Irom Ĉanu Ŝarmila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irom Ĉanu Ŝarmila
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1972 (1972-03-14) (52-jaraĝa)
en Imfalo
Ŝtataneco Barato vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistoverkisto • pacaktivisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Irom Ĉanu Ŝarmila (naskita la 14-an de marto 1972),[1] ankaŭ konata kiel la " Fera Virino de Manipuro " [2] aŭ " Mengoubi" ("la belulina") [3] estas homrajta aktivulo, politika aktivulo, kaj poeto el la barata ŝtato Manipuro. La 2-an de novembro 2000 [4], ŝi komencis fastostrikon, kiu finiĝis la 9-an de aŭgusto 2016, post 16 jaroj da fastado kaj perforta nutrado. Rifuzinte manĝaĵon kaj akvon dum pli ol 500 semajnoj, ŝia malsatstriko estas konsiderata la plej longa en la mondo [5]. Je la Internacia Virina Tago 2014 ŝi estis voĉdonita la gvida virinikono de Barato per enketo de MSN [6][7].

En 2014, du partioj proponis al ŝi stari kun ili en la naciaj elektoj, sed ŝi rifuzis. Tiutempe, al ŝi estis neita la rajto voĉdoni ĉar ŝi estis malliberigita rilate de memmortigoprovo [8][9][10]. La 19-an de aŭgusto 2014, la tribunalo ordigis ŝian liberigon de gardinstitucio, sed ŝi denove estis arestita la 22-an de aŭgusto 2014 por la samaj akuzoj, kaj tenita en administra aresto dum 15 tagoj [11]. Internacia Amnestio deklaris ŝin konscienckaptito.

Fono[redakti | redakti fonton]

Ŝarmila naskiĝis kaj vivas en Manipuro, unu el la sep fratinaj ŝtatoj en orienta Barato, kiuj estis en stato de civila ribelo dum jardekoj; inter 2005 kaj 2015, proksimume 5,500 homoj estis mortigitaj kiel rezulto de politika perforto [12]. En 1958, la barata registaro aprobis la tielnomata Armed Forces Special Powers Act (AFSPA), kiu validas por nur tiuj sep ŝtatoj, kaj donas al sekurecaj taĉmentaj la rajton serĉi sen arestordono, deteni homojn sen ordono, kaj uzi mortigitan forton se ekzistas "racia suspekto" ke homo agas kontraŭ la ŝtato; simila leĝo estis aplikita al Ĝamuo kaj Kaŝmiro [12].

Ŝarmila jam estis implikita en la loka pacmovado en la kunteksto de homaj-rajtoj-malobservoj en Manipuro, kiam la 2-an de novembro 2000, en urbeto nomita Malom, dek civiluloj estis mortigitaj atendante ĉe bushaltejo [13]. La okazaĵo, konata kiel la "Malom Massacre" [14][15], estis supoze aranĝita fare de milico laboranta lige kun la barata armeo [16][17].

La malsatstriko[redakti | redakti fonton]

Ŝarmila, kiu estis 28-jaraĝa dum la masakro de Malom, komencis malsatstrikon kiel proteston [13]. Ŝia ĉefa postulo estis ke la barata registaro nuligu la AFSPA'n.[4][13][18] Ŝia striko komenciĝis je tagiĝo la 5an de novembro, kiam ŝi ĵuris ne manĝi, trinki, kombi sian hararon, aŭ rigardi en la spegulon ĝis AFSPA estos nuligita [19].

Tri tagojn post kiam la striko komenciĝis, Ŝarmila estis arestita fare de la polico kaj akuzita je "provo de memmortigo" [4], kio estis kontraŭleĝa sub la barata krimkodo (IPC) tiutempe, kaj ekde tiam ŝi estis tenita en administra aresto. Ŝia sano plimalboniĝis rapide, kaj sekve oni devige nutris ŝin uzante tubo [5][19].

De kiam ŝi komencis sian malsatstrikon, Ŝarmila estas regule liberigita de aresto proksimume unufoje jare, kaj poste rearestita pro la samaj kialoj, ĉar ŝi ne ĉesigis sian strikon [18].

En 2004, Ŝarmila jam fariĝis ikono [16]. Kiam ŝi estis liberigita de administra aresto en 2006, ŝi certigis gvidi kaj partopreni diversajn protestagadojn, inkluzive de pilgrimado al la tombo de Gandhi, kaj ĝenerala protesto kiu inkluzivis homajn-rajtoj-aktivulojn, studentojn, kaj lokajn loĝantojn ĉe Genter Mantar [13]. 30 virinoj protestis nudaj en subteno de Ŝarmila antaŭ la ĉefsidejo de la milico (Assam Rifles) kiu aranĝis la masakron kiu ekis ŝian proteston. Ili tenis signon kiu legis "La Barata Armeo Perfortis Nin". La virinoj estis arestitaj kaj pasigis tri monatojn en malliberejo [13][20].

