Ildikó Pelczné Gáll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ildikó Pelczné Gáll
Ildikó Pelczné Gáll
Ildikó Pelczné Gáll
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1962 (1962-05-02) (61-jaraĝa)
en Szikszó
Lingvoj hungaraanglagermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de MiskolcUniversitato de Miskolc
Infanoj 3
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
TTT
Retejo http://www.pgi.hu
vdr

Ildikó Pelczné Gáll [pelcnE], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pelczné Gáll Ildikó estis hungara altlerneja instruisto, politikisto, parlamentano. Ŝia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Gáll Ildikó.

Ildikó Pelczné Gáll[1] naskiĝis la  2-an de majo 1962(nun 1962-05-02) en Szikszó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ildikó Pelczné Gáll akiris 2 diplomojn en Pezindustria Universitato de Miskolc en 1985 kaj 1989. Post la unua diplomo ŝi laboris en pluraj lokoj, ekde 1992 ŝi instruis en la universitato, baldaŭ ŝi estis docento kaj institutestro. En 1997 ŝi doktoriĝis, en la sekva jaro ŝi atingis sciencan gradon Ph.D.. Tiutempe ŝi estis ankaŭ konsilisto en la ekonomia vivo. En 2003 kaj 2004 ŝi akiris licencojn pri librotenado kaj imposto. En 2003 ŝi aliĝis al Fidesz, post 2 jaroj ŝi estis subpartiestro, inter 2006–2010 parlamenta deputito, inter 2010-2017 deputito de la Eŭropa Parlamento, pli poste ŝi laboris en Eŭropa Revizora Kortumo. Ŝi edziĝis en 1985, ŝi naskis trifoje. Ŝi ricevis premiojn en la 2000-aj jaroj.

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Üzletszervezés (kunaŭtoro, 2000)
  • Üzleti tanácsadás alapjai (kunaŭtoro, 2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]