Ivan Efremov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el I. A. Jefremov)
Ivan Efremov
Persona informo
Иван Антонович Ефремов
Naskiĝo 10-an de aprilo 1908 (1908-04-10)
en Vyritsa, Sankt-Peterburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 5-an de oktobro 1972 (1972-10-05) (64-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Tombo Cemetery in Komarovo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Mina Universitato • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Subskribo Ivan Efremov
Profesio
Okupo paleontologo • sciencfikcia verkisto • verkistofilozofo • prozisto • geologo vd
Laborkampo filozofiopaleontologio • taphonomy • sciencfikcio vd
Verkado
Verkoj Andromeda ❦
taphonomy ❦
La Horo de Bovo ❦
Taphonomy and the geological record vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Antonoviĉ EFREMOV (tiel li mem preferis latinigi sian familinomon, kvankam fonetike ĝusta estus JEFREMOV; ruse Иван Антонович Ефремов; naskita la 9-an de aprilo[jul.]/ 22-an de aprilo 1908[greg.] en Virica, Sankt-Peterburga gubernio; mortinta la 5-an de oktobro 1972 estis rusa paleontologo kaj sciencfikcia verkisto. Li fondis tafonomion, la sciencon pri la ekesto de fosiloj.

En 1976 la soveta astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ nomis asteroidon 2269 Efremiano laŭ li.

Biografio[redakti | redakti fonton]

1924 — Efremov finas mezlernejon, plenumas ekzamenojn je maristo en Petrogradaj maristaj kursoj. Vojaĝas kiel matroso en la Oĥocka maro kaj ĉe Saĥalino.

1924–1926 — Efremov estas libera aŭskultanto, poste studento de la biologia fako de la Leningrada universitato.

1925–1939 — Efremov estas ano kaj estro de multaj paleontologiaj kaj geologiaj ekspedicioj, plejparte en Siberio kaj Uralo.

1932–1935 — Efremov finas ekstere (t.e. sen vizitado de lekcioj) la Leningradan geologian instituton.

1935 — Efremov ricevas sciencan gradon «kandidato de biologiaj sciencoj» laŭ fako Paleontologio pro aro da sciencaj verkoj.

1937–1959 — Li estas estro de la laboratorio de malsupraj vertebruloj de la Paleontologia instituto de la Akademio de Sciencoj de USSR.

1941 — Efremov defendas doktoran disertaĵon Faŭno de surteraj vertebruloj de mezaj zonoj de permio de USSR. Post komenco de la Granda patriota milito Efremov estas ano de stabo pri evakuado de sciencaj valoraĵoj, poste scienca konsilisto de Urala geologia ekspedicio.

1942 — Komenco de la literatura agado. Efremov komencas verki unuajn rakontojn.

1943 — Li ricevas rangon de profesoro de paleontologio.

1944 — Publikiĝas la unuaj rakontoj (aventuraj kaj sciencfikciaj, precipe kun paleontologiaj, geologiaj kaj maraj temoj).

1945 — Efremov renkontiĝas kun fama verkisto A. N. Tolstoj. Oni elektas Efremov-on ano de la Unio de Verkistoj de USSR.

1947 — Publikiĝas sciencfikcia novelo Stelaj ŝipoj verkita en 1944 (paleontologoj trovas pruvojn pri vizito de eksterteranoj sur la Teron dum la epoko de dinosaŭroj).

1946–1949 — Efremov estas estro de paleontologia ekspedicio de la Akademio de Sciencoj de USSR en Mongolio, en la dezerto Gobio.

1949 — Historia romano Sur rando de Ekumeno (aventura vojaĝo de antikva heleno en Egiptujon kaj tra Afriko).

1952 — Efremov ricevas la Stalinan (Ŝtatan) premion pro sia scienca verko Tafonomio kaj geologia kroniko, malferminta novajn vojojn en paleontologio.

1957 — Publikiĝas famega sciencfikcia romano La nebulozo de Andromedo (utopio, priskribo de malproksima komunisma estonteco).

1957 — Efremov ricevas honoran diplomon de la Linnea societo en Londono.

1958 — Vojaĝo en Ĉinion laŭ invito de la Akademio de Sciencoj de Ĉinio.

1959 — Publikiĝas sciencfikcia novelo Cor Serpentis, aŭ La Koro de la Serpento (pri fora estonteco: teranoj unuafoje renkontas aliplanedanojn en kosmo).

1959–1972 — Pro kora malsano li ĉesigis la sciencan agadon kaj okupiĝas nur pri beletro.

1963 — Aventura kaj sciencpopulariga romano Eĝo de razilo (aventuroj en Rusio, Suda Afriko, Hindio, filozofiaj pensoj pri naturo de belo, pri internaj kapabloj de homo).

1968 — Sciencfikcia romano Horo de Bovo (utopio kaj malutopio samtempe, priskribo de senelira oligarkia socio kaj de vojoj por savi ĝin el senelirejo, filozofiaj pensoj pri socia evoluo).

1972 — Historia romano Tais el Ateno (pri antikva Helenujo).

1972 — Mortis la 5-an de oktobro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En la rusa[redakti | redakti fonton]

  • 1942-1943 - Unua rakontkolekto
  • 1944 - Dua rakontaro
  • 1949-1953 - Romano en 2 partoj "La Granda Ĉielarko" (Великая дуга, На краю Ойкумены)
  • 1957 - Romano "La Andromeda Nebulozo" (Туманность Андромеды) - la fama verko de la aŭtoro pri la estonteco de komunisma socio. En 1967, surbaze de la libro, estis filmita filmo tre populara en Sovetunio.
  • 1958 Romano "Serpenta koro" (Сердце змеи)
  • 1963 - Romano "Klingo de razilo" (Лезвие бритвы)
  • 1968 - La romano "Horo de la bovo" (Час Быка). En la 1970-aj jaroj la libro estis forigita de bibliotekoj kaj ne menciita en la biografioj de la aŭtoro.
  • 1972 - romano "Tais de Ateno" (Таис Афинская). Pri la vivo de Tais, estis publikigita post la morto de la verkisto

En Esperanta traduko aperis[redakti | redakti fonton]

Elstaraj sciencaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Efremov, I. A. (1940). Taphonomy: a new branch of paleontology. Pan-American Geologist, 74(2), 81-93.
  • Efremov, I. A. (1950). Taphonomy and the geological record. Tr. Paleontol. Inst. Akad. Nauk SSSR, 24, 1-172.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]