Ilm (alfluanto de Saale)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ilm)
Ilm
la rivero proksime de Langewiesen
rivero
Bazaj informoj
Situo en centra Turingio (Germanio)
Longeco 129 km
Fluo
Fonto fontorojoj Lengwitz kaj Freibach
- Alteco super marnivelo 750 m resp. 950 m super marnivelo
Enfluejo en la riveron Saale apud Großheringen
- Alteco 120 m
Altecodiferenco 630 m resp. 830 m
Geografio
Trairataj urboj Ilmenau, Vajmaro kaj Apolda, krome la urbetoj Langewiesen, Stadtilm, Kranichfeld, Bad Berka kaj Bad Sulza
Alfluantoj
- Dekstraj Gabelbach, Schorte, Wohlrose, Deube, Schwarza, Magdel, Krebsbach
- Maldekstraj Rottenbach, Wümbach, Humbach, Pfiffelbach, Emsenbach
vdr

Ilm estas rivero, en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝi fontas en du lokoj ĉe la norda rando de la mezalta montaro Turingia Arbaro. Post entute 129 kilometroj (kalkulante de la fontoloko de la plej longa fonta rojo) ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Ilmenau, Vajmaro kaj Apolda, krome la urbetoj Langewiesen, Stadtilm, Kranichfeld, Bad Berka kaj Bad Sulza.

La nomo devenas de la vorto ulmo, arboj da kiuj historie multaj bordis la unuan parton de la rivero. Ulmaj folioj retroveblas ekzemple en la blazono de la urbo Ilmenau ("ulma herbejo"). Post Saale, Werra kaj Unstrut temas pri la kvara plej longa rivero de Turingio. Sur la tuta rivera vojo ne ekzistas eĉ unu akvobaraĵo, kio por Turingia rivero estas nekutimaĵo. En Vajmaro la riveronomon portas la fama Ilm-parko.

La marĉaj apudriveraj arbaroj Ilmauen inter Ilmenau kaj Langewiesen estas natura protektejo


akvomuelejo kaj historia ligna ponto en Buchfart
la roko "Burgstein" ĉe la suda deklivo de la rivera valo apud Langewiesen
la rivera valo apud Bad Berka

Urboj kaj komunumoj laŭlonge de la rivero[redakti | redakti fonton]

  • Stützerbach (Km 5)
  • Manebach (Km 11)
  • Ilmenau (Km 15)
  • Grenzhammer (Km 17)
  • Langewiesen (Km 20)
  • Gräfinau-Angstedt (Km 25)
  • Cottendorf kaj Dörnfeld (Km 31)
  • Griesheim (Km 33)
  • Stadtilm (Km 38)
  • Großhettstedt (Km 43)
  • Kleinhettstedt (Km 44)
  • Dienstedt (Km 46)

limo inter la distriktoj Ilm kaj Weimarer Land

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ilm-biciklovojo (germane: Ilmtal-Radweg aŭ Ilmradweg) estas 123 km longa biciklovojo laŭlonge de Ilm-rivero, kiu sub modesta kaj mezmodesta malfacileco kondukas de Allzunah supre de Ilm-fonto ĝis Ilm-enfluo al Saale je Großheringen fakte ĝis la vitejkomunumo Kaatschen-Weichau. Tie ĝi ne simple finiĝas sed kunfandiĝas kun la belega Saale-biciklovojo.