duklando Brabanto. La sinjorfamilioj kiuj tie per aĉetado aŭ heredado ricevis la povon, neniam longe regis.

En 1658 la hispana reĝo Filipo la kvara de Hispanio donacis la municipon kiel baronlando al René van Mol. Siavice la baronoj van Spangen heredis Herent'on. En 1687 la reĝo Karlo la 2-a de Hispanio donis al ili la rajton ligi la nomon "van Spangen" al la nomo de la loko. Tio restis tiel ĝis la Franca Revolucio en 1789.

La enloĝantoj ofte suferis sub la tumultemon de la militistaj bandoj. Kiam la urbo Loveno estis atakata, la atakoj plej ofte okazis el Herent. La militaj operacioj estis paciligitaj de la oportuna tereno.

La monaĥejo de Bethlehem kun siaj grandaj salonoj estis bonega restadejo por la militista stabo de la atakantoj. La trupoj restadis inter la Roeselberg kaj la vilaĝo. Tiel okazis ĉe la militiroj de Maarten van Rossum en 1543, de Vilhelmo la Silentulo en 1572, de la duko de Alençon en 1582, de Richelieu kaj la Princo de Oranje en 1635 kaj de la francaj trupoj en 1694.

Nur ekde 1713 la ĉirkaŭaĵo konis relativan trankvilon, dank'al la Traktato de Utrecht. Dum la ribelo de 1830-1831 estis bataleto sur la Roeselberg. Dum la Dektaga Militiro la nederlanda dua divizio gvidata de Karel Bernhard de Saxen-Weimar okupis la Ijzerenberg kaj la ŝoseon al Bruselo por tiel fermi la zonon ĉirkaŭ Loveno en la direkton de Bruselo.

Ĝis 1860 la loĝantaro de Herent konsistis preskaŭ ekskluzive el terkulturistoj. En la dua duono de la 19a jarcento la komunumo pli industriiĝis. Ankaŭ homoj iris labori ekster la komunumon kaj pendolvojaĝi al Bruselo, Loveno kaj Zaventem.

En la 1-a de januaro 1977 la (part)municipoj Veltem-Beisem, Winksele kaj Herent kune iĝis la (fuziitan) municipon Herent. Wijgmaal, ĝis tiam parto de Herent, transiris al Loveno. Kelfs (inter Wijgmaal kaj Haacht) transiris al Haacht. En pli frua plano rilate ĉi tiun fuzion ankaŭ Herent estus aldonita al la urbo Loveno. Pri tiu plano oni poste rezignis.

Geografio

Kernoj

Pli ol la duono de la enloĝantoj loĝas en la ĉefa municipo Herent. La partmunicipoj Winksele kaj Veltem-Beisem enhavas po preskaŭ kvaronon de la enloĝantoj.

# Nomo Surfaco Loĝantaro (31/12/2005)
I Herent   10.519
II Winksele   4.236
III Veltem-Beisem   4.371

Demografio

Demografia evoluo

  • 1800 : 1315
  • 1900 : 5234
  • 1976 : 11.359
  • 2006 : 19.218

Demografia evoluo de la fuziita municipo

Ĉiuj historiaj donitaĵoj rilatas al la nuna muniicpo, inkluzive de la partmunicipoj, kiel ĝi ekestis per la fuzio en la 1-a de januaro 1977.

  • Fontoj:NIS, Rim:1806 ĝis 1981=popolnombradoj; 1990 kaj poste= loĝantaro en la 1-a de januaro

Moveco

Herent havas du fervojajn staciojn ĉe la linio Bruselo-Lieĝo (linio 36), nome la stacidomon de Herent kaj tiun de Veltem. La stacidomo de Beisem depost 1984 ne plu funkcias.

Politiko

Urbestroj

Depost la fuzio la urbestroj estis la jenaj:

Nuna koalicio

La urbestrino estas Marleen Schouteden (N-VA). Ŝi gvidas koalicioj konsistantan el N-VA (flandrema), sp.a (socialista) kaj CD&V (kristandemokrata). Kune ili formas plimulton kun 17 de la 27 seĝoj.

Instruado

Infanlernejoj kaj bazaj lernejoj

  • Toverveld
  • lernejo Pastoor De Clerck
  • De Bijenkorf
  • De Kraal (5 ejoj)

Aliaj lernejoj

Herent uzas la multajn mezlernejojn, altlernejojn kaj universitaton de la apuda urbo Loveno.

Konataj Herent-anoj

Naskiĝintaj en Herent

  • Dirk Sterckx (1946-), politikisto
  • Bob Van Bael (1924-2002), televida ĵurnalisto
  • Ivo Van Damme (1954-1976), atleto

Loĝantaj aŭ -intaj en Herent

  • Willy Kuijpers (1937-), politikisto
  • Paul D'Hoore (1959-), ĵurnalisto
  • Ruud Hendrickx (1964-), VRT-lingvokonsilisto
  • Jo De Clercq (1947-), kantisto kaj politikisto
  • Tonya Schamp (1995-), kantistino
  • Jos Bex (1946-), politikisto
  • Bart Swings (1991-), sketisto

Mortinta en Herent

  • Dominique Pire (1910 – 1969), Gajninto de la Nobelpremio por la paco

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la municipo (nederlande)


 
Provinco Flandra Brabanto
flago de la provinco Flandra Brabanto

Aarschot | Affligem | Asse | Beersel | Begijnendijk | Bekkevoort | Bertem | Bever | Bierbeek | Boortmeerbeek | Boutersem | Diest | Dilbeek | Drogenbos | Galmaarden | Geetbets | Glabbeek | Gooik | Grimbergen | Haacht | Halle | Herent | Herne | Hoegaarden | Hoeilaart | Holsbeek | Huldenberg | Kampenhout | Kapelle-op-den-Bos | Keerbergen | Kortenaken | Kortenberg | Kraainem | Landen | Lennik | Loveno | Liedekerke | Linkebeek | Linter | Londerzeel | Lubbeek | Machelen | Meise | Merchtem | Opwijk | Oud-Heverlee | Overijse | Pepingen | Roosdaal | Rotselaar | Scherpenheuvel-Zichem | Sint-Genesius-Rode | Sint-Pieters-Leeuw | Steenokkerzeel | Ternat | Tervuren | Tielt-Winge | Tienen | Tremelo | Vilvoorde | Wemmel | Wezembeek-Oppem | Zaventem | Zemst | Zoutleeuw

Belgio | Provincoj