Hotelo Südbahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La eksa hotelo (2022)

La gastejego Südbahnhotel estas historia hotelo en Semmering, konstruita en 1882. Ĝi troviĝas ĉe la aŭstra Suda Fervojlinio (Südbahn).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La hotelo antau la pordoj de Vieno estas simbolo de epoko moderna kaj arte inspiroza. Personuloj kiel Arthur Schnitzler, Hugo von Hofmannsthal, Karl Kraus, Alfred Polgar, Peter Altenberg, Gustav Mahler, Franz Werfel, Stefan Zweig, Sigmund Freud, Ludwig Wittgenstein, Felix SaltenRobert Musil.

Ili ĉiuj ege influis la spiritan kaj kulturan vivojn de la 20-a jarcento kaj havis ĉiuj intiman rilaton al tiu ci montara regiono en inter Malsupra Aŭstrio kaj Stirio.

Nur 75 jaroj post la fervoja evoluigo de la regiono la nazioj deklaris la teritorion liberigita de judoj.

Disfalo post 1938[redakti | redakti fonton]

Post la t.n. Anschluss respektive la fino de la Dua mondmilito la regiono de la Semmering-trapasejo neniam plu gajnis tioman gravecon. La malĉeesto de iamaj gastoj postlasis malplenaĵon ne plu flikeblan. En la 1960-aj jaroj la hotela uzo ĉesis. Parto estis ŝanĝita en loĝejojn privatajn.

Hodiaŭ la ĉefa komplekso restas neuzata kaj sorĉita. Lastaj planoj de revivigo datumas de 2006, sed sen iu konkretaj realigoj. De 2000-2010 la ejoj servis kiel teatrejo por la Festivaloj de Reichenau.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Desiree Vasko-Juhasz: Die Südbahn. Ihre Kurorte und Hotels. Böhlau, Wien u. a. 2006, ISBN 3-205-77404-3, (Semmering Architektur 1).
  • Guido Friedl: Der Architekt Wilhelm von Flattich (1826–1900). Verband der Wissenschaftlichen Gesellschaften Österreichs VWGÖ, Wien 1979, ISBN 3-85369-396-2, (Dissertationen der Universität Wien 141), (Zugleich: Wien, Univ., Diss., 1973).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.64722222222215.83