Ignaz von Döllinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Döllinger, pentrita de Lenbach

Johann Joseph Ignaz DÖLLINGER (naskiĝinta la 18-an de februaro 1788 en Bamberg, mortinta la 10-an de januaro 1890 en Munkeno) estis germana teologo katolika kaj eklezihistoriisto. Li pretigis la vojon al la fondo de la Prakatolika Eklezio al kiu li tamen neniam membriĝis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la fama anatomo Ignaz Döllinger (1770-1841) iĝis en 1822 kaplano en la Diocezo de Bamberg kaj en 1823 instruisto ĉe la Liceo de Aschaffenburg. En 1826 li fariĝis eksterordinara, unu jaron poste ordinara profesoro pri eklezihistorio kaj eklezia juro en Munkeno. Krome li iĝis membro de la Akademio de la sciencoj (1838), ĉefpastro de la Kirko Sankta Kajetano (1847) kaj Regna konsiliano (1868). Ekster tio li estis deputito de la bavaria parlamentĉambro laukasta (ekde 1845; poste denove ekde 1849). En 1848 kaj en 1849 li apartenis al la deputitaro de la frankfurta parlamento.

Por lia ŝatego de ultramontanismo tipis i.a. jenaj skribitaĵoj: »Lehrbuch der Kirchengeschichte« (Regensburg 1836); »Die Reformation, ihre innere Entwickelung und ihre Wirkungen« (1846–48) kaj »Luther, eine Skizze« (Freiburg 1851).

Advokato kontraŭvola de la separiĝemuloj[redakti | redakti fonton]

Sed ekde lia vojaĝo Romon en 1857, la unua Italia memstariĝmilito (1859) kaj - eĉ pli - post la Unua Vatikana koncilio (1870) la vidpunktoj de Döllinger ege ŝanĝiĝis. Tiu konvinkoŝanĝiĝo evidentiĝis unuafoje en 1861 dum du prelegoj en kiuj li filozofiis pri eble necesa renonco de papoj en sekulara potenco. Atakite li ja reprenis la tuton per la skribo de  »Kirche und Kirchen, Papsttum und Kirchenstaat« (München 1861) kaj agadis ankoraŭfoje kontraŭ protestantismo post la eldono de: »Hippolytus und Kallistus« (Regensburg 1853), »Heidentum und Judentum, Vorhalle zur Geschichte des Christentums« (1857), »Christentum und Kirche in der Zeit der Grundlegung« (1860).

Nova paŝo kritikista tamen iĝis en 1863, kiam li faris prelegon dum kunveno de katolikaj scienculoj en 1863 en Munkeno pri »Vergangenheit und Gegenwart der katholischen Theologie« (pasinteco kaj estanteco de katolika teologio; Regensburg 1863) kaj kiam li mallonge post tio publikigis »Die Papstfabeln des Mittelalters« (München 1863). Akra kritiko de la t.n. Sillabo kaj de la iam antaŭvidebla proklamo de la papa neeraripovo entenis la de li kaj lia kolegoj Johann Friedrich von Schulte kaj Huber ellaborita libro: »Janus« (Leipzig 1869). Dum la menciita koncilio li vane avertadis disde Munkeno antaŭ la proklamo de la neeraripovo kaj donis signalon por la fondo de la prakatolika eklezio. Persone li tamen ne engaĝiĝis pri tio konkrete. Li mem eĉ ne favoris ian skismon kiel montris lia prelego de 1872 kun la titoloj »Die Wiedervereinigung der christlichen Kirche«, kies ideoj bonege povus repacigi ĉiujn flankojn. La rolo de Döllinger tiam iĝis iel tragika, al kiu samtempe aljuĝitis honoraj doktorecoj pri jurscienco kaj filozofio fare de la universitatoj de Vieno, Marburg, Oxford kaj Edinburgo. En Munkeno li fariĝis rektoro.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Fruktoj de liaj eksterdeĵoraj tempopasigadoj estis ankoraŭ: »Ungedruckte Berichte und Tagebücher« (Nördlingen 1876) kun la daŭrigo de »Briefe und Erklärungen über die vatikanischen Dekrete« (München 1890); »Akademische Vorträge« (Nördlingen 1888–91); »Geschichte der Moralstreitigkeiten in der römisch-katholischen Kirche seit dem 16. Jahrhundert« (kune kun Franz Heinrich Reusch, 1888); »Beiträge zur Sektengeschichte« (München 1889); »Selbstbiographie des Kardinals Bellarmin« (kune kun Reusch, Bonn 1886). Kolekto pri malgrandaĵoj de Döllinger eldonis Reusch en 1890 sub la titolo »Kleinere Schriften«.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 91-92, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]