Saltu al enhavo

István Farkas (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Farkas
Persona informo
Naskonomo Wolfner István
Naskiĝo 20-an de oktobro 1887 (1887-10-20)
en Budapeŝto
Morto 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (56-jaraĝa)
en Auschwitz-Birkenau
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Académie de La Palette (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo István Farkas (pentristo)
Familio
Patro József Wolfner Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Ida Kohner (en) Traduki (1925–1944) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
eldonisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Farkas [iŝtvAn farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas István estis hungara pentristo, eldonisto. Lia origina familia nomo estis Wolfner.

István Wolfner [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1887 en Budapeŝto, li mortis en julio de 1944 en Aŭŝvico (Nazia Germanio, nuntempa Oświęcim en Pollando).

Memortabulo pri István Farkas

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Eldonejo de István Farkas

István Farkas devenis el juda familio. Li aĝis 15, kiam li komencis lerni pentradon de László Mednyánszky. Post la abituriento li kelkfoje lernis en Artistkolonio (Nagybánya), ankaŭ en Reĝa Belarta Altlernejo (1908), en Munkeno (1910), Parizo (1912-1914). Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste militkaptito. Inter 1925 kaj 1932 li vivis en Parizo, poste li hejmenvenis kaj transprenis la hereditan eldonejon, sed li ankaŭ daŭre pentradis. Li estis ankaŭ artaĵkolektisto kaj mecenato. Lia pentraĵo estis premiita en 1938. Dum la nazia erao li estis deportita al Aŭŝvico, kie li mortis. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]
  • Budapeŝto (1924, 1932, 1936, 1937, 1941, 1943, 1947, 1978)
  • Parizo (1929, 1930, 1932, 1933)
  • Székesfehérvár (1969)

Elektitaj pentraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • litografiaĵoj kiel ilustraĵoj de poemaro Correspondances (1928)
  • Patrino ludanta kun infano (vidu la 1-an suban bildon!)
  • Nigra virino (vidu la 2-an suban bildon!)
  • Sur la monteto (vidu la 3-an suban bildon!)
  • Ruĝa kaĝo (vidu la 4-an suban bildon!)
  • Leganta viro (vidu la lastan suban bildon!)
  • Madagascar (1927)
  • A szirakuzai bolond
  • Kísértetek háza
  • Sétány (1934)
  • Tengerparton (1937)
  • Önarckép

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Budapeŝto
  • memordomo en Szigliget (2002)