Hispaniola krucbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hispaniola krucbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Loxia
Specio: 'L. megaplaga
Loxia megaplaga
(Riley, 1916)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Hispaniola krucbekulo (Loxia megaplaga) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj en ties genro Carduelis aŭ grupo de krucbekuloj. Ĝi estas endemia de la insulo de Hispaniolo en Karibio kaj pro tio troviĝanta nur en Haitio kaj Domingo. Ĝi estas la ununura membro de la grupo de krucbekuloj en Karibio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 15 cm longa kaj estas mezgranda fringedo kun distingaj diagnozaj krucaj makzeloj kaj du blankaj flugilstrioj, kio similigas ĝin al la Rubanda krucbekulo. La masklo estas helruĝa kun nigraj flugiloj. La ino estas oliveca kun ankaŭ nigrecaj flugiloj, flavecaj pugo kaj brusto, kaj tre fajna malhela strieco en brusto. Spite ties similecon kun la Rubanda krucbekulo, la beko estas pli dika kaj larĝa (ne nur baze) kaj psitakeca kaj pro tio pli simila al tiu de la Granda krucbekulo. Alia distingilo estas pli grizbrunaj (kaj malpli ruĝaj) dorso kaj orelareo. La voĉo estas altatona emfaza alvoko “ĉu-ĉu-ĉu-ĉu”. Ankaŭ milda trilado.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili ariĝas en malgrandaj grupoj de manĝantoj. Regule vizitas akvon por trinki.

Tiu birdo manĝas preskaŭ nur semojn el la strobiloj de Hispaniola pino (Pinus occidentalis).

Ili reproduktiĝas inter januaro kaj aprilo, kun tempo probable dependa el strobila produktado. La nesto estas kutime konstruata alte inter branĉoj de pinoj.

Evolua historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun la Rubanda krucbekulo (L. leucoptera), el kiuj ĝi plej verŝajne evoluis.

Estas ĝenerala akcepto ke la origino de la L. megaplaga povas deveni de sudaj populacioj de L. leucoptera. Tiuj restus izolataj en la plej altaj pinaraj montoj de Hispaniolo (la plej alta inter ĉiuj insuloj de Karibio) kiam la glaĉeroj kaj la ampleksaj Mezvarmaj koniferarbaroj komencis retiriĝi norde post la fino de la lasta glaciepoko komence de la Holoceno, antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj. La distanco kiu nun separas ambaŭ speciojn estas de miloj de kilometroj (el Karibio al norda Usono kaj Kanado), kio faras la historion de la Hispaniola krucbekulo interesegan el ekologia kaj media vidpunktoj. Tiu distribuado estas simila al tiu de la Ruĝkola plumzonulo (Zonotrichia capensis), kies indiĝena teritorio etendas el suda Meksiko tiom suden kiom ĝis Horna Kabo kaj forestas el ĉiuj karibiaj insuloj escepte Hispaniolon.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio loĝas ĉefe en suda Haitio kaj suda, centra kaj sudokcidenta Dominga Respubliko, kie ĝi ne estis vidata inter 1930-1970. Oni trovis kelkajn birdojn en la Bluaj Montoj de Jamajko komence de la 1970-aj jaroj, sed poste ne okazis sekvaj vidaĵoj. En Haitio ili estis vidataj en la Montaroj Selle kaj Hotte, inklude la Makaja Biosfera Rezervejo kie oni vidis malgrandajn arojn en 2004. En Domingo ili loĝas ĉefe en Sierra de Baoruco, kun eventualaj vidaĵoj el la Cordillera Central. La populacio plej verŝajne malpliiĝis el mezaj 1920-aj jaroj kaj meze de la 1960-aj jaroj pro habitatoperdo, sed ĉ. 1978 la specio ŝajne estis en rekupero kaj fluktuas depende de manĝodisponeblo. Tiele el 600 eble estas jam ĉ. 3,375 individuoj laŭ kalkuloj en Sierra de Baoruco inter 1996-1999. Ĉiukaze malpliiĝas en malgranda teritorio de ĉ. 3,600 km².

Tiu rara specio estas limigita al pinarbaroj de Pinus occidentalis, ĉefe je altaj altitudoj, kaj manĝas nur pino-semojn. Estas granda pinsema produkto ĉirkaŭ ĉian trian jaron, sed la produktaĵo en aliaj jaroj estas malgrandaj aŭ preskaŭ nula. La fluktuoj en pinsemabundo ne estas sinkroniaj, kaj birdoj nomademas kiel reago al manĝodisponeblo, tiele ke la specio estis konstatita tiom malalte kiom ĝis 540 m kaj tiom alte kiom ĝis 2,600.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Dod, Annabelle Stockton (1978). Aves de la República Dominicana. Museo Nacional de Historia Natural, Santo Domingo, Dominican Republic.
  • Dod, A. S. (1992). Endangered and Endemic Birds of the Dominican Republic. Cypress House ISBN 1-879384-12-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]