Kiam ŝi denove estis arestita la 6-an de oktobro de tiu jaro, denove por memmortigoprovo, ŝi estis prenita al la barata Instituto de Medicinaj Sciencoj en Nov-Delhio, kie ŝi komencis leterkampanjon al la ĉefministro, la prezidanto, kaj la ministro por internaj aferoj [13]. Dum tiu periodo, ŝi renkontis kaj akiris la subtenon de homaj-rajtoj-aktivisto kaj Nobel-premiito Shirin Abadi, kiu promesis preni la batalon de Ŝarmila al la UN Homaj Rajtoj-Konsilio [13].

En 2011, ŝi invitis kontraŭ-koruptan aktivulon Anna Hazare [21] kaj li sendis du reprezentantojn por renkontiĝi kun ŝi [22].

En oktobro 2011, la Trinamool Kongresa Partio de Manipuro kaj Pradeŝo sciigis ĝian subtenon por Ŝarmila kaj postulis partiestron Mamata Banerjee helpi nuligi la AFSPA [23]. La Komunista partio de Barato (marksist-leninisto) ankaŭ deklaris ĝian subtenon por Ŝarmila por la nuligo de AFSPA, kaj postulis tutlandan proteston [24]. En novembro, post dek unu jaroj da fastostriko, Ŝarmila denove vokis sur ĉefministro Manmohan Singh nuligi la leĝon [25]. La 3-an de novembro, 100 virinoj formis homĉenon en la urbocentro de Guwahati por montri subtenon por Ŝarmila, dum aliaj sociaj grupoj iniciatis 24-horan faston en solidareco [26].

En 2011, la "Solidarity Campaign to Save Sharmila" (SSSC) estis lanĉita [27], kaj en decembro de la sama jaro, la Universitato de Puneo sciigis stipendioprogramon por 39 studentinoj de Manipuro, okaze de la 39-a naskiĝtago de Ŝarmila [28].

Ŝarmila estis nur permesita vidi sian patrinon unufoje dum la jaroj de sia striko, kun la intenco de premo sur ŝi por rezigni la lukton. Ŝarmila diris pri la temo, "La tagon kiam la leĝo de AFSPA estos nuligita, mi manĝos rizon de la grandeco de mia patrino" [29][30].

Ankaŭ la 28an de marto 2016, Ŝarmila estis liberigita per tribunalverdikto ke la laŭleĝaj akuzoj kontraŭ ŝi estis malvalidaj [31], sed ĉar ŝi daŭre konservis sian ĵuron ne eniri ŝian hejmon aŭ manĝi ĝis AFSPA estis nuligita [32], ŝi estis denove arestita, denove pro la samaj akuzoj de provo memmortigo.

La fino de la malsatstriko[redakti | redakti fonton]

La 26-an de julio 2016, Ŝarmila anoncis, ke ŝi intencas ĉesigi la malsatstrikon, kiun ŝi faras ekde 2000, la 9-an de aŭgusto 2016. Ŝi ankaŭ anoncis, ke ŝi kandidatiĝos al la elektoj por la ŝtatestro de Manipuro [33][34].

La tribunalo kiu aŭdis la peticion kredis al ŝi ke ŝiaj intencoj estis aŭtentaj, kaj ordigis ŝian liberigon. La 9-an de aŭgusto, Ŝarmila iĝis libera. Ŝi deklaris: "Ekde hodiaŭ, mi finis mian faston. Mi neniam forgesos ĉi tiun momenton... Mi estis nomita "Fera Virino", kaj mi volas vivi laŭ tiu nomo. Mi ne scias multon pri politiko, kaj mia edukado ne estas spektakla. Sed mi estas la vera formado de la revolucio, kaj mi volas helpi la homojn" [35].

La decido fini la faston surprizis multajn el ŝiaj subtenantoj, ĉar la AFSPA daŭre staras en Manipuro [36]. Sed Ŝarmila asertas ke ŝi ne prirezignas la batalon, sed nur ŝanĝas taktikojn, kaj daŭros batali por justeco por la homoj de Manipuro en la politika areno [37]. Sekve de ŝia liberigo, ekzistis ankaŭ elementoj kiuj kontraŭbatalis ĝin pro konservativaj kialoj, kaj iamaj subtenantoj kiuj esprimis seniluziiĝon de ŝi, akuzante ŝin je perfido de ŝiaj principoj ĉar ŝi volis edziniĝi. Ŝi ankaŭ ricevis minacojn sur sia vivo, al kiu ŝi respondis, "Se homoj volas plenumi siajn sonĝojn pri mia sango, tiam mi estas preta por ĝi... kiel Mahatma Gandhi... mi estas simpla persono, tiel kiel ĉiu ajn persono. Mi ne estas sanktulo. Estas en mi kaj bono kaj malbono, kaj multaj mankoj. Kial homoj volas trakti min kiel sanktulon? Kial ili volas vidi min tra siaj lensoj? Mi estas laca vivi kiel ĉi tio." [35]

