Irén Pewny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irén Pewny
Persona informo
Naskonomo Pewny Irén
Naskiĝo la  17-an de aprilo 1866(nun 1866-04-17)
en Hungario Zimony (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 29-an de decembro 1916
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Olga Pewny
Edz(in)o Gyula Futtaki
Okupo
Okupo operkantisto • concert singer
vdr

Irén Pewny [pevni?], eksterlande Irene Pewny, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pewny Irén estis hungara operkantisto (soprano). Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Futtakyné Pewny Irén, Futtaky Gyuláné, Bruchsteiner Imréné, ŝia pli juna fratino estis Olga Pewny.

Irén Pewny[1][2] naskiĝis la 17-an de aprilo 1866 en Zimony (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Zemun en Serbio), ŝi mortis la 29-an de decembro 1916 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Irén Pewny devenis el juda familio. Ŝi studis en konservatorio de Vieno (1881). Poste ŝi estis sukcesa operkantisto en Hamburgo, Frankfurto ĉe Majno, Munkeno kaj Hanovro. En 1893 ŝi koncertis kun sia fratino en Novjorko. Post 2 jaroj ŝi hejmenvenis kaj inter 18951902 ŝi estis membro de Reĝa Operejo de Budapeŝto. En 1895 ŝi edziniĝis, sed post duonjaro ŝi vidviniĝis. En 1901 ŝi denove edziniĝis, ekde la sekva jaro ŝi estis aŭdebla nur en koncertoj.

Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]