István Tallós Prohászka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
István Tallós Prohászka
Persona informo
Naskiĝo la 8-an de novembro 1896(nun 1896-11-08)
en Hungario Somorja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 10-an de novembro 1974
en Hungario Újrónafő (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Profesio
Profesio pentristo • ilustristoverkisto
Information icon.svg
vdr

István Tallós Prohászka [iŝtvAn talOŝ prohAska], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tallós Prohászka István, slovake Štefan Prohászka-Tallós estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Liaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Prohászka Tallós István aŭ Prohászka István.

Memortabulo pri István Tallós Prohászka

István Tallós Prohászka [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1896 en Somorja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Šamorín en Slovakio), li mortis la 10-an de novembro 1974 en Újrónafő (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Tallós Prohászka komence estis ŝtata administranto (skribisto). En 1915 li soldatiĝis, sed lia tasko estis pentrado de la militaj okazintaĵoj. Li batalis en armeo de la Hungara Sovetrespubliko, post la falo li estis militkaptito. Li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1924, sed li lernis kelkajn monatojn ankaŭ en Berlino. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Sándor kaj Jenő Haranghy. Post siaj studoj li revenis al sia naskiĝurbo, kiu apartenis jam al nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. Li edziĝis, establis atelieron kaj li estis aktiva ankaŭ en la hungara artista vivo. Li kontribuis ankaŭ literature, ili aperis sub pseŭdonimo Pain kaj li ilistris ankaŭ librojn. En 1947 Ĉeĥoslovakio translokigis lin al Mosonmagyaróvár. Li ricevis ĉeĥoslovakian premion en 1935.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Šamorín (1925, 1966)
  • Bratislavo (1928, 2007)
  • Budapeŝto (1929)
  • Košice/Kassa (1936, 1939)
  • Mosonmagyaróvár (1959, 1969, 1977)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Prago (1934)
  • Bratislavo (1935)
  • Budapeŝto (1937, 1940)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nyúzzák a földet
  • Lovaskocsi
  • Vásár
  • Gyémánthegyeken
  • Dömötörék
  • Jéghordás

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memorĉambro en Šamorín
  • strato kaj memortabulo en Mosonmagyaróvár

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]