István Sándorfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Sándorfi
Persona informo
Etienne Sandorfi
Sándorfi István
Naskiĝo 12-an de junio 1948 (1948-06-12)
en Budapeŝto
Morto 26-an de decembro 2007 (2007-12-26) (59-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Budapeŝto vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo pentristo vd
Laborkampo pentrado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Sándorfi [iŝtvAn ŝAndorfi], france Étienne Sandorfi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándorfi István estis hungardevena franca pentristo.

István Sándorfi [1] naskiĝis la 12-an de junio 1948 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de decembro 2007 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Sándorfi estis deportita al malgranda vilaĝo pro malveraj akuzoj, sed baldaŭ ili ŝtele reiris al Budapeŝto. La juna István vidis, eĉ desegnadis okazintaĵojn de la Hungara revolucio de 1956. Post falo de la revolucio la familio disidis al okcidenta Eŭropo. En 1958 ili translokiĝis al Francio. Sándorfi akiris diplomon en Nacia Altlernejo de Belartoj kaj li frekventis ankaŭ similan altlernejon en Parizo. Li debutis en ekspozicio kun desegnaĵoj en 1966, sed la ekspozicio en 1973 portis plenan sukceson. Li kreis nur memportretojn dum 15 jaroj, ĉar li pentradis sola (sen iu ajn ĉeesto). Paŝo post paŝo en liaj pentraĵoj aperis diversaj objektoj, fine aĵpentraĵoj. Modelojn li ne uzis, nur fotojn pri la modeloj. Li ekspoziciis tutmonde. Li mortis en Parizo, sed li estis entombigita en Budapeŝto.

Lia edzino naskis filinojn en 1974 kaj 1979.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Parizo (1966, 1973, 1978, 1983, 1988, 1993)
  • Munkeno (1976)
  • Bruselo (1977, 1980, 1999)
  • Novjorko (1982, 1988, 1994, 1997)
  • Budapeŝto (2006)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Bruselo (1976, 1978, 1980, 1992-1999)
  • Bazelo (1978)
  • Parizo (1979, 1985, 1993)
  • Novjorko (1986, 1993, 1997)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kanália
  • Saba
  • Antigoni
  • Anne en vert

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]