István Fodor (arĥeologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Fodor
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1943 (1943-09-09)
en Senta
Morto 3-an de aprilo 2021 (2021-04-03) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkeologo
vdr

FODOR István (9-an de septembro 1943, Zenta – 3. aprilo 2021, Budapest[1]) hungara arĥeologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li lernis en bazlernejoj de Kengyel kaj Törökszentmiklós, poste lernis en la gimnazio kaj ties faris abiturientan ekzamenon en ties realscienca fako en 1962. Li aspiris en 1962 al la hungara-rusa-germana fako de la Scienca Universitato de Szeged, sed komencis altgrade studi en la historiscienca fako de Moskva Ŝtata Universitato (de Lomonosov), Moskvo. Li finis sain studadon en 1967 en fako historio kaj arĥeologio, krom tio li vizit-aŭdis turkologion dum tri jaroj en la Instituto de la Orientaj Lingvoj. Li partoprenis en arĥeologiaj fosadoj en Hungario kaj Sovetunio. Li stud-esploris en originalo kolektaĵojn de multnombraj sovetuniaj muzeoj (Kazanj, Ufa, Joŝkar-Ola, Volgograd, Kievo). Lia fakverko temis pri frua arĥeologiaj materialoj de la volgaj bulgaroj.

Post lia hejmenveturo en 1967, li eklaboris en la Hungara Nacia Muzeo. Li komencis kiel help-muzeologo, poste muzeologo, scienca sekretario, ekde 1978 gvidanto de la Mezepoka Fako. Li estis en 1986-1993 ĉefdirektoro de la muzeo. Post tio li laboris kiel arĥeologo de la muzeo, kun titolo „honora ĉefdirektoro”. Li okupiĝas ĉefe pri la arĥeologio de la hungara praepoko, hungara landokupo. Li defendis sian kandidatan disertacion en 1982.

Li estas membro de la Baltistika Instituto, konstanta komisio de Slava Arĥeologia Unuiĝo, komisio por esplora koordinado de la eŭraziaj stepaj popoloj, Ural-Altaja Soceieto, Internacia Komisio de la Finnugraj Kongresoj, Hungara-Rusa Historiista Kunkomisio, kunprezidanto de la Hungara-Ukraina Historiista Kunkomisio, longtempa sekretario e la Fosada Komisio, 5 jarojn prezidanto de la Uralistika Komisio kaj Hungara Nacia Komisio de la Finnugraj Kongresoj, pli li estas membro de Arĥeologia Komisio de la Hungara Scienca Akademio. Li estas ekde 1986 membro en ICOM. Li partoprenis en aranĝo de multaj ekspozicioj, en 1988 li antaŭpreparis ekspozicion de la ĉina terakota armeo.

Li partoprenis en 1989-2000 en esploro pri hungaraj artaĵoj, forprenitaj de la Sovetunio dum la dua mondmilito. Li instruas ekde 1974, komence ambaŭ en la Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj en la Scienca Universitato de Szeged, poste ĝis 2008 nur en Szeged.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1973: Vázlatok a finnugor őstörténet régészetéből. Régészeti Füzetek Ser. II/15. Budapest.
  • 1975: Verecke híres útján... A magyar nép őstörténete és a honfoglalás. Budapest.
  • 1977: vAltungarn, Bulgarotürken und Ostslawen in Südrussland. Acta antiqua et archaeologica 20. Szeged.
  • 1977: Az uráli és finnugor őshaza kérdéséről. MTA II. OK 26, 279−304.
  • 1992: A magyarság születése. Budapest.
  • 1996: Őseink nyomában - A vándorló, honszerző és kalandozó magyarok képes krónikája. Budapest. (tsz. György Diószegi, László Legeza)
  • 2001: Finnugor régészet − egykor és ma. In: Vade mecum! A huszonötödik óra. Szombathely, 53−112.
  • 2009: Őstörténet és honfoglalás
  • Szkíta aranykincsek. Kiállítás a Magyar Nemzeti Múzeumban, 2009. március 25-május 31.; szerk. István Fodor, Kulcsár Valéria, MNM, Bp., 2009
  • A magyar őstörténet és a honfoglalás kor kronológiája; Magyar Nemzeti Múzeum, Bp., 2015
  • Mikor volt a honfoglalás?; Kossuth, Bp., 2016 (A magyar történelem rejtélyei)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • 2012 Őstörténeti viták és álviták. Bp., Csodaszarvas, IV. kötet, 2012, 125-146. o.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. mnm.hu[rompita ligilo]