István Kausz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kausz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1932 (1932-08-18)
en Budapeŝto
Morto 3-an de junio 2020 (2020-06-03) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo malsano
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • kuracisto
vdr

István Kausz [iŝtvAn kaŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kausz István estis hungara skermisto (spadisto), moderna pentatlonisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampionoj, ĉefkuracisto.

István Kausz[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1932 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de junio 2020 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kausz ekde 1949 li skermis kaj pentatlonadis en sportklubo. En 1951 lia pentatlona teamo estis la tria en la hungara ĉampionumo. Li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1957. En universiado en 1959 li estis la unua kiel spadisto. la sekvaj jaroj li estis hungara ĉampiono sesfoje. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1964, kie lia skerma teamo estis la unua, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje (1959, 1962). Li estis hungara ĉampiono en skermo sepfoje plej ofte en teamo inter 1957-1969. En 1970 li forlasis la aktivan sporton, tamen li longe estis sportkuracisto ĉe naĝistoj. En 1976 li kandidatiĝis, ekde 1993 li estis ĉefkuracisto de Malsanulejo Rókus. Li ricevis premiojn inter 1960-2017.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]