Igbolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igbolando
Kultura kaj komunlingva regiono
regiono [+]

LandoNiĝerio

- koordinatoj6° 27′ 10″ N, 7° 30′ 37″ O (mapo)6.45266666666677.5103333333333Koordinatoj: 6° 27′ 10″ N, 7° 30′ 37″ O (mapo)
Areo40 000 km² (4 000 000 ha) [+]

Loĝantaro40 000 000 [+] (2016)
Denseco1 000 loĝ./km² [+] [+]

Igbolando (Tero)
Igbolando (Tero)

Igbolando (Niĝerio)
Igbolando (Niĝerio)
DEC
Igbolando
Igbolando

Map
Igbolando

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
An image of a bronze bowl from the Igbo archaeological site known as Igbo ukwu
Igbo-Ukvu estis la loko de frua indiĝena bronzindustrio kiu estis remalkovrita en la 20-a jarcento. Multaj el la aĵoj malkovritaj estis ritaj objektoj kiel tiu bronza ujo el la 9-a jarcento.

Igbolando (igbe Àlà Ị̀gbò),[1][2] ankaŭ konata kiel Sudorienta Niĝerio, estas la indiĝena hejmregiono de la igboj.[3][4] Ĝi estas kultura kaj komunlingva regiono en suda Niĝerio. Ĝi dividiĝas geografie per la Niĝero.[3] La loĝantaro enhavas diversan igban kulturon kaj la same diversajn igbajn lingvojn.[3][5][6]:307[6]:315

Igbolando dividiĝas je pluraj sudaj niĝeriaj ŝtatoj. Ĝi dividiĝas kulture je pluraj subgrupoj, inkluzive la jenaj etnoj:

Anioma
Ngwa
Aro
Ezza
Ibeku
Ohuhu
Ikwere
Ogba/Egbema
Omuma
Ohafia
Oyigbo
Mbaise
Ekpeye

Limoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭas Igbolandon je ĉiu flanko grandaj riveroj. Ĉirkaŭas ĝin ankaŭ aliaj niĝeriaj indiĝenaj triboj, nome la igaloj, tivoj, jakoj, idomaoj, kaj ibibioj.[3]

Okcidenta Nkanu, Enugu.

La plej frua enloĝiĝoj en Igbolando aperis je la jaro -4500 en la centra areo, el kie oni kredas ke la plimulto da igbo-parolantoj elmigris. La norda igba Reĝlando de Nri, kiu aperis proksimume je la 10a jarcento fondis la kulturon, uzancojn, kaj religiojn de Igbolando. Ĝi havas la plej malnovan ankoraŭ daŭrantan monarkion en nuntempa Niĝerio. En suda Igbolando pluraj grupoj kreskiĝis, el kiuj la plej rimarkinda estis la Konfederacio de Aro.

Je la fina parto de la 19-a jarcento, Igbolando fariĝis parto de la Sudniĝeria Protektorato de la Brita Imperio kaj estis kunmetita en Niĝerio je 1914. Niĝerio akiris sendependecon je 1960.[3] Post mallonga tempo, ĝi spertis konflikton pro la movado de Biafra sendependeco, kiu finiĝis je 1970 kiam la registaro de Niĝerio venkis.

En Niĝerio, Igboland hodiaŭ konsistas el pli malpli la ŝtatoj Abia, Anambra, Ebonji, Enugu, Imo, Norda Delto, kaj Riveroj,[7] kaj malgrandaj partoj de Akwa Ibom. Pli ol 30 milionoj da homoj loĝas en Igbolando. La loĝdenso varias de po 140 al 390 loĝantoj por kvadrata kilometro.[8] Ĝi eble estas la plej dense loĝata areo en Afriko krom la Nila Valo.[9][10] Entute Igbolando havas areon de 40,900 al 41,400 km2.[11][12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://businessday.ng/columnist/article/planting-and-watering-the-grass-of-ala-igbo-for-a-new-era/
  2. https://www.legit.ng/1151109-origin-igbo-tribe-nigeria.html
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 The Igbo People - Origins & History. www.faculty.ucr.edu. School of English, Queen's University of Belfast. Alirita April 20, 2016.
  4. Baikie (1854) uses I´gbo as the term for Igboland: "I´gbo, as I have formerly mentioned, extends east and west, from the Old Kalabár river to the banks of the Kwóra, and possesses also some territory at Abó to the westward of the latter stream." (p. 307).
  5. Chigere, Nkem Hyginus. (2000) Foreign Missionary Background and Indigenous Evangelization in Igboland: Igboland and The Igbo People of Nigeria. Transaction Publishers, USA. ISBN 3-8258-4964-3.
  6. 6,0 6,1 Narrative of an Exploring Voyage up the rivers of Kwora and Binue (commonly known as Niger and Tsádda) in 1854 with a map and appendices. ia600303.us.archive.org. John Mueray, Albemarle Street (published with a sanction of Her Majesty's Government). (1856). Alirita April 24, 2016.
  7. Uchem, Rose N.. (2001) Overcoming Women's Subordination in the Igbo African Culture and in the Catholic Church: Envisioning an Inclusive Theology with Reference to Women. Universal-Publishers, p. 36. ISBN 1-58112-133-4.
  8. Ezeokana, Jude Obinna. (1999) Divorce: Its Psychological Effects on the Divorced Women and Their Children: A Study on the Igbos of Southern Nigeria. Peter Lang, p. 22. ISBN 0-8204-3634-8.
  9. Eze-Uzomaka, Pamela Ifeoma. (2000) Museums, archaeologists and indigenous people: archaeology and the public in Nigeria. Archaeopress, p. 79. ISBN 1-84171-200-0.
  10. Chigere, p. 22.
  11. Uchendu, Victor Chikezie. (Junio 1965) The Igbo of Southeast Nigeria (Case Studies in Cultural Anthropology). Van Nostrand Reinhold Company, p. 1. ISBN 0-03-052475-X.
  12. Edeh, Emmanuel M. P.. (1985) Towards an Igbo metaphysics. Loyola University Press, p. 9. ISBN 0-8294-0460-0.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekpejoj

Edoj

Igboj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]