Israela marborda ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israela marborda ebenaĵo
Marborda ebenaĵo
La vido el la Monto Karmel trans la Marborda Ebenaĵo al Mediteranea Maro
La vido el la Monto Karmel trans la Marborda Ebenaĵo al Mediteranea Maro
La vido el la Monto Karmel trans la Marborda Ebenaĵo al Mediteranea Maro
Marborda ebenaĵo [+]

LandoIsraelo
- koordinatoj32° 8′ 47″ N, 34° 48′ 51″ O (mapo)32.1464756534.8140645Koordinatoj: 32° 8′ 47″ N, 34° 48′ 51″ O (mapo)


Israela marborda ebenaĵo (Israelo)
Israela marborda ebenaĵo (Israelo)
DEC
Israela marborda ebenaĵo
Israela marborda ebenaĵo
Israela Marborda enenaĵa regiono (ruĝe) en Israelo (flave)

Map
Israela marborda ebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Israeli Coastal Plain [+]
vdr

La israela marborda ebenaĵo (hebree מישור החוף, miŜor haĤof) estas mallarĝa marborda ebenaĵo situanta sur la israela mediteranea marbordo, etendiĝanta 187 km de la landlimo kun Libano ĝis la Gazaa Sektoro. Proksimume 70% de la loĝantaro de Israelo vivas sur tiu ebenaĵo, kaj la ebenaĵo mem estas dividita en multajn kulturajn kaj geografiajn areojn. La tuta longo de la ebenaĵo konsistas el sablaj strandoj kun mediteranea klimato.

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

La ebenaĵo estas sufiĉe fekunda, tial en bibliaj tempoj disvolviĝis agrikulturo en kelkaj el ĝiaj areoj, kvankam poste preskaŭ ĉiuj tiuj areoj estis forlasitaj kaj reestigitaj nur de cionismaj setlantoj. Ĝi nun estas hejmo de la agrikulturaj areoj de la lando, precipe citruskultivaj areoj. La grundoj estas karakterizitaj per du specoj de riversedimentoj: malhelaj kaj pezaj, taŭgaj por plugtero, kaj sablaj, idealaj por citrusfruktoj.

Laŭ sia tuta longo, la ebenaĵo estas transirita de nur du konstantaj riveroj: la Jarkon, kiu fluas en Mediteranean Maron proksime de Petaĥ Tikva, kaj la Kiŝon, kiu enfluas en Ĥajfa Golfo norde de la grandurbo de Ĥajfo [1].

Homa geografio[redakti | redakti fonton]

70 % de la loĝantaro de Israelo loĝas sur la marborda ebenaĵo, ĉefe en la aglomeraĵoj de Guŝ Dan (Tel-Avivo) kaj Ĥajfo-Krajot. Tiuj estas ĉefe judaj setlejoj; araboj konsistigas malpli ol 4% de la populacio de la ebenaĵo [2].

La ebenaĵo estis loĝita antaŭ pluraj miloj da jaroj; mencioj de tio restis kaj en la Biblio kaj en aliaj fontoj. Laŭ arkeologiaj elfosadoj, la areo jam estis loĝata antaŭ proksimume 5 500 jaroj dum la Bronzepoko, sed iuj el la loĝantaro verŝajne foriris en tiu tempo pro klimata ŝanĝiĝo kaj akvomalplenigo [3]. Historiaj ruinaĵoj ekzistas tra la ebenaĵo, kaj grava egipta komercvojo pasis laŭlonge de ĝi [4][5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]