Instituto Polis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Polis
esplora institucio • lernejo
Komenco 9-a de majo 2011 vd
Geografia situo 31° 46′ 59″ N, 35° 13′ 36″ O (mapo)31.78311111111135.226555555556Koordinatoj: 31° 46′ 59″ N, 35° 13′ 36″ O (mapo)
Situo Jerusalemo
Adreso 8 HaAyin Het St.
Instituto Polis (Centra distrikto de Israelo)
Instituto Polis (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Instituto Polis
Instituto Polis
Lokigo de Centra distrikto de Israelo en Israelo
Map
Instituto Polis
Retejo Oficiala retejo
vdr

Polis - La Jerusalema Instituto pri Lingvoj kaj Homaco (hebree פוליס – המכון ללשונות ולמדעי הרוח בירושלים, arabe پولــِس- معهد اللغات والعلوم الإنسانية – القدس) estas neprofitcela akademia institucio situanta en Jerusalemo, kies celo estas instruado kaj disvastigado de antikvajn kaj semidajn lingvojn [1]. Ĝi estis fondita en 2011 en la kunteksto de renovigita tutmonda intereso pri klasikaj lingvoj kaj civilizacioj, kun la celo revigligi la studon de la klasikaĵoj per intereso pri okcidenta kaj orienta kulturo [2][3][4].

Baze de lastatempajn evoluojn en aplikata lingvistiko kaj la loka israela kompetenteco pri instruado de la moderna hebrea (la metodo Ulpan), la Polis-Metodo instruas la tielnomitajn "mortintajn lingvojn" en unulingva, ampleksa medio [5][6].

La instituto situas en la jerusalema najbarejo Musrara, proksime de la Malnova Urbo de Jerusalemo kaj al aliaj centroj de biblia esplorado, kiel la Franca Biblia kaj Arkeologia Lernejo de Jerusalemo kaj la Sveda Teologia Instituto. Studentoj venas el pli ol tridek landoj kaj de ses kontinentoj [7].

Historio[redakti | redakti fonton]

Strattabulo de la afiŝo de Polis kun la oficiala nomo de la instituto en la angla, la hebrea kaj la araba

Lingvaj kursoj nome de Polis estis organizitaj unuafoje en 2008, kiam Christoph Rico, docento pri la greka, kiu deziris instrui la antikvajn lingvojn kiel modernajn lingvojn, decidis malfermi someran kurson pri la greka ĉe la Pontifika Universitato de la Sankta Kruco en Romo. Ekde tiam, intensaj kursoj pri la biblia hebrea, la malnovgreka kaj la latina okazas ĉiun someron en ĉi tiu universitato. Post la someraj kursoj en Romo, Rico fondis la Polis-Instituton en Jerusalemo, kun la helpo de pluraj kolegoj. La instituto komencis oferti kursojn en la palestina araba kaj moderna hebrea kune kun kursoj en antikvaj lingvoj. Samtempe, la instituto komencis organizi klasojn en la greka kaj la latina en Florido, kadre de kunlaboro kun Universitato Ave Maria.

En 2013, la instituto sciigis la malfermon de dujara programo en antikva filologio. La akademia stabo konsistas el prelegantoj el Israelo, Eŭropo kaj Usono.

Metodo[redakti | redakti fonton]

La instituto celas instrui antikvajn lingvojn same kiel oni kutimas instrui modernajn lingvojn. Ĉiuj lingvoj estas instruataj en totala mergo: do la sola lingvo uzata en la klaso estas la instruata. La tuta engaĝiĝo ricevas plifortigojn de aliaj pedagogiaj metodoj kiel "Rakontado" kaj "Totala Fizika Respondo" (totala mergo) kaj pli (en), kiuj laŭsupoze reproduktas la kondiĉojn en kiuj bebo lernas sian gepatran lingvon [8][9].

Agado[redakti | redakti fonton]

La instituto ofertas kursojn tutjare en diversaj modernaj kaj antikvaj lingvoj kiel la hebrea (biblia kaj moderna), la antikva greka, la klasika siria, la latina kaj la araba (literatura kaj parola). Krome, la instituto ofertas somerajn klasojn tra la mondo, kunlabore kun aliaj universitatoj kaj institucioj tra la mondo: Romo (Universitato de Santa Croce), Kentukio (Usono), Limo (Universitato de Pjura) kaj en Rabato, Maroko [10][11].

Akademiaj programoj[redakti | redakti fonton]

Aktuale en 2013, la instituto ofertas dujaran programon en antikva filologio. La celo de la programo estas transdoni la lingvajn ilojn necesajn por kompreni la originalajn tekstojn de la Biblio kaj de la antikva greko-romia literaturo. La programo konsistas el intensaj lingvokursoj, lingvistiko, paleografio, historio kaj filologio. La instituto ankaŭ proponas dujaran programon pri la lingvoj de Mezoriento, dujara programo pri la antikva greka kiel vivanta lingvo (inkluzive de kompreno, parolado, legado kaj skribado), ĉiujaraj programoj kaj kursoj pri diversaj temoj en la homeco [12].

Kunlabore kun aliaj akademiaj institutoj, magistro pri Antikva Filologio estas aljuĝita de la Pontifika Universitato de la Sankta Kruco en Romo aŭ la Internacia Universitato de Katalunio en Barcelono [13] kaj magistro pri Lingvoj de la Proksima Oriento estas aljuĝita de la Universitato de Navaro en Pamplono [14].

Konferencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare, la instituto organizas internacian kongreson pri temo rilata al la homeco. Al tiuj ĉi konferencoj estas invitataj fakuloj pri diversaj aspektoj de la temo, kun la celo disvolvi fruktodonan interfakan diskuton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A new Renaissance of Latin (en-US) (24 April 2020). Alirita 23 October 2020.
  2. Katarzyna Ochman, "Zmierzch cywilizacji łacińskiej czy początek szóstego renesansu?"
  3. Chistophe Rico, Forum: Speaking Latin as Living Language, pages 10–15, Polis Institute Press, 2017
  4. Die Tagespost, Die Quellen des Abendlandes freilegen, 16 June 2012
  5. The Sumerian Verb: A Workshop for the Non-Sumerian Speaker (en-US) (5 January 2017). Alirita 12 November 2020.
  6. . Spelling out Harry Potter in Arabic, Greek and Hebrew (en-US). Alirita 12 November 2020.
  7. Polis Community (en-US). Alirita 3 November 2020.
  8. The Polis Method” (en). 
  9. The Polis Method "Polis (en-US). Alirita 23 October 2020.
  10. MA in Ancient Philology (en-US). Alirita 9 November 2020.
  11. . Polis – the Jerusalem Institute of Languages and Humanities Academic Programs 2020/21 (2020).
  12. Ancient Greek (en-US). Alirita 27 October 2020.
  13. MA in Ancient Philology (en-US). Alirita 9 November 2020.
  14. MA in Near Eastern Languages (en-US). Alirita 9 November 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]