István Harasztÿ
Aspekto
István Harasztÿ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1934 en Pestszentimre |
Morto | 13-an de julio 2022 (87-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Harasztÿ [iŝtvAn harasti], hungare Harasztÿ István, Esperante ’’Stefano Harasztÿ’’ estis hungara skulptisto kaj instruisto.
István Harasztÿ naskiĝis la 31-an de oktobro 1934 en Pestszentimre.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Harasztÿ komence estis simpla laboristo, inter 1957-1965 li instruis en faklernejo. Paŝo post paŝo li interesiĝis pri artoj, sed li neniam lernis skulptadon. Li kritikis la socialismon, sed punon li ne ricevis. Li kreis precipe tiujn skulptaĵojn, kiuj movas aŭ alivorte li faris mobilajn artaĵojn. Li ricevis premion Kossuth en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Liaj pli malgrandaj artaĵoj estas troveblaj en muzeoj de Berlino, Budapeŝto, Pécs, Duisburg, ktp.
Liaj solaj ekspozicioj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1967, 1972, 1981, 1989, 1996, 2000 Budapeŝto
- 1975 Hajdúszoboszló
- 1977 Székesfehérvár
- 1988, 1994 Berlino
- 1998 Győr
Liaj grupaj ekspozicioj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1964, 1969, 1979, 1983, 1989, 1996, 2000 Budapeŝto
- 1970 Balatonboglár
- 1974 Strasbourg
- 1980 Győr
- 1984 Parizo, Oxford
- 1986 Toronto
- 1999 Veszprém
Publikloka verkaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵoj, ekzemple Piros inga (Ruĝa pendolo), 1976, Győr; Flamingó (Flamengo), 1988, Seulo; Deák Dénes-szökőkút (Fontano), 1993, Székesfehérvár; Madár (Birdo), 2000, Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto)