Isaak Babel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Isaak Babelo)
Isaak Babel
Persona informo
Исаак Эммануилович Бабель
Naskiĝo 13-an de julio 1894 (1894-07-13)
en Odeso,  Rusia Imperio
Morto 27-an de januaro 1940 (1940-01-27) (45-jaraĝa)
en Butyrka
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo tombejo Donskoje vd
Etno Ukrainiaj judoj vd
Lingvoj rusafrancajidohebreaukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Kieva Nacia Ekonomika Universitato «Vadim Hetman» vd
Subskribo Isaak Babel
Familio
Edz(in)o Antonina Pirožkova vd
Profesio
Okupo tradukistoĵurnalistoscenaristodramaturgoverkisto • prozisto • redaktoro • milita ĵurnalisto • militistofilmreĝisoro vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • ĵurnalismofilmo • translating activity vd
Aktiva dum 1921– vd
Verkado
Verkoj Red Cavalry vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Isaak Emmanuiloviĉ BABEL (ruse Исаак Эммануилович Бабель; n. la 13-an de julio [la 12-an de julio laŭ la gregoria kalendaro] 1894 en Odesa, tiam Rusia Imperio – m. la 27-an de januaro 1940 en siberia gulago) estis juddevena ruslingva ĵurnalisto kaj verkisto, dramaturgo, literatura tradukisto, historiisto kaj bolŝevika revoluciulo. Isaak Babel estis nomita ankaŭ "la plej granda prozisto de la rusa judaro"[1].

Isaak Babel batalis sur la komunista flanko la rusia enlanda milito. Li estis malliberigita en la 1930-aj jaroj kaj estis rehabilitita post lia morto en la 1950-aj jaroj[2]. Verkoj de li estis bruligitaj en la Nazia Germanio en 1933.

Li estas plej bone konata kiel la aŭtoro de Ruĝa Kavalerio, Rakonto de mia kolombejo, kaj Rakontoj el Odeso, ĉiuj konsiderataj majstroverkoj de la rusa literaturo. Unu el liaj plej famaj aŭtobiografiaj noveloj "La Rakonto de Mia Kolombo" ("История моей голубятни"), estis dediĉita al la rusa verkisto Maksim Gorkij, kiu publikigis kelkajn de liaj rakontoj en la literatura revuo Letopis' ("Летопись", "Krönika").

Fidela sed ne senkritika al la Komunista Partio de Sovetunio, Babel iĝis viktimo de la Granda Purigo fare de Josif Stalin kiel rezulto de lia longdaŭra afero kun la edzino de la NKVD-estro Nikolaj Jeĵov. Babel estis arestita fare de la NKVD ĉe la daĉo Peredelkino en la nokto de la 15-a de majo 1939. Post konfesi sub torturo esti teroristo de trockiismo kaj spiono por eksterlando, li estis mortpafita la 27-an de januaro 1940.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Конармейский дневник 1920 года, Taglibro de 1920, ISBN 9781974330676
  • Конармия, (1926), Ruĝa Kavalerio, ISBN 9785020400979
  • Одесские рассказы, Rakontoj el Odeso (1926)
  • Закат, Sunsubiro, teatraĵo (verkita 1926, ludita 1927, publikigita 1928)
  • Benja Krik, scenaro (1926) (filmita en Ukrainio kaj disponebla en DVD el Nacia Centro por Juda Filmaro)
  • Мария, Maria, teatraĵo (publikigita en 1935, ne ludita en CCCP)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jonathan Brent; "Inside the Stalin Archives", paĝoj 177-194; Atlas & Co. Publishers; 2008; New York USA; ISBN 978-0-9777433-3-9
  • A.N. Pirozhkova; "At His Side: The Last Years of Isaac Babel", Steerforth Press, 1996

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neither and Both: Anthology. Joshua Cohen. The Jewish Daily Forward, 6a de Julio, 2007, p. B2.
  2. (ru) Babelo, Isaac Emmanuilovich. En: Malferma listo. Viktimoj de la 1917-1991 subpremoj. 2021.