Rekono kaj premioj[redakti | redakti fonton]

En 2007, al Ŝarmila estis premiita la Gwangju Premio por Homaj Rajtoj, kiu estas aljuĝita al "elstara persono aŭ organizaĵo aktiva en la reklamado kaj protekto de paco, demokratio kaj homaj rajtoj" [38]. Ŝi partumis la premion kun Lenin Raghuvanshi de la People's Watch Committee for Human Rights, homrajta organizaĵo de nordorienta Barato [38].

En 2009, al ŝi estis premiita unuafoje la premion Mayilamma fare de la samnoma fonduso por "atingoj de ŝia senperforta lukto en Manipuro" [39].

En 2010 ŝi gajnis la Vivatingopremion de la Azia Homaj Rajtoj-Komisiono [40]. En la sama jaro, al ŝi ankaŭ estis premiita la pacpremio laŭnome de Tagore de la barata Instituto de Planado kaj Administrado, kiu inkluzivis kontantpremion de 5,100,000 rupioj [41], kaj la Sarva Guna Sampana premio de paco kaj harmonio, de Signature Training Centro [42].

En 2013, Amnestio Internacia deklaris ŝin konscienckaptito, asertante ke ŝi estis "tenita en prizorgo sole por la paca esprimo de ŝiaj kredoj." [43]

Reprezentoj en kulturo[redakti | redakti fonton]

La libro de Deepti Priya Maharotra, Burning Bright: Irom Ŝarmila and the Struggle for Peace in Manipur (Lukto por Paco en Manipuro), priskribas la vivon kaj lukton de Ŝarmila, same kiel la politikan fonon al la fastostriko [44]. La filmo IronIrom: Two Journeys : Where the Abnormal is Normal estis publikigita en 2012, rolulita fare de Minnie Waid kaj Taingem Singh.

