Ivan Vazov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Vazov
Persona informo
Иван Вазов
Naskonomo Иван Минчов Вазов
Naskiĝo 9-an de julio 1850 (1850-07-09)
en Sopot,  Otomana Imperio
Morto 22-an de septembro 1921 (1921-09-22) (71-jaraĝa)
en Sofio,  Reĝlando Bulgario
Tombo Saint Sophia Church vd
Lingvoj bulgararusaturkafrancagermana vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Partio People's Party (Bulgaria) vd
Familio
Dinastio Vazov vd
Patro Mincho Vazov vd
Patrino Saba Vazova vd
Gefratoj Georgi Vazov • Vladimir Vazov • Boris Vazov • Kiril Vazov • Mihail Vazov • Nikola Vazov • Ana Vazova • Valka Vazova-Fetvadzhieva vd
Edz(in)o Atina Bolyarska vd
Amkunulo Evgenia Mars vd
Profesio
Alia nomo Пейчин • Добринов • Ц-в • Д. Н-ров • Боянец • Белчин • Н-чев vd
Okupo poeto • romanisto • verkistodramaturgojuĝistotradukistopolitikisto • prozisto • kritikisto vd
Aktiva en Plovdiv • Oltenița • Svilengrad • Sviŝtov • RuseBerkovitsaOdesoSofio vd
Verkado
Verkoj Under the Yoke ❦
Q12291024 ❦
Q104013834 ❦
Epic of the Forgotten vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Minĉev VAZOV (bulgare Иван Минчев Вазов) (naskiĝis la 9-an de julio 1850 en Sopot, provinco Plovdiv; mortis la 22-an de septembro 1921 en Sofio) estis bulgara historiisto, verkisto, politikisto kaj aktivulo de la Bulgara Nacia Renaskiĝo. Inter 1897 kaj 1899 li estis ministro pri edukado en registaro gvidata de la konservativa Popola Partio. En nuntempa Bulgario oni konsideras lin prapatro de bulgara literaturo. La bulgaria Nacia Teatro en Sofio estas nomita laŭ li.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Recenzo de Bulgaraj Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La altan preferon de Esperanto, ke per ĝi verkoj de malgrandnaciaj poetoj estas facile konigeblaj al internacia legantaro, ni povas ĝui per ĉi tiu vere leginda brosureto. La poeziaj noveletoj instruas nin en mallongaj sed plastikaj skizoj pri moroj kaj pensmaniero de la bulgara landpopolo kaj amuzas per humoraj scenoj. La esp. stilo, ne konsiderante nur malmultajn plibonigeblojn. estas perfekta kaj flua. Ĉiu legu ĉi tiun valoran libreton! 
— Sós. Aŭstria Esperantisto n.26 (nov 1926)

Recenzo de Novaj Bulgaraj Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La eminenta kaj populara bulgara poeto Vazov estas ankaü en nia Esp.-literaturo bone konata. Ankaŭ la sep noveleloj, aperintaj en ĉi tiu kajereto, estas belaj fruktoj de lia rakontisla talento. Kvankam la tradukinto ne atingis la plej altan nivelon de tradukarto por esperantistaj verkoj, tamen la libreto estas sufiĉe flue legebla. Ĝenas nur ofte la tro abundaj

„ad“ kaj multfoje superfluaj participoj, kiuj pezigas la stilon. La presaĵo estas bedaŭre tre

primitiva. Malgraŭ tio estas la verko tre rekomendinda legajo. 
— Sós. Aŭstria Esperantisto n. 47 (okt 1928)

Referencoj[redakti | redakti fonton]