Humza Yousaf
Humza Haroon YOUSAF (la 7-an de aprilo 1985 en Glasgovo) estas skota politikisto por la Skota Nacia Partio (SNP). Li estas membro de la Skota Parlamento ekde 2011. Ekde 2012 li okupis diversajn postenojn en la kabinetoj de Alex Salmond kaj Nicola Sturgeon. Li funkciis kiel justicministro de 2018 ĝis 2021; en 2021 li iĝis ministro pri sano kaj sociaj aferoj. La 27-an de marto 2023, li estis elektita partiestro fare de la membroj de la SNP, igante lin la celita posteulo post Sturgeon kiel ĉefministro (angle First Minister) de Skotlando.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Yousaf kreskis en sia hejmurbo de Glasgovo. Lia patroflanka avo elmigris al Skotlando de Pakistano en la 1960-aj jaroj. Lia patro estis revizoro.
Yousaf estis implikita en sociaj projektoj kiel volontulo de juna aĝo. Li studis politikan sciencon ĉe la Universitato de Glasgovo kaj aliĝis al la SNP en 2005 dum daŭre studento. Li estis aktive implikita en la kampanjo por la skota senatelekto en 2007 kiu rezultigis la unuan SNP-registaron de Skotlando gviditan fare de Alex Salmond.
Yousaf estis parlamenta asistanto de Bashir Ahmad, la unua islamano elektita al la Skota Parlamento en 2007. Post la morto de Ahmad du jarojn poste, Yousaf laboris kiel parlamenta asistanto por Alex Salmond kaj Nicola Sturgeon, kaj kiel komunikada oficisto en SNP-ĉefsidejo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En majo 2011, estante nur 26 jaraĝa, li estis elektita al la Skota Parlamento. Li prenis la fidelecoĵuron en la angla kaj la urdua por esprimi sian brit-pakistanan identecon.
La 5-an de septembro 2012, Salmond nomumis Yousaf kiel Vicsekretario de eksteraj rilatoj kaj internacia evoluo. Li estis la unua persono de azia deveno kaj la unua islamano en la skota registaro. Kiam Nicola Sturgeon iĝis ĉefministro post la eksiĝo de Alex Salmond en novembro 2014, ŝi nomumis Yousaf vicministro por Eŭropo kaj internacia evoluo. Li estis elektita kiel la parlamentano por la Glasgow-Pollok balotdistrikto en la skota parlamenta baloto la 5-an de majo 2016. La 18-an de majo 2016, li iĝis ministro pri transporto kaj insuloj en la dua Sturgeon-registaro.
La 26-an de junio 2018, li iĝis justicministro. Li prezentis leĝproponon pri malamaj krimoj (angle Hate Crime and Public Order (Scotland) Bill) por disponigi protekton por persekutitaj malplimultoj. La leĝo estis vaste kritikita en Skotlando kaj estis ŝanĝita en septembro 2020 por forigi procesigojn por neintencita instigo al malamo. En 2021, li estis nomumita ministro pri sano en la tria Sturgeon-registaro dum la daŭranta COVID-19-pandemio [1].
Kiam Sturgeon sciigis en februaro 2023 ke ŝi retiriĝus kiel gvidanto de la SNP kaj Unua Ministro de Skotlando, Yousaf kuandidatis por sukcedi ŝin. Li venkis en la internaj elektoj ene de la SNP kaj estis nomumita la nova partiestro la 27-an de marto 2023. Post voĉdono en la Skota Parlamento, Yousaf Sturgeon ankaŭ sukcedos kiel Unua Ministro. [2]
Politikaj vidoj
[redakti | redakti fonton]Yousaf estas vidita kiel socie progresema. Li favoras la daŭrigon de la socie progresemaj politikoj de Sturgeon. Li esprimis sin en favoro de samseksa edz(in)eco kaj malstreĉiĝo de la reguloj pri ŝanĝado de laŭleĝa seksa identeco por trans-homoj (Projekto pri Reformo pri Seksa Rekono (Skotlando)).
Li voĉdonis ke Skotlando secesiiĝu de Britio en la referendumo pri sendependeco de Skotlando en 2014. Li estas favora al dua referendumo, sed nur se enketoj indikas, ke estas klara plimulto inter la loĝantaro de Skotlando: 51% subteno por sendependeco ne sufiĉas por li. Li estas favora ke Skotlando iĝu respubliko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Humza Yousaf: La vivo, politika vojo kaj polemikoj de la nova SNP-gvidanto . SkyNews . Alirita la 27-an de marto 2023.
- ↑ Bland, Archie. "Tuesday briefing: What Humza Yousaf's win means for Scotland, the SNP and independence". The Guardian, la 28an de mato 2023