Ojas S. V., teatra artisto de Puneo, prezentis solludan prezenton rajtigis Le Mashale ("Lumi la Torĉon"), surbaze de la vivo kaj lukto de Ŝarmila, kaj prilaborita laŭ la teatraĵo de Sivik Chandran, Meira Paibi ("La Torĉo-Portantoj"), kiu estis prezentita en teatroj en pluraj barataj ŝtatoj [45][46].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mehrotra, Deepti Priya. (2012) “The Making of an Activist”, Burning Bright: Irom Sharmila and the Struggle for Peace in Manipur. Penguin Books India. ISBN 9788184751536.
  2. Iron Lady of Manipur. Divya Bhaskar (10 August 2016). Arkivita el la originalo je 2016-08-14. Alirita 2023-04-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-14. Alirita 2023-04-24.
  3. Rituparna Chatterjee (20 April 2011) Spot the Difference: Hazare vs. Irom Sharmila. Sinlung.
  4. 4,0 4,1 4,2 Bagchi, Suvojit, "Manipur woman's marathon fast", 19 September 2006.
  5. 5,0 5,1 Andrew Buncombe. "A decade of starvation for Irom Sharmila", The Independent, 4 November 2010.
  6. Irom Sharmila is top woman icon: MSN poll. MSN (11 March 2014). Arkivita el la originalo je 2014-03-16. Alirita 2016-08-14. Arkivigite je 2014-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-16. Alirita 2023-04-24.
  7. Irom Sharmila voted MSN poll’s Top Woman Icon in India.. Seven Sisters Project (20 March 2014). Arkivita el la originalo je 2014-03-21. Alirita 2016-08-14.
  8. Irom Sharmila not allowed to vote in Manipur. Zee News (17 April 2014).
  9. Irom Sharmila Chanu's moral support to AAP. The Times Of India (14 March 2014).
  10. Irom Sharmila not allowed to vote in Manipur EC official says Under Section 62 (5) of the Representation of the People Act, 1951, a person confined in jail cannot vote. Business Standard.
  11. "Irom Chanu Sharmila charged with attempted suicide, sent to judicial custody again", The Times of India, 22 August 2014.
  12. 12,0 12,1 Krishna Pokharel for the Wall Street Journal. 7 January 2015.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 Shoma Chaudhury (5 December 2009) Irom And The Iron In India’s Soul. Tehelka. Arkivita el la originalo je 2012-10-22. Alirita 2016-08-14. Arkivigite je 2011-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-16. Alirita 2023-04-24.
  14. Anjuman Ara Begum (3 November 2010) AFSPA and Unsolved massacres in Manipur. Twocircles. Arkivita el la originalo je 2012-11-01. Alirita 2023-04-24.
  15. Imphal Free Press (2 November 2013) Malom Massacre horror relived 13 years later. Imphal Free Press. Arkivita el la originalo je 2013-11-12. Alirita 2016-08-14.
  16. 16,0 16,1 Nilanjana S. Roy. "Torchbearers for Victims in a Violent Land", The New York Times, 8 February 2011.
  17. Rahul Pathak (6 August 2004) Why Malom is a big reason for Manipur anger against Army Act. The Indian Express.
  18. 18,0 18,1 "Manipur Fasting Woman Re-arrested", BBC News, 9 March 2009.
  19. 19,0 19,1 Mehrotra, Deepti Priya. (2009) Burning bright : Irom Sharmila and the struggle for peace in Manipur, 2009‑a eldono, New Delhi: Penguin Books India. ISBN 9780143103691.
  20. (17 January 2008) “The Meitei upsurge in Manipur”, Asia Europe Journal 6 (1), p. 157–169. 
  21. Vidya Subramaniam (28 August 2011) Irom Sharmila urges Anna to visit Manipur. The Hindu. Arkivita el la originalo je 2013-11-12. Alirita 2023-04-24.
  22. Highlights of Anna Hazare's interview to NDTV. NDTV (13 September 2011). Arkivita el la originalo je 2013-11-22. Alirita 2023-04-24.
  23. "Mamata's help sought for raising voice against AFSPA", The Times of India, 17 October 2011. Arkivigite je 2013-11-22 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-22. Alirita 2023-04-24.
  24. CPI (ML) to show solidarity to Sharmila with nation-wide agitation. Imphal Free Press via Kanglaonline (29 September 2011). Arkivita el la originalo je 2012-12-18. Alirita 2023-04-24.
  25. "PM should realize I am struggling for people: Irom", The Times of India, 4 November 2011. Arkivigite je 2013-11-22 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-22. Alirita 2023-04-24.
  26. "Civil society groups in state back Irom's cause", The Times of India, 3 November 2011. Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-20. Alirita 2023-04-24.
  27. Staff, The Hindu.
  28. "Scholarship for Manipuri girl students in Sharmila's honour", The Times of India, 10 December 2011. [rompita ligilo]
  29. (23 March 2013) “A Life-Affirming Fast”, Economic & Political Weekly. 
  30. (18 January 2013) “The Iron Lady of Manipur”, Indian Journal of Gender Studies 20 (1), p. 147–151. doi:10.1177/0971521512465965. 
  31. Irom Sharmila Released: Latest News, Photos, Videos on Irom Sharmila Released - NDTV.COM.
  32. Irom Sharmila re-arrested after resuming hunger strike over Afspa repeal.
  33. http://www.newindianexpress.com
  34. "Irom Sharmila: India activist to end fast after 16 years", BBC.
  35. 35,0 35,1 I am ready to die like Mahatma Gandhi, a disappointed Irom Sharmila tells her critics, India TV, ‏August 10, 2016
  36. (23 March 2013) “Resolve of her fast”, Economic & Political Weekly. 
  37. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-21. Alirita 2023-04-24.
  38. 38,0 38,1 Gwangju Prize for Human Rights. 18 May Memorial Foundation. Arkivita el la originalo je 2021-06-16. Alirita 2023-04-24.
  39. Sobhapati Samom (1 March 2010) Kerala activists promise support to Irom Sharmila. Assam Tribune. Arkivita el la originalo je 2016-06-02. Alirita 2023-04-24. Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-02. Alirita 2023-04-24.
  40. Human rights defender awarded for lifetime achievement. Asian Human Rights Commission (29 January 2010). Arkivita el la originalo je 2012-10-22. Alirita 2016-08-14.
  41. Irom Sharmila awarded Rabindranath Tagore peace award. dnaindia.com (12 September 2010). Arkivita el la originalo je 2012-08-06. Alirita 2023-04-24.
  42. Sharmila Conferred Peace Award. manipuronline.com (27 December 2010). Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2023-04-24.
  43. Manash Pratim Gohai. "Irom Sharmila Chanu must be immediately released, Amnesty India says", Times Of India, 2 October 2013.
  44. Laxmi Murthy (December 2009) Reluctant heroine: 'Burning Bright' by Deepti Priya Mehrotra. Himal South Asian. Arkivita el la originalo je 2012-10-22. Alirita 2016-08-14. Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-20. Alirita 2023-04-24.
  45. T. Saravanan (11 February 2011) For a noble cause. The Hindu. Arkivita el la originalo je 2011-02-13. Alirita 2023-04-24.
  46. Shalini Umachandran. "Single act that captures a dozen wounds of Manipur", The Times of India, 12 February 2011. Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-20. Alirita 2023-04-24.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fragrance of Peace (2010)
  • IronIrom: Two Journeys: Where the abnormal is normal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]